Sarotruro
Sarotruroj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Makula sarotruro (Sarothrura pulchra)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
vidu teksto | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Sarotruroj (genro Sarothrura) estas komponata de malgrandaj birdoj rilataj al raloj kaj Heliornitedoj. Estas naŭ specioj, sep el kiuj distribuiĝas tra sub-Sahara Afriko, dum la du ceteraj en Madagaskaro. La genro estis delonge metita kun la rala familio Rallidae, sed ĝi estas nune metita en la familio Sarothruridae, kun tri aliaj specioj de arbarraloj (genro Canirallus).[1]
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Makula sarotruro (Sarothrura pulchra)
- Eleganta sarotruro (Sarothrura elegans)
- Rufa sarotruro (Sarothrura rufa)
- Funebra sarotruro (Sarothrura lugens)
- Boehm-sarotruro, Boema sarotruro (Sarothrura boehmi)
- Strisarotruro (Sarothrura affinis)
- Insula sarotruro (Sarothrura insularis)
- Ayres-sarotruro, Ajresa sarotruro (Sarothrura ayresi)
- Waters-sarotruro, Vatersa sarotruro (Sarothrura watersi)
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu grupo havas rimarkindan mallongan voston kun degraditaj lanugaj plumoj. Ĉiuj specioj krom la Makula sarotruro (Sarothrura pulchra) montras seksan duformismon en sia plumaro, sed ne sia grando.[2] La korpoj de maskloj estas plejparte nigraj, kaj ĉiu specio havas karakterizan modelon de blankaj punktoj aŭ strioj. La kapoj de maskloj estas kaŝtankoloraj. Ina plumaro estas ĉefe nigra aŭ bruna, markita per la samaj karakterizaj ŝablonoj.[2] Ekzistas kelkaj esceptoj, tamen, kiel ekzemple la makulaj inoj kiuj ankaŭ portas la kaŝtankoloron de siaj maskloj.[2]
Dieto
[redakti | redakti fonton]La sarotruoj manĝas insektojn, krustulojn, kaj plantosemojn en siaj malsekejaj medioj.[3] La Makula sarotruro estas vadbirdo, kaj atendas, ke maturaj semoj falu al akvo.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Garcia-R, Juan C.; Gibb, Gillian C.; Trewick, Steve A. (2014-12-01). "Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae". Molecular Phylogenetics and Evolution. 81: 96–108. Bibcode:2014MolPE..81...96G. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. ISSN 1055-7903. PMID 25255711.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 (1970) “The genus Sarothrura (Aves, Rallidae)”, Bulletin of the American Museum of Natural History 143, p. Article 1.
- ↑ 3,0 3,1 Marais, A. J.; Lloyd, K.; Smit-Robinson, H. A.; Brown, L. R. (Novembro 2021). "A vegetation classification and description of white-winged flufftail (Sarothrura ayresi) habitat at selected high-altitude peatlands in South Africa". Royal Society Open Science. 8 (11): 211482. Bibcode:2021RSOS....811482M. doi:10.1098/rsos.211482. ISSN 2054-5703. PMC 8586913. PMID 34786203.
|