Masaryk-cirkvito
Aspekto
(Alidirektita el Rondo de Masaryk)
Masaryk-cirkvito | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masarykův okruh | ||||||||||
aŭtodromo | ||||||||||
| ||||||||||
Situo de Masaryk-cirkvito enkadre de Ĉeĥio |
Masaryk-cirkvito (ĉeĥe: Masarykův okruh) estas konkursa cirkvito ĉe Brno, destinita por aŭtomobilaj kaj motorciklaj konkursoj. La nuna cirkvito estis konstruita en la jaroj 1985–1987 en Podkomoraj arbaroj en la katastra teritorio de Ostrovačice kaj Brno-Žebětín, dum kio starto situas en la katastro de Ostrovačice. Tiu ĉi cirkvito estis anstataŭaĵo por la devena ĉeurba brna cirkvito sur ordinaraj ŝoseoj, sur kiu oni konkursis jam ekde la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĉiujare ĉi tie okazas kelke da konkursoj de aŭtomobiloj kaj motorcikloj, ĝis la jaro 2020 ĉi tie okazis konkurso Granda Prezo de Ĉeĥio, kiu estis envicigita en serion de mondĉampioneco de ŝoseaj motorcikloj, alie dirite MotoGP.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Masaryk-cirkvito en Vikimedia Komunejo
- Aŭtomotodromo Brno – oficiala paĝo
Fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Masaryk-cirkvito (1932)
-
Starto de konkurso de pli forta kategorio (1937)
-
Masaryk-cirkvito, venkinto Rudolf Caracciola en Mercedes-Benz (1937)
-
Starto de konkurso de superbikoj en la jaro 2008
-
Casey Stoner en la brna cirkvito (2007)