Sekalo
Sekalo | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Sekalo (1) (Secale) estas genro en la familio de poacoj (Poaceae). Ekzistas nur ĉirkaŭ 6 specioj, kiuj kreskas en Mediteraneo kaj Afriko.
Sekalo en la ĉiutaga parolo (2) (Secale cereale, kiel specio sekalo (1)) estas la plej disvastiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (Malgranda Azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinio.
Ĝi estas membro de la tritika tribo (Triticeae) kaj estas tre proksime rilata al la hordeo (Hordeum) kaj al la tritiko (Triticum). La greno el sekalo estas uzata por produkti farunon, sekalan panon, sekalan bieron, kukopanon, kelkajn viskiojn, kelkajn vodkojn, kaj animalan furaĝon. Ĝi povas ankaŭ esti manĝata tute, ĉu boligita kiel sekalberoj, aŭ grenigitaj, simile al avenflokoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Secale africanum Stapf – Kablando en Sudafriko
- Secale anatolicum Boiss. – Grekio, Bulgario, Turkio, Kaŭkazo, Irako, Irano
- Secale cereale L. – Turkio; amplekse kultivata kaj naturigita en multaj lokoj
- Secale ciliatiglume (Boiss.) Grossh. – Turkio, Irako, Irano
- Secale iranicum Kobyl. – Irano
- Secale montanum Guss. – el Hispanio + Maroko ĝis Pakistano
- Secale segetale (Zhuk.) Roshev. – Centra Azio, Kaŝmiro, Pakistano, Afganio, Irano, Irako, Kaŭkazo
- Secale sylvestre Host – Balkanio, Hungario, Ukrainio, Eŭropa Rusio, Kaŭkazo, Centra Azio
- Secale vavilovii Grossh. – Turkio, Kaŭkazo, Irako, Irano
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas unujara (travintruma) graminaco kun dufloraj spiketoj, ĉirkaŭitaj de du akre pintaj glumoj. Laŭ la regulo THAS klarigita en artikolo cerealo, sekalo dum herba stadio rekoneblas per havi nek ligulon, nek oreletojn flanke de la foliobazo. Ĝi estas fremde polenita. Se dum polenado la vetero estas malkonvena, fekundiĝo okazas nekompleta. Nefekonditaj floroj povas esti facile parazitataj de ergoto.
Sekalo bone toleras monokulturon, malkonvenajn agrojn, ĉefe tiujn kun alta pH, kaj malvarmetan klimaton.
Sekalo pli bone alkutimiĝis al malvarmeta kaj seka klimato ol tritiko. La moderna krucigo de tritiko kaj sekalo, nome la tritikalo unuigas la bonajn ecojn de ambaŭ specioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sekalo estas unu el nombraj specioj kiuj kreskis nature en centra kaj orienta Turkio, kaj en apudaj areoj. Elnaturigo de sekalo okazis en malgrandaj kvantoj en nombraj lokoj de Neolitiko en (Malgranda Azio) Turkio, kiel ĉe PPNB Can Hasan III, sed aliloke malesta el la arkeologiaj registroj ĝis la Bronzepoko de centra Eŭropo, antaŭ ĉ. 1800–1500 a.K.[1] Eble sekalo veturis okcidenten el (Malgranda Azio) Turkio kiel neatentata aldonaĵo de tritiko (eble kiel rezulto de Vavilovia kamuflimito), kaj estis nur poste kultivata je si mem. Kvankam arkeologia pruvaro de tiu greno troviĝis en romiaj etosoj laŭlonge de la riveroj Rejno, Danubo, kaj en la Brita Insularo, Plinio la Maljuna malaprezis sekalon, verkinte ke ĝi "estas tre malriĉa manĝo kaj utilas nur por eviti malsategon"[2] kaj spelto miksiĝas kun ĝi "por malpliigi ties amaran guston, kaj eĉ tiam ĝi estas plej malagrabla al la stomako".[3]
Ekde la Mezepoko oni kultivis sekalon amplekse en Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝi utilas kiel ĉefa pano-cerealo en plej areoj oriente de la limo inter Francio kaj Germanio kaj norde de Hungario. En Suda Eŭropo, ĝi estis kultivata en marĝenaj teroj.
Postuloj pri multe pli frua kultivado de sekalo, ĉe la loko de Epipaleolitiko nome Tell Abu Hurejra en la valo de Eŭfrato ĉe norda Sirio restas polemikaj. Kritikoj indikas nefidindecon de la datoj laŭ Karbono-14, kaj la identigoj baziĝis sole sur greno, pli ol sur glumo.
Produktado
[redakti | redakti fonton]Plejaj Produktantoj de Sekalo — 2005 (milionoj da tunoj) | |
---|---|
Rusio | 3.6 |
Pollando | 3.4 |
Germanio | 2.8 |
Belorusio | 1.2 |
Ukrainio | 1.1 |
Ĉinio | 0.6 |
Kanado | 0.4 |
Turkio | 0.3 |
Usono | 0.2 |
Aŭstrio | 0.2 |
Monda totalo | 13.3 |
kvanto de EU 2008 inkludas Pollandon, Germanion kaj Aŭstrion. | |
Fondo: FAO [4] |
Sekalo estas precipe eŭropa cerealo kultivata ĉefe en Orienta, Centra kaj Norda Eŭropo. Ĉirkaŭ 75% de produktado kreskas en zono etenda el norda Germanio tra Pollando, Belorusio, Latvio, Litovio kaj Ukrainio al centra kaj norda Rusio. Sekalo estas kultivata ankaŭ en Nordameriko (Kanado kaj Usono), en Sudameriko (Argentino, Brazilo), en Turkio, en Kazaĥio kaj en norda Ĉinio.
La niveloj de produktado de sekalo falis en plej el la produktaj landoj, ĉe 2005. Ekzemple, produktado de sekalo en Rusio falis el 13.9 milionoj da tunoj (Mt) en 1992 al 3.4 Mt en 2005. Korespondaj kvantoj ĉe aliaj landoj estas la jenaj: Pollando – falante el 5.9 Mt en 1992 al 3.4 Mt en 2005; Germanio – 3.3 Mt al 2.8 Mt; Belorusio – 3.1 Mt al 1.2 Mt; Ĉinio – 1.7 Mt al 0.6 Mt; Kazaĥio – 0.6 Mt al 0.02 Mt.[4] Plej sekalo estas konsumita surloke aŭ eksportita nur al najbaraj landoj, pli ol enŝipigita tutmonden.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Sekalo estas kultivita precipe en Mez- kaj Orienta Eŭropo kiel panogreno. La bak-proprecoj de sekalo subas tiujn de tritiko pro la malgranda gluten-enteno.
Ĝi estas ofte uzata por produkto de miks-pano, aŭ de brunaj panoj ege ŝatataj en kelkaj landoj, ekzemple en Germanio, ankaŭ bazo por elfaro de mielkuko. Sekalpano estas tipo de pano farita el la faruno de sekalo, kiu post bakado montras pli malhelan paninternon ol la tritikpano. En la aktualo ĝi estas kutime komercita kun mikso de aliaj farunoj cele al plibonigo de ties gustoproprecoj.
Pro la kompareble alta lisin-enhavo, sekalo iĝas grava ero de la ekvilibra nutrado.
Sekalo uzatas en la alkoholproduktado. Ekzemple la bonaj vodko-tipoj produktiĝas el sekalo. Uzatas ankaŭ kiel furaĝo.
Parazitaj fungoj
[redakti | redakti fonton]Ekzemple Rhynchosporium secalis, Claviceps purpurea, Puccinia recondita, Puccinia graminis f.sp. secalis kaj Fusarium sp parazitas sekalon.
Komponantoj
[redakti | redakti fonton]
Indikoj je 100 g
|
|
|
|
|
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Daniel Zohary kaj Maria Hopf, Domestication of plants in the Old World, tria eldono (Oxford: University Press, 2000), p. 75
- ↑ Wheat Science - Today and Tomorrow. Cambridge University Press. ISBN 9780521237932.
- ↑ Plinio la Maljuna kun John Bostock kaj H.T. Riley, trad., The Natural History (London, England: Taylor and Francis, 1855), Libro 18, Ĉapitro 40.
- ↑ 4,0 4,1 Major Food And Agricultural Commodities And Producers - Countries By Commodity. Fao.org. Alirita 2010-09-17 .
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rolf Schlegel (2006). "Rye (Secale cereale L.) - a younger crop plant with bright future". En R. J. Sing kaj P. Jauhar. Genetic Resources, Chromosome Engineering, and Crop Improvement: Vol. II Cereals. CRC Press, Boca Raton. pp. 365–394. ISBN 0-8493-1430-5.
- Gordon Hillman (Julio 2001). "New evidence of Lateglacial cereal cultivation at Abu Hureyra on the Euphrates". The Holocene vol. 11 no. 4: p. 383–393. [1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Referenco NCBI Taxonomy : Secale cereale L. angle
- tela botanica Secale cereale[rompita ligilo] france
- Rolf Schlegel: Rye cytogenetics and breeding (Secale cereale L.) Rye cytogenetics. Rolf Schlegel. Alirita 2011-02-01 .
- Rolf Schlegel: Genes, markers, and linkage data of rye (Secale cereale L.) Rye gene map. Rolf Schlegel. Alirita 2010-09-17 .
- Rolf Schlegel: Current List of Wheats with Rye and Alien Rye introgression. Rolf Schlegel. Alirita 2010-09-17 .
- Rolf Schlegel: Plant breeding updates Plant Breeding Updates. Rolf Schlegel. Alirita 2010-09-17 .
- Growing Rye hosted by the UNT Government Documents Department Arkivigite je 2010-08-27 per la retarkivo Wayback Machine