Predikato (logiko)
Aspekto
En la predikata logiko, predikato estas la ĉefa ero de atoma frazo. Ĉiu predikato havas fiksitan nombron da argumentoj. Kiam oni aldonas tiun nombron da nomoj al la predikato, rezultas atoma frazo.
Ekzemple, se P(α,β) signifas "α estas pli granda ol β", tiam ĝi estas du-argumenta predikato. Per aldono de du nomoj, ĝi esprimas frazon: "P(a,b)" signifas "a estas pli granda ol b"
Predikatoj estas uzataj en la logiko de la unua ordo kaj en la logikoj de superaj ordoj.
de