Tierra de Medina
Aspekto
Tierra de Medina (Tero de Medina), estas unu el ok komarkoj de la provinco Valadolido en regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. La komarko Tierra de Medina de la provinco Valadolido estas limigita okcidente kaj norde per la komarko Tierra del Vino, oriente per Tierra de Pinares, kaj sude per la provinco Segovio.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]- Ataquines
- Bobadilla del Campo
- Brahojos de Medina
- El Campillo
- Carpio
- Cervillego de la Cruz
- Fuente el Sol
- Lomoviejo
- Medina del Campo
- Moraleja de las Panaderas
- Muriel de Zapardiel
- Nueva Villa de las Torres
- Pozal de Gallinas
- Pozaldez
- Ramiro
- Rubí de Bracamonte
- Salvador de Zapardiel
- San Pablo de la Moraleja
- San Vicente del Palacio
- Velascálvaro
- Villaverde de Medina
- La Zarza