Rogelio Buendía Manzano
Rogelio Buendía Manzano | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de februaro 1891 en Onubo | |
Morto | 27-an de majo 1969 (78-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Familio | ||
Patro | Rogelio Buendía Abreu (en) vd | |
Edz(in)o | María Luisa Muñoz de Vargas (en) vd | |
Infanoj | José Rogelio Buendía (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto kuracisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rogelio BUENDÍA Manzano (Onubo, 14-a de februaro 1891 - Madrido, 27-a de majo 1969) estis hispana poeto apartenanta al la Generacio de la 27-a kaj kuracisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis la lasta el kvin filoj de verkisto Rogelio Buendía Abreu kaj María Dolores Manzano. Iĝinte kuracisto, li fondis kaj direktoris en Onubo Kontraŭtuberkulozan Sanservon. Li edziĝis al loka poetino María Luisa Muñoz de Vargas.
Rogelio Buendia estis ege aktiva en kulturo de sia urbo, direktoris literaturajn revuojn Renacimiento kaj Centauro, kaj kunlaboris ofte en la pli avangardaj Los Quijotes, Tableros, Grecia, Cervantes, Ultra, Horizonte, Alfar kaj Papel de Aleluyas. Liaj tri unuaj poeziaj libroj enkadriĝas ankoraŭ ene de modernismo: nome El poema de mis sueños (1912), Del bien y del mal (1913) kaj Nácares (1916); sed per La rueda de color (1923), rikoltante jam publikigitajn poeziaĵojn, li aliĝis al ultraismo. Pere de tiu libro li kontaktis kun Fernando Pessoa, kies unua tradukisto al hispana li iĝis.
En tendenco kaj de neopopularismo kaj de gongorismo estas Guía de jardines (1928). Eĉ pli avangarda estis Naufragio en tres cuerdas de guitarra, proksima al superrealismo. Post sia sesa poezia libro, Buendía ne plu publikigis librojn, sed ja en kelkaj revuoj: Frente Literario, Hoja Literaria, Hojas de Poesía, Isla, Noroeste, Presencia kaj Ardor.
Post la Hispana Enlanda Milito li estis elpostenigita kaj publikigis iom en gazetoj de la nova reĝimo, kiel Garcilaso, Poesía Española, Fantasía, Espadaña, Cuadernos Literarios, Estilo... Ekde 1946 ĝis emeritiĝo li estis denove kuracisto en Elĉe. Li estis verkinta ankaŭ du novelojn: nome La casa en ruinas (1913) kaj La dorada mediocridad (1923).
Poezio
[redakti | redakti fonton]- El poema de mis sueños. Madrid, Pueyo, 1912.
- Del bien y del mal. Madrid, Suc. de Hernando, 1913.
- Nácares. Sevilla, Talleres gráficos Joaquín López Arévalo, 1916.
- La rueda de color. Huelva, Imprenta Muñoz, 1923.
- Guía de jardines. Huelva, Papel de Aleluyas, 1928.
- Naufragio en tres cuerdas de guitarra. Sevilla, Imprenta de Manuel Carmona, 1928.
- Obra poética de vanguardia. Eld. José María Barrera, Huelva, Diputación, 1995.
- Poemas, coplillas y elegías. Eld. Ana Ávila kaj José María Barrera, Málaga, Unicaja, 1996.
- Poesía inédita y dispersa. Eld. Ana Ávila kaj José María Barrera, Huelva, Diputación Provincial, 1999.
- El espejo irisado (poezia antologio). Huelva, La Voz de Huelva, 1999.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rogelio Buendía Manzano en la hispana Vikipedio.