Rufbrova troglodito
Rufbrova troglodito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rufbrova troglodito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Troglodytes rufociliatus (Sharpe, 1881) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rufbrova troglodito (Troglodytes rufociliatus) estas specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi troviĝas en Centrameriko nome en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, suda Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.
Kiel ĉe aliaj trogloditoj, tiu ĉi estas ankaŭ malgranda ĝenerale bruna birdo, pli malhele supre kaj ĉefe ĉe flugiloj; estas horizontala malhela striado videbla en flugiloj kaj ĉefe vosto. Estas ruĝecaj zonoj ĉe kolo kaj brusto kiu kontrastas kun pli malhelbrunaj vizaĝo kaj krono inter kiuj siavice kontrastas tre longa malhelbruna aŭ rufbruna superokula strio kiu markas el la nigreca beko al la kolo kaj kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en latina scienca nomo kie rufociliatus signifas precize rufbrova.
Tiuj neotropisaj birdoj manĝas ĉefe insektojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Troglodytes rufociliatus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.