Rangiroa
Aspekto
Rangiroa | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 8′ S, 147° 39′ U (mapo)-15.125-147.64527777778Koordinatoj: 15° 8′ S, 147° 39′ U (mapo) | |
Longo | 80 km | |
Larĝo | 32 km | |
Areo | 79 km² | |
Loĝantaro | 2 438 (2007) 31 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Avatoru | |
Rangiroa estas atolo kaj parto de la Tuamotuoj en Franca Polinezio. Ĝi situas proksimume 350 km nordoriente de Tahitio. Tie loĝas pli ol 2000 homoj en tri vilaĝoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pro la grandeco de la laguno (80 x 32 km) Rangiroa estas la dua plej granda atolo en la mondo (Kwajalein, parto de la Marŝala Insularo estas la plej granda). Tamen la maksimuma profundo de la laguno estas nur 35 metroj. nur 2 el la 418 insuloj estas loĝataj.
Naturfenomeno estas la Blua laguno pri ĝi oni verkis libron kaj faris filmojn.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Rangiroa havas eksterordinaran submarmondon. Tio altiras multajn turistojn. Plue oni tie produktas perlojn, ostrojn kaj eĉ ruĝan kaj blankan vinon.
Historio
[redakti | redakti fonton]- En la 10-a jarcento la unuaj Polinezianoj venis al Rangiroa.
- Je la 18-a de aprilo 1616 la atolo estis malkovrita de esploristo Jacob le Maire.
- La unuaj eŭropaj loĝantoj setlis tie en 1851.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Listo de insuloj en Franca Polinezio