Saint-Suliac
Saint-Suliac | ||
komunumo | ||
La plaĝo de Saint-Suliac
| ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Saint-Malo | |
Kantono | Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine | |
Interkomunumo | Interkomunumo de Saint-Malo | |
Situo | Saint-Suliac | |
- alteco | 21 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 34′ 15″ N 01° 58′ 17″ U / 48.57083 °N, 1.97139 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 73 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 5,46 km² (546 ha) | |
Loĝantaro | 930 (2007) | |
Denseco | 170,33 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Pascal Bianco | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35430 | |
INSEE | 35314 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Saint-Suliac | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de Saint-Suliac | ||
Saint-Suliac estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio kaj ĉe la bordo de la estuaro de la rivero Rance.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Suliac situas norde de departemento Ille-et-Vilaine kaj nordoriente de Bretonio. La vilaĝo Saint-Suliac apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine. Ĝi estas je 10 km de Saint-Malo, 20 km de Cancale, 15 km de Dinan kaj de Dinard, 20 km de Dol-de-Bretagne, 25 km de Combourg, 40 km de kabo Fréhel kaj de monteto Sankta-Mikaelo, 45 km de Bécherel, 60 km de Rennes.
Saint-Suliac estas klasita inter la plej belaj vilaĝoj de Francio ekde 1999 : tiu havena vilaĝo de Clos Poulet, tipe bretona, situas ĉe Côte d'Émeraude, sur la dekstra bordo de la estuaro de rivero Rance. La vilaĝo estas organizita ĉirkaŭ sia preĝejo kaj sia haveno, laŭ multaj malrektaj kaj ĉarmaj stratetoj. Saint-Suliac estas preskaŭ duoninsulo, kun 12 km da bordo. Ĝiaj tre multaj bordaj padoj iras al klasitaj naturaj lokoj : tajdomuelejo de Beauchet, malnovaj salejoj de Guettes (fonditaj en 1736), Pinto de Puits, Pinto de Grainfollet, Mont-Garrot, alta je 73 m, kiuj ofertas belegajn belvederojn sur la estuaro de rivero Rance, sur la landoj de Saint-Malo, Dol-de-Bretagne, Dinan kaj monteto Sankta-Mikaelo.
Saint-Suliac estas havena vilaĝo de fiŝkaptistoj en la estuaro de rivero Rance, ĝi estas unu el la maloftaj vere maraj vilaĝoj de tiu estuaro, inter Saint-Malo kaj Dinan. Ĝiaj mallarĝaj stratoj kaj siaj malnovaj domoj el granito frontas al la haveno.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Saint-Suliac estas borderita okcidente, norde kaj nordoriente per la estuaro de la rivero Rance.
Pleurtuit Le Minihic-sur-Rance | Saint-Jouan-des-Guérets | Saint-Père | ||
Langrolay-sur-Rance | Saint-Père | |||
Plouër-sur-Rance | La Ville-ès-Nonais | Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine |
Administrado
[redakti | redakti fonton]Listo de la lastaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 2008 | --- | Pascal Bianco |
| |
marte 2001 | marte 2008 | Roger Dufresne |
| |
marte 1995 | marte 2001 | Gilbert Pondemer |
| |
marte 1989 | marte 1995 | Jean Mordrel |
| |
marte 1983 | marte 1989 | Pierre Deléage |
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio
[redakti | redakti fonton]Ĝemeliĝo
[redakti | redakti fonton]Saint-Suliac estas ĝemeligita kun:
- Picherande en Francio ekde 2008
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine
[redakti | redakti fonton]La regiono de Saint-Suliac estis loĝata ekde la Prahistorio :
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo ne posedas blazonon.
Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :
- Menhir, dirata « Dento de Gargentua », menhiro sur la loko dirata Chablé, klasita monumento historia per la listo de 1889[1] ;
- Preĝejo de Saint-Suliac de la 13-a ĝis 14-a jc, klasita kiel moniumento historia en 1912, 1942, poste per dekreto de la 8-a de marto 2001[2], remarkinda pro sia fortikigita turo, ĉirkaŭata de paroĥa enklavo, konstruaĵo malofta en tiu parto de Bretonio ;
- Restaĵoj de la vikinga kampadejo de la 10-a jc, dirata « la ostrejo de Garrot», mezepoka kvarangula fortikigita ĉirkaŭbaritejo videbla precipe dum alta tajdo de la golfeto de Vigneŭ sude de Mont-Garrot, klasita monumento historia per dekreto de la 13-a de aŭgusto 1986[3].
Aliaj lokoj kaj monumentoj :
- Multaj domoj de la 14-a 15-jc, montras granitajn fasadojn kun granda kolorunueco.
- La oratorio de Grainfolet (1894), belvedero super la estuaro de rivero Rance;
- La tajdomuelejo de Beauchet ;
- La vitejoj de Garrot, 1250 plantaĵoj de chenin blanc en potoj sur la sudaj flankoj de Mont-Garrot.
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton]- Saint Suliac, Tysilio ap Brochfael, (548? – 640)
- Guillaume, grafo de Marbœuf, nobelo de La Baguais, (1648-1712), prezidanto de la Parlamento de Bretonio 1691-1712.
- Claude Toussaint Marot, grafo de La Garaye (1674-1755), bonfaranto kaj promocianto de la salejoj de Saint-Suliac, en 1736.
- Joseph & Thomas Miniac, nobelo de La Villeneuve, kapitanoj korsaroj de 1705 ĝis 1711.
- Thomas-Auguste Miniac, nobelo de la Moinerie, kapitano korsaro de 1702 ĝis 1707, kapitano de la eskadroj Duguay-Trouin.
- Louis Thomas Marie Harrington, nobelo de La Villeneuve (1723-1813), negocisto ŝipposedanto, irlanddevena, unua urbestro de Saint-Suliac en 1790.
- Jean & Thomas Herbert, nobelo de La Porte-Barrée, kapitanoj korsaroj en la 17-a kaj 18-a jc.
- Léonard Victor Charner, admiralo (1797-1869)
- Elvire grafino de Cerny, (1818-1899), folkloristo, fabelisto, verkisto de legendoj kaj popolaj tradicioj.
- Alfred Adophe Caravaniez (1855-1917), skulptisto, famkonata artisto.
- Joseph Huet (1875-1917), altmara ŝipestro.
- Hyacinthe Perrin (1877-1965), arkitekto DPLG.
- Roger-Edgar Gillet, (1924-2004), mondfama pentristo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- france Elvire Cerny (de). (1987 (reeldono)) Saint-Suliac et ses traditions (france). Rue des Scribes, Rennes. ISBN 2906064033.
- france Abbé Auffret. (1957) La Ville-es-Nonais, histoire de Sainte-Anne-sur-Rance (france). Montsouris, Parizo. (Reeldonita en 1977, Eldono "Copie 22", Pédernec)
- france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (novembre 1989) La vie à Saint-Suliac avant 1914 (france). Danclau, Dinard. ISBN 2907019015.
- france François X. Perrin, Yves Perrin. (julio 1993) Saint-Suliac à travers son église, étude historique et archéologique (france). Eldono "Patrimoine Saint-Suliac", (reeldonita en 2004). ISBN 2950775500.
- france Henri Battas. (1956) Saint-Suliac, Précis historique (france). imp. Bretonne, Rennes.
- france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (1990) La Chippe de Saint-Suliac (france). Danclau, Dinard. ISBN 2-907019-03-1.
- france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (1990) Généalogie de Cent familles suliaçaises, Le vocabulaire de Saint-Suliac (france). Danclau, Dinard. ISBN 2-907019-05-8.
- Loïc Langouët Un retranchement normand insulaire : Gardaine à Saint-Suliac. Informbulteno de AMARAI , 1991, numero 4, paĝoj : 55-63.
- Alain Droguet, La culture de la vigne à Saint-Suliac au Moyen Âge, en la lando de Dinan, 1992, paĝoj : 183-194, ISSN 07526199.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Ille-et-Vilaine
- Clos Poulet
- La malnova vitejo de Saint-Suliac Magdeleine noire des Charentes
- La Ville-es-Nonais
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.saint-suliac.fr/
- Saint-Suliac sur la retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Prepara inventaro de la heredaĵo[rompita ligilo]
- Akvaltoj ĉe la tajdomezurejo de Saint-Suliac. Tajdoj en rivero Rance[rompita ligilo]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|