Saltu al enhavo

Puertorika tanagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puertorika tanagro
Puertorika tanagro
Puertorika tanagro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Nesospingidae
Barker, Burns, Klicka, Lanyon, & Lovette, 2013
Genro: Nesospingus
Sclater PL, 1885
Specio: Nesospingus speculiferus
Nesospingus speculiferus
(Lawrence, 1875)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Puertorika tanagro (Nesospingus speculiferus) estas malgranda paseroforma birdo endemia en isularo de Puertoriko. Ĝi estas evolue izolita birdo kiu formas monotipan genron Nesospingus. Historie oni metis ĝin en la familion de tanagroj (Traupidae), kaj de tie venas la vorto "tanagro" en ĝia kutima nomo, sed pli antaŭnelongaj esploroj montris, ke ĝi formas ĝian propran monotipan familion Nesospingidae. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas spindalisoj (monotipa familio Spindalidae) kaj la familio Phaenicophilidae. Iuj esploristoj proponas meti familiojn Nesospingidae kaj Spindalidae al Phaenicophilidae, sed tiu ĉi versio de sistematiko ne estas vaste akceptata.[2] Pro ĝia distinga kanto lokanoj de Puertoriko nomas Puertorikan tanagron llorosa, t.e. "ploranto".

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Puertorika tanagro estas malgranda kantobirdo, kutime inter 18 kaj 20 cm longa kaj ĉirkaŭ 36 g peza. Ambaŭ plenkreskaj iĉoj kaj inoj havas plumaron kun olivece brunaj supraj partoj kaj hele grizaj aŭ blankajn malsuprajn partojn. Ili havas palajn malhelajn striojn sur la brusto, pure blankajn gorĝojn, rimarkeblan blankan makulon sur ĉiu flugilo, kaj malhelajn kronon kaj vizaĝon, sur kiuj la profunde nigraj okuloj malfacilvideblas.[3] Malsupraj plumoj de la vosto estas pale sablokoloraj. La sola instanco de seksa duformismo estas la kolorigo de la beko: iĉoj havas brunece nigran supran makzelon kaj blankan malsupran, dum ĉe la inoj tuta beko estas pure nigra. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed estas iom pli brunecaj kaj ne havas la blankajn makulojn sur flugiloj.

La plej kutima voĉa signalo de Puertorika tanagro estas malmola voko, transliterumata kiel "ĉup""ĉuk", per kiu la birdoj komunikiĝas kiam furaĝas estiel birdaro. Iam ĝi estas daŭrigata kaj iĝas pli longa "ĉi-ĉi-ĉit". La pariĝa kanto estas laŭta, rapida "cvi-cvi-cvi-cvit". Aliaj vokoj estas mallaŭta "cip-cip-cip" kaj pli laŭta mallonga signalo, kiu sonas tre simile al malgaja vespiro de ploranta homo. La ĉi-lasta voko donis al la birdo kromnomon llorosa ("ploranto") inter lokanoj de Puertoriko.[3]

Konduto kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Ekster reprodukta sezono Puertorikaj tanagroj estas komunemaj birdoj kiuj formas birdarojn kaj furaĝas kune, aŭ ripozas kune en palmoj aŭ densaĵoj de bambuo.[3][4] Vintre ili formas miksajn kunmanĝantarojn kun neotropisaj migrobirdoj el pli malvarmaj areoj, kiuj venas al Puertoriko por vintrumi. Dum la reprodukta sezono, tamen, Puertorikaj tanagroj iĝas tre teritoriaj kaj ĉiu paro agrese defendas sian nestejon.[5] Ili estas kapablaj flugantoj, sed plej ofte ne flugas grandajn distancojn, preferante fari multajn mallongajn flugojn de branĉo al branĉo en kanopeoarbustaro.

Furaĝado

[redakti | redakti fonton]

Dieto de Puertorika tanagro konsistas pli malpli egalparte je senvertebruloj kaj fruktoj.[6][7] Kvankam ekzistas raportoj ke tiuj ĉi birdoj kaptas kaj manĝas lacertojn kaj eĉ idojn de aliaj birdoj, tio ĉi okazas malofte. Pliparte ili manĝas insektojn, araneojn, centpiedulojn, helikojn, limakojn, kaj diversajn fruktojn.[6] Rolo de fruktoj en ilia dieto varias depende de sezono, sed kiam eblas ili volonte manĝas fruktojn de diversaj plantoj el genroj Cecropia kaj Clusia.[7] Puertorikaj tanagroj ankaŭ oportunisme fortikigas sian dieton per arboranoj el genro Eleutherodactylus.[6]

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]
Densaĵoj de bambuo en Puertorikaj subtropikaj pluvarbaroj estas ŝatataj sidejoj de birdaroj de Puertorikaj tanagroj.

La reprodukta sezono daŭras de januaro ĝis malfrua julio, kvankam ekzistas raportoj pri paroj, kiuj reproduktiĝas ekster tiu ĉi periodo.[3][5] En tiu ĉi sezono la birdoj, aparte la iĉoj, iĝas tre teritoriemaj kaj agresemaj. La nestoj, konstruataj sur arbobranĉoj proksime al la pintoj en alteco de 2–10 m super la grundo, estas uj-formaj, rondecaj, averaĝe ĉirkaŭ 9.2 cm je diametro. La plej kutimaj konstrumaterialoj estas reboj, filikoj, radikoj, palmaj fibroj, folioj kaj propraj plumoj kaj lanugo de la birdoj. Ovaro plej ofte enhavas du aŭ tri elipsajn blankajn ovojn kun ruĝece-brunaj makuloj.[5]

Malamikoj

[redakti | redakti fonton]

Sociemo de Puertorikaj tanagroj igas ilin kutima celo de rabobirdoj, aparte lokaj strigoj kiel la Puertorika kriĉostrigo (Gymnasio nudipes).[8] Ilin ankaŭ ofte ĉasas Puertorikaj striakcipitroj.[9]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Puertorika tanagro estas endemia en mezaltaĵaj kaj altaĵaj (300–1350 m super marnivelo) montanaj arbaroj de insulo Puertoriko.[3] Ĝi renkonteblas en plenkreskaj kaj sekundaraj montanaj subtropikaj pluvarbaroj kaj en pli malaltaĵaj subtropikaj montanaj arbaroj.[10] Granda parto de la populacio koncentriĝas en deklinaĵoj de centra montaro de Puertoriko, kun grandaj populacioj en protektataj Nacia Arbaro El Yunque kaj Ŝtata Arbaro Maricao. Pro senarbarigo, kiu estas granda ekologia defio de Puertoriko, la arealo, kiu antaŭe estis kontinua laŭ tuta centra monta sistemo, iĝis disa kaj nuntempe koncentriĝas en protektataj areoj kaj plej altaĵaj arbaroj. IUCN listas la specion vundebla.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2022). “Nesospingus speculiferus”, IUCN Red List of Threatened Species 2022, p. e.T22722159A209284090. Alirita 26 July 2022.. 
  2. (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Raffaele, H., J. Wiley, O. Garrido, A. Keith, and J. Raffaele. 1998. A guide to the birds of the West Indies. Princeton University Press, Princeton, New Jersey.
  4. Wetmore, A. 1927. The Birds of Porto Rico and the Virgin Islands. New York Academy of Sciences Scientific Survey Of Porto Rico and Virgin Islands 9(3&4): 254-406.
  5. 5,0 5,1 5,2 Pérez-Rivera, R. A. 1993. Notes on the Breeding of the Puerto Rican Tanager (Nesospingus speculiferus). Caribbean Journal of Science 29(3-4): 262-264.
  6. 6,0 6,1 6,2 Pérez-Rivera, R. A. 1997. The Importance of vertebrates in the diet of tanagers. Journal of Field Ornithology. 68(2): 178-182.
  7. 7,0 7,1 Carlo, A. T., Collazo, A. J., and Groom, J. M. 2004 Influences of Fruit Diversity and Abundance in Bird Use of Two Shade Coffe Plantations. Biotropica 36(4): 602-614.
  8. Wetmore, A. 1922. Bird remains from the caves of Puerto Rico. Bulletin of the American Museum of Natural History 46: 297–333.
  9. Delannoy, A. C., Cruz, A. 1999. Patterns of Prey Abundance and Use by Male and Female Puerto Rican Sharp-shinned Hawks. Caribbean Journal of Science 35(1-2): 38-45.
  10. Collazo, A. J., Bonilla-Martínez, G. I. 1988. Comparación de la riqueza de aves entre plantaciones de pino hondureño (Pinus caribaea) y areas de bosque nativo en el Bosque Estatal de Carite, Cayey, Puerto Rico 24(1-2): 1-10.