Stajponto
Aspekto
Stajponto aŭ Staja pendponto estas multuzata ponto ĉe mezgrandaj ĝis grandaj spanoj.
Tiu tipo de ponto havas veturejon (vojo aŭ fervojo) kiu pendas al dikaj kabloj (la stajoj). En la stajoj oni parolas pri tirforto. La kabloj estas senpere ligitaj al la pilono. La pilonoj forkondukas la pezon de la ponto al la fundamento; en la pilonoj oni parolas pri premforto.
Stajapontoj plejofte estas uzataj ĉe pli grandaj spanoj.
Konataj stajpontoj
[redakti | redakti fonton]- La Ponto al Ruski-insulo ĉe Vladivostoko en Rusio
- La Viadukto de Millau ĉe Millau en Francio
- La Ponto de golfo Hangzhou en Ĉinio
- La Abdounponto ein Amano en Jordanio
- La Liberecponto en Novi Sad en Serbio
- La Sundoponto inter Kopenhago (Danio) kaj Malmö (Svedio)
- La Ponto de la 5a Centjariĝo de Sevilo
- La Ponto Rio Negro en Brazilo
- La Ponto SNP en Bratislavo