Schöneck (Hesio)
Schöneck | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Main-Kinzig | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06187 | |||||
Poŝtkodo | 61137 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6369 | |||||
Aŭtomobila kodo | MKK , antaŭe: HU | |||||
Oficiala Municipokodo | 06435026 | |||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ludger Stüve | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Herrnhofstr. 8 61137 Schöneck | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11986 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 12′ N, 8° 51′ O (mapo)50.2013888888898.8541666666667Koordinatoj: 50° 12′ N, 8° 51′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 114 m | |||||
Areo | 21,49 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.schoeneck.de/ | |||||
Schöneck estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Main-Kinzig kaj en la distriktaro Darmstadt de la federacia lando Hesio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 12 095 loĝantoj sur areo de 21,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 563 loĝantoj/km².
La komunumo ekestis la 31-an de decembro 1970 per la libervola fuzio de la antaŭe sendependaj komunumoj Büdesheim, Kilianstädten kaj Oberdorfelden. La loĝantaro laŭ stato de la 2020-aj jaroj pli-malpli je duono vivas en Kilianstädten, je triono en Büdesheim kaj je sesono en Oberdorfelden.
La teritorio havas komunan limon norde kun la urbo Niddatal (en la najbara distrikto Wetterau), nordoriente kun la urbo Nidderau, oriente kun la urbo Bruchköbel, sudoriente kun la urbo Hanau, sude kun la urbo Maintal kaj okcidente kun la komunumo Niederdorfelden kaj la urbo Karben (same en distrikto Wetterau).
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]La 29-an de julio 1959, do nun 65-jara, en Schöneck (konkrete en la ĉefa loĝloko Kilianstädten) naskiĝis la germana esperantisto kaj diplomato Horst Gruner.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|