Sándor Horváth (aktoro)
Aspekto
Sándor Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1932 en Tešedíkovo |
Morto | 17-an de decembro 2012 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1952–1956) |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Szekeres (1957–2012) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Sándor Horváth [ŝAndor horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Sándor estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia edzino estis Ilona Szekeres.
Sándor Horváth [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1932 en Ĉeĥoslovakio en Pered, li mortis la 17-an de decembro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Horváth akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1956. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Gárdonyi Géza. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1957–1959)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1959–1962)
- Nacia Teatro (Pécs) (1962–1963)
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1963–1967)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1967–1970).
Lia lasta teatro estis Teatro József Attila ekde 1970 ĝis la pensiuliĝo. Li estis 15 jarojn gvidanto de la aktora sindikato. Li ricevis 5 premiojn inter 1967-1980. Li havis edzinon ekde 1957, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
- Rikardo la 3-a - titolrolo
- Zsigmond Móricz: Rokonok - Berci bácsi
- Ernő Szép: Vőlegény - Lala
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Kilenc perc…’‘ (1960)
- ‘‘A dunai hajós’‘ (1974)
- ‘‘Redl ezredes’‘ (1985)
- ‘‘Simon mágus’‘ (1999)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Bors’‘ (serio, 1968)
- ‘‘Micsoda idők voltak’‘ (1975)
- ‘‘Az eltüsszentett birodalom’‘ (1985)
- ‘‘Öregberény’‘ (serio, 1993-1995)
- ‘‘Szuromberek királyfi’‘ (2007)
Voĉoaktoraj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Omero Antonutti kaj aliaj [2]