Spindalisoj
Spindalisoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Uesta spindaliso (Spindalis zena)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
4, vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Spindalisoj (Spindalis) estas genro de nemigraj paseroformaj birdoj. Ĝi estas la sola genro en ĝia propra familio Spindalidae kaj enhavas 4 speciojn, kiuj estas plejparte endemiaj en Uestindioj — la sola escepto estas malgrandaj populacioj de uesta spindaliso sur insulo Cozumel apud Jukatano kaj en ekstreme sudeosta Florido. Antaŭe oni konsideris spindalisojn netipaj anoj de familio de tanagroj (Thraupidae), sed efektive ili ne estas tro parencaj al ĝi. La plej proksima al spindaliso estas Puertorika tanagro (monotipa familio Nesospingidae), kaj iuj esploristoj proponas unuigi malgrandajn familiojn Spindalidae kaj Nesospingidae kun Phaenicophilidae.[2]
Spindalisoj havas ioman seksan duformismon: inoj havas iom malsaman kolorigon kaj estas ĝenerale malpli brilkoloraj ol iĉoj. La nestoj de ĉiuj specioj estas uj-formaj.[3]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Historie oni konsideris la genron unu plurtipa specio Spindalis zena, kun kutima nomo "striatkapa tanagro", kun 8 subspecioj: S. z. townsendi kaj S. z. zena el Bahamoj, S. z. pretrei el Kubo, S. z. salvini el Granda Kajmano, S. z. dominicensis el Hispaniolo kaj Gonâve, S. z. portoricensis el Puertoriko, S. z. nigreciphala el Jamajko, kaj S. z. benedicti el Cozumel. En 1997, surbaze de morfologiaj kaj voĉaj diferencoj, tri el tiuj ĉi subspecioj (portoricensis, dominicensis kaj nigricephala) estis agnoskitaj apartaj specioj. S. zena reestis plurtipa specio kun kvin subspecioj: S. z. pretrei, S. z. salvini, S. z. benedicti, S. z. townsendi, kaj la baza subspecio S. z. zena.[4]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas 4 speciojn:[5]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Arealo |
---|---|---|---|
Spindalis dominicensis (Bryant H, 1867) | Hispaniola spindaliso | ||
Spindalis nigricephala (Jameson, 1835) | Jamajka spindaliso | ||
Spindalis portoricensis (Bryant H, 1866) | Puertorika spindaliso | ||
Spindalis zena (Linnaeus, 1758) | Uesta spindaliso |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2013) “Going to extremes: contrasting rates of diversification in a recent radiation of New World passerine birds”, Systematic Biology 62 (2), p. 298–320. doi:10.1093/sysbio/sys094.
- ↑ (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O.
- ↑ (1997) “Taxonomy of the stripe-headed tanager, genus Spindalis (Aves:Thraupidae) of the West Indies”, The Wilson Bulletin 109 (4), p. 561–594. Arkivigite je 2019-07-20 per la retarkivo Wayback Machine P. 587
- ↑ (1997) “Taxonomy of the stripe-headed tanager, genus Spindalis (Aves:Thraupidae) of the West Indies”, The Wilson Bulletin 109 (4), p. 561–594. Arkivigite je 2019-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Pp. 588–589
- ↑ Enigmatic Oscines. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (July 2020). Alirita 18 October 2020 .
|