Saksio-Römhild
Saksio-Römhild | |||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
germane Sachsen-Römhild | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
duklando | |||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Saksio-Römhild (germane: Herzogtum Sachsen-Römhild) estis Ernesta duklando en la sudaj antaŭlandoj de la Turingia Arbaro kiu ekzistis nur tri jardekojn, de 1680 ĝis 1710.
Historio
[redakti | redakti fonton]Saksio-Römhild estiĝis en la jaro 1680 ĉe la hereda divido de Saksio-Gotha por Heinrich, la kvara filo de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). Ĝi ampleksis la Princolandon Römhild kun la sekcioj Römhild, Königsberg in Bayern (tio jam en 1683 venis al Saksio-Hildburghausen) kaj Themar, Oficejo (Kellerei) Behrungen, la korto ĉe Milz (Turingio) kaj la feŭdoj de Echtern.
Post la morto de Heinrich (1710) la duklando estis nuligita kaj kunfandita al:
- Saksio-Gotha-Altenburg (7/12 de Themar),
- Saksio-Coburg-Saalfeld (1/3 de Römhild kaj 5/12 de Themar),
- Saksio-Meiningen (2/3 de Römhild)
- Saksio-Hildburghausen (Kellerei Behrungen, Milz kaj la feŭdoj de Echtern)
Statuso de la duko
[redakti | redakti fonton]La duko de Saksio-Römhild restis sen propra suvereneco: por tio responsis la duko de Saksio-Gotha-Altenburg (t.n. "Nexus Gothanus"). Ekde la novordigo de la Ernestaj duklandoj en 1826 la tuta iama teritorio de Römhild apartenis al Saksio-Meiningen.