Saltu al enhavo

Pozidono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozidono
akva dio • greka dio • Olimpia dio
Verko Odiseado
Iliado
Hades
Informoj
Eble sama Neptuno • Ahti • ÆgirNjórðr • Yam
Sekso vira
Patro Krono
Patrino Rea
Gefratoj HestiaHadesoZeŭsoHeraDemetra
Edzo/Edzino Arna • AmfitritoTiro • Euryte • Corcyra
Kunulo Afrodito • Themisto • Aba (mitologio)Etro • Agamede • Alkiono (filino de Atlanto) • Alope • Amimona • Anippe • Lysianassa • Arene • Arethusa • Argiope • Astypalaea • Beroe • Calchinia • Hermippe • Calyce • Canace • Celaeno • Celaeno • Cerebia • Ceroessa • Ĥiono • Chrysogeneia • Cleito • Cleodora • Demetra • Europa • Eŭrikido • Eurynome • Geo • Halie • Helo • Hippothoe • Iphimedeia • LibioMeduzo • Melantho daughter of Deucalion • Melite • Molione • Mytilene • Oenope • Periboea • Filira • Pirene • Salamis • Satyrion • Syme • Theophane • Thoosa • Melanthia • Midea • Ascra • Pitane • Pronoe • Pero • Laodice • Alistra • Alta • Anticleia • Bithýnis • Brylle • Celusa • Diopatra • Larissa • Arethusa • Antiope
Infanoj Beoto • Aloeus • Aeolus • PolifemoErikso (mitologio)NeleoTritonoProteo • Rhodos • Benthesikyme • Halirrhothius • Phaeax • Nireus • Amphimarus • Pelio • Belus • ProkrustoAnteoAmiko • Evadne • Onchestus • NaŭplioEolo • Atlas • Acessamenus • Achaeus • Pelasgus • Agenoro • Cymopoleia • Ergiscus • TezeoDikto • Actor • Belus • Aethusa • Hyrieus • Anthas • Hippothoon • BusiroIdaso • Abas • Kerkiono • Eurypylus • Ancaeus • Erginus • Peratos • Minio • Cycnus • Triopas • Epopeus • Asopo • Nycteus • Lycus • Eurypylus • Celaenus • Polidekto • Byzas • Eŭmolpo • Ampheres • Elasippus • Mestor • Azaes • Arion • Despoina • Eŭfemo • Eleius • BelerofonoKaribdo • Almops • Paeon • Taphius • Otus • Efialto (mitologio) • Althepus • Lelex • ĤrisaoroPegazo • Eirene • Delphus • Mygdon of Bebryces • Eurytus • Cteatus • Mytilus • Megareus of Onchestus • Astacus • Sithon • Naŭsitoo • Aon • Phocus • Cychreus • Taras • Cycnus • Chthonius • Leucon • Abdero (mitologio) • Chios • Melas • Agelus • Alebion • Dercynus • Lamia • Lepreus • Palaestinus • PerifetoFineo • Poltys • Sarpedon • SkeironoSiniso • Syleus • Taenarus • Buto (filo de Teleono)Aŭgio • Eumelus • Chrysomallos • Parnassus • Periclymenus • Amyrus • Autochthon • Mneseus • Lamus • Leuconoe • Evaemon • Phthius • Sikanos • Siculus • Hyperes • Anathamus • Arpiátes • Anthes • Aspledon • Alcippe • Athos • Byzinus • Caanthus • Cenchrias • Chryses • Cromus • Dicaeus • Dorus • Dyrrachius • Eusirus • Glaŭko • Oeoclus • Leches • Hopleus • Diaprepes
Malamikoj Atena
vdr

Laŭ la helena mitologio Pozidono (helene Ποσειδών) estis la dio de la maro, de la ĉevaloj kaj, kiel Skuanto de la Tero, de tertremoj. Romianoj latinigis la nomon de la etruska mara dio Nethuns kaj nomis lin Neptunus, ambaŭ ekvivalentaj al Pozidono.

Oni kutime prezentas lin kun tridento, en ĉaro, kiun tiras super marondoj jungitaj delfenoj, kaj en kompanio de lia edzino Amfitrito kaj mitologiaj mar-estaĵoj kaj marbestoj. Tamen li ne ĉiam loĝis submare, ĉar li ofte vizitadis la teron kaj ĉielon. Li facile ŝanĝis sian formon dum tiuj vojaĝoj.

Statuo de Pozidono de la kabo Αρτεμίσιο [artemísio], en la norda parto de la insulo Eŭbeo, -460, bronzo, nun en la Arkeologia Nacia Muzeo de Ateno

Pozidono estis unu el la bazaj pradioj, adorita jam de la micenaj pilosanoj kaj tebanoj dum la Bronzepoko. Tamen, oni poste akceptis lin kiel unu el la olimpaj dioj, frato de Zeŭso kaj Hadeso kaj do, filo de la titanoj Krono kaj Rea. Heziodo faris Pozidonon naskiĝi antaŭ Zeŭso[1], sed tion ne gravas tiom ekzemple kun la nasko de Heraklo kiu Hera libervole malfruiĝis por eviti ke li devenu reĝo : la egega dia potenco aliĝas al Zeŭso kiu Homero kiel Heziodo, alianomiĝas «la dian patron». Tamen Homero konsideris lin kiel gravega dio ; tial, en lia Odiseado Pozidono ŝajnas esti eĉ pli pova ol sia frato Zeŭso.

Li estis oficiala protektanto de kelkaj urboj, kaj estis speciale adorita en Korinto kaj kelkaj polis en Granda Helenio. Li ankaŭ estis la dua dio de Ateno, post esti venkita de sia nevino Atena en la konkurado de ambaŭ por la regado de tiu urbo. Kiel la plimulto de la olimpaj dioj, Pozidono estis kultata per alnomoj. Oni nomis lin Egea Pozidono en la urbo Egaso, en Eŭbeo, kie impona templo, konstruita sur monteto, estis dediĉita al li.[2] citant Pro lia rilato kun ĉevaloj, alia alnomo de tiu dio estis Pozidono Hipio. Li ankaŭ estis nomita Helikea en lia ega sanktejo de Helikeo. Generale la Peloponezo, ĉar ĝi estas tertrema kaj inundebla regiono, estas konsiderita kiel la lando de Pozidono[3].

Unuflanke li povis esti bonvola kaj milda dio, kaj tiam li kreis novajn insulojn kaj kvietigis la maron, sed kiam li ĉagreniĝis sia kolero estis terura: li ofte fendis la teron per sia tridento, kaj de tio devenis tertremoj kaj inundoj. Li, kiel reĝo de la maro, ankaŭ povis krei gigantajn tempestojn kaj cunamojn. Per ĝi, ekzemple, Pozidono malhelpis Odiseon alveni hejmen post la Troja milito. Pro tio, maristoj kutime alvokis lin antaŭ enŝipiĝi, kaj ofte ili dronigis ĉevalojn, oferante ilin al la mara dio. Hipokrato ankaŭ kulpis lin de kelkaj specoj de epilepsio kaj mensaj malsanoj.

Laŭ Paŭzanio, al Pozidono estis konsekrita la fama oraklo de Delfo, antaŭ lia anstataŭado per Apolono. Fakte, ambaŭ dioj intime kunlaboradis en diversaj taskoj. Ekzemple en la konstruado de la muroj de Troja aŭ dum koloniado: Delfa Apolono permesis kolonojn ekvojaĝi kaj krei novan urbon, kaj Pozidono protektis ilin kaj liveris sakralan akvon por la fonda ceremonio. Pro tio, soldatoj kantis al Pozidono la himnajn kantojn, kiuj kutime estis adresitaj al Apolono.

Same kiel Dionizo (kiu frenezigis la Menadojn), Pozidono ankaŭ povus kaŭzi kelkajn mensajn malsanojn. En sia verko Pri la sakrala malsano, Hipokrato asertis ke Pozidono kulpas pri kelkaj klasoj de epilepsio.

Naskiĝo kaj infanaĝo mitaj

[redakti | redakti fonton]

Pozidono estis filo de la titanoj Krono kaj Rea. Laŭ la plimulto de la versioj, li estis engluita de sia patro (kiu timis sian detronigon per unu el siaj filoj), sed poste salvita de sia frato Zeŭso, kiu venkis la titanon.

Tamen, aliaj verkistoj asertas ke Pozidono ankaŭ evitis la destinon, kion suferis siaj gefratoj, ĉar tuj post naski lin, Rea kasis Pozidonon inter ŝafidoj kaj ŝajnigis naskon de ĉevalido. Ŝi ofertis la beston al Krono por ke li englutu ĝin. Paŭzanio rakontis ke oni montris al li la fonton de la ŝafo, Arne, proksime de Mantineo (Arkadio), kie Pozidono estis kaŝita. Laŭ Tzetzes, tiu Arne estis la vartistino de la dio dum tiu tempo, kvankam ŝi neis tion kiam Krono serĉis la bebon kaj demandis ŝin.[4] Malgraŭ tio, Diodoro asertis ke, same kiel la Koribantoj faris al Zeŭso en Kreto, la Telkinoj vartis kaj protektis Pozidonon en la insulo Rodo. Iĝis plenaĝa, li enamiĝis la fratinon de la Telkinoj, Halia (Ἄλια), el kiu li havis la nimfon Rode (Ῥόδη) kiu donas la nunan nomon de la insulo Rodo[5].

Li edzigis Amfitrito-n.

Kiam Pozidono kreskis, li batalis kun siaj fratoj kontraŭ la titanoj. Tiam ili estis helpitaj de la Ciklopoj, kiu donis al Pozidono la faman tridenton. Post ilia venko, la mondo estis dividita inter la tri olimpaj fratoj: Zeŭso alpropigis al si la teron kaj ĉielon, Hadeso la subgrundan mondon kaj Pozidono la maron. En lia Odiseo,[6] Homero rakontis ke Pozidono loĝas en palaco proksime de Egaso (Aĥeo).

Laŭ Homero, Pozidono havas sian tronon kaj palacon en Aigaso (Αἰγάς [aigAs])[7]. Oni ne scias ĉu tion signifas veran urbon. Malgraŭ, ekzistas du grekaj urboj kiu nomiĝas tiele, Aigiono (Αἴγιον) en Aĥeo kaj alia en Eŭbeo[8]. En la kanto oka[9], la teksto homera sugestas iun rilaton inter la urbo Helikeo kaj Aigaso, tio kio pensigas al la urbo en Aĥeo. Alia loko en la homera teksto, Aigaso ŝajnas prefere la eŭbean urbon, kiu malfermiĝas al la egea maro de kie oni povas atingi la trojan urbon ŝipe tra la maro[10]. La demando pri kiu urbo Homero parolas estas malnova.

Pozidono havas multajn epitetojn kiuj karakteriĝas lin aŭ tio kio oni pensis pri li. Kelkafoje pro timo de la dio, oni preferis tiel maniero por priparolas lin ol sia propra nomo, sed ĝenerale ĉiam respekte. Uzis tiom nomiĝoj, ravis poetojn kiu diversigis tiele iliajn versojn kaj ankaŭ povis unuvorte (preskaŭ) indiki samtempe la dion kaj la specialan diofakultaton kun kiu la aŭtoro interesiĝis en sia verko. La epitetojn estas nur unu (greka) vorto kiel nomo aŭ adjektivo sed ankaŭ vortararoj mallongaj. Iuj estis ligitaj al regionemaj kulto aŭ historio, kvankam aliaj, eliĝitaj ofte el verkoj aŭ mitoj komunaj ĉie en Grekio, montras alian karakterojn kiu estas pli ĝeneralemaj, pli fantastaj. Meze de epitetoj, oni trovas Pozidono kiel la dio de la grundo, kaj la dio de la mara mondo kaj ankaŭ lia ĉevaleca (eĉ se oni ne ĉiam scias ĉu tio priestas ĉevalo aŭ ŝipo, ĉar grekuloj antaŭe ofte konfuzis ambaŭ; Homero ekzemple parolas pri mara ĉevalo[11]).

  • La grunda ŝancelisto, La skuanto de la Tero
    • (ἐνοσίχθων [enosIĥton]); Ekzemple ĉe[12] Homero, Homeraj himnoj. Eliĝas[13] el χθών, la grundo[14] kaj malnova kaj dialekta formo por ἐνέθω, agiti[15].
    • (ἐννοσίγαι᾽ [enosIgai']); Ekz. ĉe[16] Homero, Heziodo. Ἐννοσί-γαιον, ἔνοσις estas malnova formo de ἐνόθω (ἐνέθω) por agiti[17] kaj γαιον por la grundo (vidu Gaja); Ekzistas ankaŭ ĉe Heziodo en sia Teogonio (vidu poste).
  • Ŝokbrua grunda sanĉelisto (ἐρίκτυπον ἐννοσίγαιον [erIktupon enosIgaiov]);
Ekz. ĉe[18] Heziodo. Ἐννοσίγαιον signifas grunda agitisto (vidu antaŭe por pli eksplikaĵo pri la vorto) kaj ἐρίκτυπον: ἐρί-κτυπον, κτύπος estas[19] la bruo el ŝoko kaj la prefixo ἐρί egaliĝas[20] al tre.
  • La grunda mastro, aŭ la grunda entenisto (γαιήοχος [gaiEoĥos]);
Ekz. ĉe[21] Homero. El γαίη, ionana vorto por la tero, la grundo[22] (vidu la diigo Gaja) kaj ὀχος kiu signifas tenujon[23].
  • Movisto de la grundo (γαίης κινητῆρα [gaIns kinetera]);
Ekz. ĉe[24] Homeraj himnoj. γαίης estas[25] la genitivo de la vorto γαῖα por la grundo, eĉ la lando (vidu la diigo Gaja); κινητῆρα[26] signifas movisto el la verbo κινέω, movi.
  • Petra (Πετραίος [petraIos]);
Ekz. ĉe[27] Pindaro. En la regiono Tesalio, ĉar Pozidono disiĝis montojn tie.
  • Blua (negrema) malluma longhararo (aŭ Blua malluma kolhararo) (κυανοχαίτης [kuanoĥaItes]);
Ekz. ĉe[28] Homero, Heziodo. El la vorto κύανος, kiu signifas bluan malluman[29] kaj χαίτη ties senso[30] estas longa, ŝveba densa hararo, la kolhararo de bestoj kaj ankaŭ tiu-ĉi kiu portas batalistan kaskon.
  • Egea
    • Ĉe[31] Vergilio: lat. Aegaeo, nepreciza senso: tiu signifas ĝenerale la Egean maron aŭ la mita palaco de la dio ties Homero priparolas en Iliado Aigaso (Αἰγάς [aigAs])[7]
    • Ĉe[10] Strabono: hel. Αἰγὰς, laŭ li, tio estas la Pozidono de la antikva urbo nomiĝas Aigaso en Eŭbeo kie troviĝis templon pri la dio sur monteto
  • Mara Mastro, Reĝô de la maro (ποντομέδων [pontomEdov]);
Ekz. ĉe[32] Pindaro, Aristofano, Esĥilo. El πόντος kiu signifas[33] fluson kaj senslarge la maron. μέδωv, la ĉefo[34], la reĝo kaj korespondi al la verbo μέδω kio havas la senson de sanigi, de zorgi.
  • Movisto de la sterila maro (κινητῆρα ἀτρυγέτοιο θαλάσσης [kinetera atrugEtoio talAses]);
Ekz. ĉe Homeraj himnoj[24]. κινητῆρα signifas[35] movisto el la verbo κινέω, movi; θαλάσσης estas[36] la genitivo de la vorto θαλάσσα [talAssa], signifante la maron; Kun la mala prefikso 'ἀ' (samsensa ol la prefixo 'mal' en esperanto) al verbo rikolti τρυγάω [trugao], ἀτρυγέτοιο signifas ke oni ne povas rikolti, tio estas sterila, malfekunda.
  • De la maro (πόντιον [pOntion]);
Ekz. ĉe[24] Homeraj himnoj. El la vorto πόντος kiu signifas[37] maron.
  • De la granda maro (Πελαγαῖος [pelagaios])
Ekz. ĉe[38] Paŭzanio. Ofte konsiderita kiel alia speciala[39] formo de πελαγίος eliĝante el πέλαγος kiu signifas la maron, malproksiman maron, for de la bordo, la altan maron.
  • Marborda (ἐπακταῖος [epaktaios])
En Samoso. Ekz. ĉe[40] Hesuĥio el Aleksandrio (Ἡσύχιος ὁ Ἀλεξανδρεύς). El[41] ἐπί, sur, kaj ἀκτή[42], kiu signifas la marbordon krutan, kiu apartigas la termondon de la marmondon, aŭ la lasta grundan pinton antaŭ la maro. Aliaj[43] ligiĝas tion epiteton al Apolono.
  • Inundisto (προσκλυστίος [prosklustIos]);
Ekz. ĉe[44] Paŭzanio. En la urbo Argo kie la dio sendis inundojn dum la prova patronado.
  • Savisto de ŝipoj (σωτῆρά νηῶν [sotera neov]);
Ekz. ĉe[24] Homeraj himnoj.
  • Navigada sekurigisto (aŭ Navigada stabiligisto) (Ἀσφαλίος [asfalIos]);
Ekz. ĉe[45] Strabono, Plutarko, Paŭzanio. El ά-σϕαλής[46] el la verbo σφάλλω [47] kies oni maliĝas la sencon (notu la grekan prefikson a- por mal-). Ἀσφαλίος signifas (konkrete aŭ malkonkrete) ne falis, ne gliti, ne flagri, aŭ ne renversi ŝipe, kaj ankaŭ por ne maltrafigi.
  • Dresisto de ĉevaloj (ἵππων δμητῆρ᾽ [HIpon dmetep']);
Ekz. ĉe[24] Homeraj himnoj.
  • Ĉevala (Ἱππίου [HippIou]);
    • En la urbo Ateno, al tio kio respondas la kvalifiko Ĉevalina (Ἱππίας [hippIas]) al la diino Atena[48]; Tiu estas interalie, pri Ŝipo kaj Ĉevalo[49].
    • En Eliso, estas[50] altaro al Pozidono ĉevala kaj ĉi tie ligita al Hera kiel ĉevalina
  • Ĉevala teneristo (ἱπποκούριος [hipokoUrios])
En Sparto. Ekz. ĉe [51] Paŭzanio. Stranga elgreka traduko, ĉu ne?[52]
  • Disvolvanto de la vegetaĵaro (Φυταλμίοs [futalmIos]);
En la urbo Trezeno. Ekz. ĉe[53] Paŭzanio.
  • Helikona (Ἑλικωνίου [HelikonIou]);
En la urbo Helikeo estas sanktejo de la dio en Aĥeo[54], ĉu la vorto estus specialformo[55] por helikea aŭ estis pri la Monton Helikonon en Beotio?
  • Kiu havas Helikonan kaj la vasta Aigaso (ὅσθ᾽ Ἑλικῶνα καὶ εὐρείας ἔχει Αἰγάς [hOst' Helikona kaj eureIas Eĥei aigAs]);
Ekz. ĉe[24] Homeraj himnoj. Ĉu tio priparolas la Monton Helikonon en Beotio kun la vorto Ἑλικῶνα aŭ la urbo Helikeo en Aĥeo ?[56]; Aigaso (Αἰγάς) estas la mita palaco de la dio kies Homero parolas[10] en sia verko Iliado aŭ iu urbo, malaperita, en Eŭbeo[8] aŭ alia en Aĥeo nomiĝis Αἴγιον [aIgion].
  • Vastiga plenforto, (εὐρυσθενής [eurustenEs];
Ekz. ĉe[57] Homero; εὐρυ-σθενής: εὐρυς signifas larĝan, vastigan[58], kaj σθενής forto, forto pro nombro de ero[59].
  • Granda dio, (μέγαν θεόν [mEgav teOv]);
Ekz. ĉe[24] Homeraj himnoj. θεόν estas dio kvankam μέγαν signifas[60] egan, eble grandannoblan aŭ eĉ ĉefan.
  • Taŭra (ταύρεος [taUreos])
Ekz. ĉe[61] Heziodo. Ĉar[62] oni oferis taŭron, virbovon aŭ ĉar la marbordoj faris bonajn paŝtejon por bovoj.
  • Hejma (δωματίτης [domatItns])
En Sparto. Ekz. ĉe[63] Paŭzanio.

Ĉefaj Mitaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sendado de monstroj ofte estis armilo kion Pozidono uzis kontraŭ tiuj, kiuj ofendis lin. Kiam Hierakso tiel detaleme honoris Demetran, ke li forgesis kulti la maran dion, terura monstro estis sendita kontraŭ la teŭkroj. Alian li sendis kontraŭ Etiopio post kiam ĝia reĝino Kasiopeo orgojle asertis esti pli bela ol la nereidinoj. La divenisto Ammono konsilis tiam oferi la princinon Andromedon al giganto, sed fine ŝi estis salvita de Perseo, kiu stonigis la monstron per la kapo de Meduzo. Alifoje, kiam la filo de Pozidono, Tezeo, petis lin venĝi la malfidelon de Hipolito, horora virbovo aperis el la maraj ondoj kaj timigis la ĉevalojn de la princo, kiu falis el la ĉaro kaj mortis.

Poste Uliso blindigis Polifemon, la dio longigis la revenon de la heroo al lia homo kaj mortigis ĉiuj kompaniuloj. Poste le milito kontraŭ la Titanoj, Zeŭso ĵetis tiuj en abismo kaj Pozidono fermiĝis tion kun bronzaj pordoj[64].

Venĝo kontraŭ Minoo

[redakti | redakti fonton]
Minotaŭro kun la kapo de taŭro kaj la korpo de homo; atika rondsubtenanta pentraĵo, ĉirkaŭ -515

La reĝo de la Kreto mortiĝis sen postulo. Minoo, kiu la reĝo akceptis tiam, ofertiĝis por regi. Sed tio estis rifuzita al li. Pruvigis lian dian subtenon, li oferis al Pozidono, kaj li petegis la dion sendi taŭron kiu kompreneble Minoo oferigos ĵus poste. Do aperis belan taŭron, Minoo reĝigis, kontrolis la marojn kaj mastriĝis la aliajn insulojn. Li vere ofertis iun taŭron al Pozidono sed li vole interŝanĝis la dian taŭron kun iu el sia grego. La mardio furiozigis trompiĝi. Li ne povas mortigi Minoo kiu estis filo de Zeŭso. Do li faris ke Pazifao, la edzino de Minoo, enamiĝis la beston. Helpe de Dedalo, atena inĝeniero, kiu faris lignan imitaĵon de la besto kie malekstere eniĝis Pazifao, la dia taŭron koitis la edzinon. Tiel naskiĝis infanon, duonhomo, duontaŭro, kiu nomiĝis Minotaŭro. Pozidono venĝis al Minoo[65].

Sekiĝo de la regiono Tesalio

[redakti | redakti fonton]
Ebenaĵo de Tesalio tra kiu la rivero Peneo.

La Tesalio ne estis tiam ebenaĵo fekunda. Ĝi estis montema lando kie troviĝis grandegan lakon[66] nutrita de riveroj malaltiĝas de la montoj. Tertremo okazis disiĝante la Monto Ossa (Όσσα) kaj la Monto Olimpo. Tiele, naskiĝis la valon Tempe[67] (Tέμπη) tra kiu la monta akvo finis en la maro Egea. La riveroj kunigis[68] al la riverego Peneo trairante la novan valon, tial oni forgesis ilajn nomojn. Kiel la monta akvon permesiĝis flui, la ebenaĵo sekiĝis kaj restis nur kelkajn akvopuntojn. La tesalanoj diris ke estis Pozidono kiu rompis, per la frapo de sia tridento[69], la montajn rokojn. La anoj kvalifikas al Pozidono kiel Petra (Πετραίος)[70].

Protektisto kontraŭ Pitono, li kaŝis la insulon Deloso

[redakti | redakti fonton]
Pozidono (Grekio)
Pozidono (Grekio)
DEC DEC

Iu[71] malfrua poeziiga versio, ne faris Leton kiel la filino de la Titanoj Koio kaj Febio (Φοίϐη). Fore en la pasinteco, anstataŭe, Leto gravediĝis de Zeŭso kaj ŝi ekakuŝis la diajn ĝemelojn Apolonon kaj Artemison. Hera, la edzino de la diego Zeŭso, lernis la adulton de li. Ĵaluza, ŝi dekretis ke Leto devus akuŝis kie la suno ne brilas. La drako Pitono (filo de Gaja, la grundo) kiu tiam faris oraklaĵojn sur la monto Parnaso, proksime la estontecan oraklejo de Delfo, elsciis la Letan naskitaron mortigos lin. Tial, kiam li vidis Leton gravedan, li sekvis ŝin por mortigi ŝin. Po la volo de Zeŭso, la vento Boreaso (Βορέας) transportis la titatidinon fore kaj konfidis ŝin al Pozidono. La mardio protektis ŝin ; Sed, por ne kontraŭi Hera, li kondukis Leton al la insulo Ortigia (Latina) kaj kovris ĝin per ondaro. Pitono ne trovis ŝin kaj reiris al la monto Parnaso. Do, Pozidono removi la insulon al la marsurfaco. Malfrue, oni nomiĝis tiun insulon Deloso.

Tie, Leto, apogata sur olivarbo, fine naskigis la du diojn al kiu Hefesto oferdonis sagojn kiel naskdonaco. Armita per tiuj, Apolono, kvar tagoj poste sian naskon, vengis sian patrinon mortigante Pitonon en la monto Parnaso. Tial Apolono alvokiĝis kiel Pitana kaj Pozidono savi Leto, Apolono kaj Artemiso.

Partoprenis en la komploto kontraŭ Zeŭso kaj iĝis konstruiston de muro

[redakti | redakti fonton]

Ĝenitaj de la orgojlo de Zeŭso, kaj instigitaj de Hera, Pozidono kaj Apolono (aŭ Atena[72]) iam ribeliĝis kontraŭ la reĝo de dioj, kaj sukcesis malliberigi lin per ŝnuroj. Tamen, Tetisa venis helpi lin, kaj konvinkis Briareon venis en la Olimpo (kun ankaŭ ĉiuj homoj el Aigaiov (Αἰγαίων᾽ ; Egea maro?) kaj liberigi la dion uzante samtempe siajn cent manojn ; Efektive, tiam li estis pli forta kaj la olimpa diaro haltiĝis time ilian komploton[72]. Liberigite, Zeŭso, punis Pozidonon kaj Apolonon per unujara[73] servado al la reĝo Laomedono de Trojo, kiu ordonis ilin konstrui[74] muregon por sia urbo tial tiu lasta estis kelkafoje nomiĝas[75] La Citadelon de Pozidono (latine Neptunia Pergama). Iuj ankaŭ kunigis al ili Eakon[76] kies la parto de la muro kiu li elstaris estis la plej fragila kaj kie oni eniris perforte. Por alia, la dia duopo Pozidono kaj Apolono venis propravole, prenante la aspekton de du mortuloj, por provi la senmezuran kaj orgojlan insolenton [77] de Laomedono. Homero konsideras nur Pozidono faris la muron kvankam Apolono paŝtis bovaron samtempe[78]. Laomedono promesis al ili grandvaloran rekompencon. Tamen, kiam la laboro estis finita, Laomedono sentis sin tia protektita per la muroj, ke li rifuzis pagi ion al la dioj. Li ĵurrompis kaj forpelis diojn kaj krome minacis (kiel simplaj malliberuloj!) la du dioj ligi iliajn manojn kaj iliajn piedojn aŭ vendi ilin fore, eĉ ankaŭ ĵuris tranĉi iliajn orelojn[78]. Aŭ laŭ aliaj, la reĝo donis iometon, aŭ la trojano ne oferis bovaroj naskiĝis dum tiu jaro kiel li tamen promesis[79]. Venĝeme, Pozidono sendis[80] maran monstron Keton detrui Trojon, kiu ne estis tute libera de ĝi ĝis la alveno de Heraklo.

La helpo al sia nevino Atena, kaj la morto de la nedankema kaj orgojla Ajakso

[redakti | redakti fonton]
Pozidono (Grekio)
Pozidono (Grekio)
DEC DEC DEC

Dum la kaptaĵo de la urbo Trojo, grekuloj mortigis, detruis. Ajakso, filo de Ojleo, la reĝo de Lokrido (Λοκρίς), seksperfortis la trojan princinon Kasandra, pastrino de la dio Apolono kiu estis refuginta dum la eventoj en la templo de la diino Ateno. Dum Ajakso tiris ŝin, Kasandra teniĝis al la statuo de la diino, kiu renversita, rigardis aliloke. La malpia ago de Ajakso, timigis la grekulojn pri la venĝo de Atena por la sakrilegio en ŝia templo. Malgraŭ la averto[81] de la devinisto Kalĥaso, La grekuloj foriris mare al ilia hejmoj kvankam Atena petis al sia onklo, Pozidono, levi ŝtormon. Por honori la filinon de lia glora frato Zeŭso, Pozidono akceptis kaj faris. Do, la ondo plialtiĝis, kaj senfine multigis ; Dumtempe, ventoj ĉirkaŭpelis la fragilajn grekajn ŝipojn. Multaj grekojn ne neniam revenis. Atena, filino de Zeŭso, uzis la fulmojn de sia patro[82], kiu ĉiu lumiĝis la malluman ĉielon, kaj per ĝin ŝi detruis milparte la ŝipon de Ajakso kiu ŝiprompiĝis ĉirkaŭ Mikonos (Μύκονος) aŭ la insulo Eubeo. Li ankoraŭ vivis meze la akvon, ĉar, furiosa, Atena decidis nemortigi lin kaj daŭre suferigis lin sen kompato. Ajakso sukcesis atingi la rokon Guraj[83] (Γυραί), danke Pozidonon[84]. Sed tiam, orgojle, Ajakso, laŭdiĝis eskapiĝi la morton kvankam ĉiuj dioj unuigis iliajn fortojn. Aŭdis tia malpiaĵo, Pozidono, per sia tridento, frakasi la rokon kies unuparto marfalis kaj dispremis la heroon en la maro. Li mortiĝis kaj sia korpo pusiĝis de la marfluoj al la marbordo. Poste Tetiso engrundiĝis lin[85][86].

Amisto entreprenema

[redakti | redakti fonton]

Nasko dia de Tezeo

[redakti | redakti fonton]

Iuj[87] diris ke Pozidono elhavis Tezeon el Etro kiam, inspiriĝis de la diino Atena, ŝi iris al la insulo Sfairia (Σφαιρία) (proksime la urbon Trezenon) kie troviĝis la tombon de la ĉarkondukto de Pelopso kies nomo estis Sfaero (Σφαίρο). Tial, trompita de la diino, ŝi staris templon pri Atena la Trompistino (Ἀπατουρία) kaj renomiĝis la insulon Sankta (Ἱερὰ) kaj ekde tiam la knabinoj de Trezeno, antaŭ edziĝi, tie, ili devis dediĉin ilian zonon.

Kiel Pozidono renkontiĝis sian edzinon Amfitrito

[redakti | redakti fonton]

Pozidono renkontiĝis sian edzinon Amfitrito, OceanidinoNereidino (tio ne estas klare), kiu, laŭ iu[88], dancis en la insulo Naksoso en la Cikladoj. Sed, ekzistas alia versio laŭ kiu Pozidono deziris edziĝi Amfitriton kiu preferis resti virga kaj do la Nereidinoj kaŝis ŝin. Fine, ŝi fuĝis ĉe la Titano Atlaso. Pozidono sendis multajn ulojn por retrovi ŝin. Unu de ili estis iun galantan Delfeno-n kiu serĉadis meze insulojn, fine trovis ŝin en la lasta, kaj li persvadis ŝin edzigi la mardion kiu li mem pagos la edziĝon. Por danki lian interulon, Pozidono metis lin en la ĉielo, tio estas grekuloj eksplikis la konstelacion de la Delfeno. Ankaŭ, la delfeno iĝis simbolon de la dio kaj tial Pozidono reprezentiĝas ofte kun delfenoj[89].

Li estis kontraŭ trojanoj kaj subtenis do grekaron

[redakti | redakti fonton]
Pozidono (Grekio)
Pozidono (Grekio)
DEC

Li estis por la grekuloj dum la troja milito, flanke de aliaj dioj kiel Hera, Atena, eĉ iamaniere Zeŭson. Li, die, kontraŭiĝis iujn olimpajn diojn kiel Apolono kiu flankiĝis Afroditon, Artemison... Tio milito estis mortemula konflikto kie la amplekso kondukis la diojn partopreni. La eventoj okazis for la Grekio, en la Troado, kie preskaŭ ĉiuj grekuloj levis kontraŭ la urbon Trojon atente por detrui ĝin. Aliaflanke, trojanoj kaj anatoliaj aliancanoj ankaŭ defendis la urbon.

Oni ne scias precise kial Pozidono manifestis tiel malamo al trojanoj, eble tio estas pro la malnova reĝo el trojo Laomedono kiu ne pagis[90] salajron al li kaj Apolono : tiam ambaŭ kondamnita de Zeŭso poste ili komplotis kontraŭ li, la du dioj devis konstruiĝi la faman muron kiu ĉirkaŭiĝis la urbon Trojon. Tio ago de la urbreĝo furiozis la du diojn sed, kvankam Apolono sendis epidemion al trojanoj, li poste helpis ilin en la milito. Sed la pozidona venĝemo, malgraŭ ankaŭ plago el li, estis persistema kaj li daŭrigis sian malamecon ankoraŭ dum la plimalfrue troja milito.

La helpo dia de Pozidono formiĝis[91] remotivante grekulojn kiam la trojanoj sukcesis atingi la grekan kampon kaj kiam ili repuŝis la grekajn sturmojn senfine. Tiam grekuloj malantaŭpaŝis, la dio, per la voĉo de la ega greka devinisto Kalĥaso, parolis al la herooj Ajakso filo de Telamono kaj Ajakso filo de Ojleo kiel ankaŭ al la plejaĝula kreta reĝo Idomeneŭso (Ἰδομενεύς) kiu ĉiam manifestis ion venĝemon al trojanoj. Tiel, li ankaŭ reincitis aliaj junajn batalistojn... Li mem partoprenis al la batalo tra Idomeneŭso kaj mortigis la mortemulon Alkatooso (Ἀλκάθοος), bofrato de Eneo. La grekuloj fintrafis forĵeti trojajn batalistojn. Tiu batalo estis la pli danĝera kaj la lasta kies la grekuloj suferis. Ĝi ŝanĝis la militan sorton.

Kalmiĝante sian flankaron

[redakti | redakti fonton]

Dum la troja milito disvolvis, Pozidono ŝajnis malplie aktive partoprenis al la eventoj kaj eĉ trankviliĝis la ardon de sia fratino Hera kontraŭ trojanoj por eviti ke la troja milito iĝu ankaŭ la dian militon vere[92].

Savis heroojn

[redakti | redakti fonton]

Pozidono interalie savis la grekulon Antiloĥon[93], sed, li savis ankaŭ la trojanon Eneon[94], la rolulon de la Eneado. Tio eble montris la ŝanĝado de la dio, ne pri la trojanoj vere, sed prefere pri sia algreka subtenado...

Elviŝas lokon por ĉiam

[redakti | redakti fonton]

La Atlantido estas insulo fore meze la maro Atlantiko, trans la heraklaj kolonoj. Estis grandega insulo kie reĝoj fundis imperion grandan kaj mirindan. La loĝantoj naskiĝis de Pozidono kaj de Klejto. La insulo estis riĉa, ĝi havas multaj krudmaterialoj kiel la enigma Oriĥalko kaj ili venigis kelkaj ankaŭ el ekstero. La insulo estis dividita en deke reĝlando reĝis de la dia Atlas kaj sia naŭ fratoj kaj poste de ilia postuloj. La ĉefurbo estis fasonita laŭ la leĝoj de Pozidono mem kiu la atlantidanoj adoregis, ofertante taŭron ĉiujare al li. Ĉi-tie grandegan statuon pri la dio estis. Iom post iom, la anoj senmoraligis, la divineco en ilin malaltiĝis pro la miksaĵon kun mortemuloj. Ili, tiam, fundis milite kolonioj kie ajn. Nur la Atenanoj povis rezisti milite kontraŭ ilin. Sed, Zeŭso vidis kiel tiu raco pozidona malboniĝis decidis kuniĝi dioj pri tion. Nur dum unu tago kaj nokto fatala, tertremoj kaj inundoj detruis ĉion kaj la insulo malaperis sub la maro por ĉiam. Oni ne scias ĉu la insulo detruis de decido de Pozidono mem[95].

Detruo de la urbo Helikeo

[redakti | redakti fonton]
Pozidono (Grekio)
Pozidono (Grekio)
DEC DEC DEC

Ionanoj kunigis en la sanktejo Panionio (Πανιώνιον) ĉirkaŭ la monto Mikale (nuntempe en Turkio). Sed, militoj okaziĝis en tiu regiono tial oni delokis la Panionon ĉirkaŭ Efezo prefere. Samtempe, oni konsultis la Pitian, kiu diris devi demiti la statuojn de la maljunaj altaroj de la urbo Helikeo, en Aĥeo. La urbo estis granda sanktejo de Pozidono, kaj estis iam ega loko de Ionanoj antaŭ ke ili, enpremitaj de Aĥeanoj, foriris. La Aĥeanoj kiu kontrolis tiam la urbon akcepti la ionanan peton. Sed malnova orakolaĵo timigis Helikeanojn. Ili rifuzis ke la statuoj aliĝis al Ionanoj. Plue, La urbanoj malpermesis Ionanoj oferadiĝis Pozidonon kaj tiel Helikeanoj sakrilegiis kontraŭ la dio kiu koleriĝis la malpian urbon kaj tertreme kaj inunde detruis la lokon. Tiel oni diris pri la malapero de la urbo Helikeo en la 4-a jarcento a.K.[3]. Iu sugestas ke la evento inspiris parte Platonon por sia Atlantido[96][97].

La detruo de la greka kampo proksime Trojon

[redakti | redakti fonton]

Pozidono kolerigis kontraŭ la murojn kaj la turoj kiuj Arganoj staris antaŭ la urbo Trojo dum la milito, do li inundis ilin kun la maro de la Helesponto kiu etendi sur la marbordoj trojaj. Dum Zeŭso pluvigis kaj Apolono dikigis la riveroj el la monto Ida, la greka kampo ekdetruiĝis. Pozidono elstaris tertremon kiu malfermis la grundon de kie malpropra akvo elfluis, la promontoro Sigeo [98] kaj ankaŭ la marbordoj proksimaj de Trojo tremis sub la koleron de la mardio ĝis tiam la muroj engrundiĝis kaj malaperis sub la sablo[99].

Patronado konfliktaj

[redakti | redakti fonton]

Paradokse, Pozidono, kiel la dua plej grava dio, ne havas tiom urbaj patronadoj kaj ofte tiuj estis konfliktaj kaj al sia malfavoro.

Pozidono kaj Atena konkuras pri la urbo Ateno sur itala gliptiko de la 13-a jarcento

Post akra konkuro kun Pozidono, la diino Atena iĝis patrono de la atika urbo Ateno. Tamen, la mara dio daŭrigis sian protekton sur la urbo, laŭ la formo de sia anstataŭanto, Ereĥteo. Pro tio, dum la Eskiroforio, la festo per kiu la atenanoj celebris la finon de la jaro, same la sacerdotoj de Atena kiel tiuj de Pozidono pocesiis subbaldakene ĝis Eleŭso.[100]

Ambaŭ dioj postulis la urbon, sed por eviti kverelon ili interkonsentis, ke ambaŭ donu al la urbo donacon, por ke la loĝantaro elektu la plej utilan por ili. Do, Pozidono frapis la grundon per sia tridento, kaj spruĉigis fonton, sed ĝia akvo estis sala, do ne utila. Atena ofertis olivarbon, kaj plantis ĝin apud la fonto. Aliaj versioj asertas ke Pozidono ofertis ĉevalojn, tamen la atenanoj (pli precize, ilia reĝo Cekropo) preferis la donacon de Atena, kaj ŝian protekton, tial ke la arbo liveros al ili lignon, olivoleon kaj manĝaĵon. Pro tio Pozidono koleriĝis kaj sendis teruran inundon, kiu detruis la tutan Atikon.

La konkurado inter Atena kaj Pozidono estis reprezentata sur la okcidenta flanko de la Partenono, do tiu sceno iĝis la unua vidindaĵo, kiun vizitantoj spektas kiam ili alvenas tien. Laŭ Robert Graves kaj aliaj verkistoj, la mito de la lukto de la du dioj simbolis la konflikton inter la unuaj mikenaj loĝantoj kaj la postaj enmigrantoj.

Bronza monero de Trezeno kie la antaŭo montras Atenan kaj la malantaŭo la tridenton de Pozidono (-325 al -300)

Tiel oni enkadrigu aliajn disputoj inter ambaŭ dioj, ekzemple tiu, pri la patronado sur Trezeno, kiu okazis dum la regado de Altepo, filo de Pozidono. Ĉikaze, Pozidono kaj Atena volis la urbon ; Zeŭso ordonis ilin kunregi ĝin, por eviti pliajn malbonojn. Tial la Trezenanoj nomiĝis Atenan Polias ( Πολιάδα : urba) kaj Stenias (Σθενιάδα : forta), kaj ankaŭ Pozidono kiel reĝo. La malnova monero de la urbo havis simbolon de la du dioj [101]. Pozidono inundiĝis malgraŭ la regionon. La sala akvo de la maro detruis produktaĵoj el grundo. La plago ĉesis nur kiam trezenanoj ofertis al la dio kaj nomiĝis lin kiel Futalmios (Φυταλμίοs), disvolvanto de la vegetaĵaro. Ekstere la urbo, oni troviĝis templon pri la dio, kio rememorigis la eventon[102].

La monto de la Akrokorinto videbla malantaŭ la antikvaj ruinoj de Korinto.

Briareo ankaŭ enmiksis sin en disputo de Pozidono kun alia dio : Helioso. Ambaŭ konkuris pro la regiono ĉirkaŭ Korinto, kaj elektis Briareon arbitracianto. Li decidis ke Pozidono regu la terkolon kaj Helioso la supran parton de la urbo (la Akrokorinto). De tiam, la Istmo de Korinto inter la peloponeso kaj la eŭropa kontinento , apartenas je Pozidono, diris la Korintanoj. La geografiisto romia Paŭzanio aldonas ke tiu fabelo ankaŭ koniĝis de Atenanoj kiu inventis tiun fakte, laŭ li pensas, por altiĝi la gloron de la Atiko, la regiono de Ateno[103].

Same okazis kun la urbo Argo, postulita kaj de Hera kaj de Pozidono. Tiam, la arbitraciantoj estis la riveroj Inaĥo, Cefizo kaj Asteriono, kiuj donis la urbon al la edzino de Zeŭso. Venĝeme, Pozidono fine sekigis ilin, kaj de tiam malfacilas trovi fluantan akvon en Argolido : tiuj riveroj sekiĝis sumere kaj pleniĝis nur danke la pluvon[104]. Restis nur unu escepto: la danaidino Amimona kiu serĉigis akvon. Kiam ŝi lanĉis sagon al cervo, ĝi finiĝis al unu satiruso kiu violentis ŝin. Ŝi petis la helpon de Pozidono kiu foririgis la satiruson kaj ŝi promesis akcepti la amproponojn de la dio ; kun li, ŝi havis Naŭplio (Ναύπλιος). Kie tio okazis, la dio frapis la rokon kun sia tridento kaj akvo aperis (aŭ li petis Amimona detiris lian tridenton poste ĝi enrokiĝis kiam li forpelis la satiruson per ĝi). Pro tio li donacis al Amimona la ĉiamfluantajn fontojn de Lerno (aŭ la aminonaa rivero aŭ la aminonaa fontano kiu poste estis nomiĝis fontanoj de Lerno)[105][106].

Stariĝis templon pri Pozidono Inundisto (Προσκλυστίος [prosklustIos]) kiu markis la limon kie Hera sukcesis haltigi la akvon ankaŭ sendita de Pozidono por inundi la region dum illia dia dualo por la urbo[107].

La insulo de la Cikladoj kiu estas la pli granda kaj la pli alta de la egea insulo. Pozidono malsukcesis[108] kontraŭ Dionizo, la dio pri la vino kaj la vito interalie.

Sanktejo de Pozidono ĉe Kalaŭrio (insulo Poros).

La anoj de la urbo Trezeno, diris ke la insulo Kalaŭrio (insulero de Poros) kiu estas proksima, estis longtempe lando de Apolono kvankam la loko Delfo estis tiu de Pozidono. Iam la du dioj interŝanĝis tiel Kalaŭrio havis faman templon pri la mardio kie la pastrino estis juna virino kiu ne havas la edziĝan aĝon, kaj Apolono ricevis la famegan Delfo[109]. Precize oni diris ke, en Delfo, Gaja, la grundo personigita, kaj Pozidono (ligita ankaŭ je la grundeco), ĉiu havas oraklon tie ĉi. Iam Gaja donis sian oraklon al la Titanino Temiso kiu tiam ĝin aldonis al Apolono kaj tiu ĉi donis Kalaŭrio al Pozidono por ricevi la alia parto de Delfo[110][111].

La insulo estis proksime kaj longtempe konkuranto de la urbo Ateno. Ĉi tie, la insulo aliris al Zeŭso[108].

Provizisto de eksterordinaraj fakultatoj

[redakti | redakti fonton]

Li provizis fakultatojn al protektantaj de si. Ĝenerale tiuj nekumunaj povoj, certe diaj, koncernis la marecon :

  • Periklimeno, la plejaĝulo de Neleo, la reĝo de la urbo Piloso, estis vidita havante nevenkebla forto kaj ankaŭ la povo batalante formiĝi ajne [112]
  • Al sia filo Eŭfemo el Eŭropo, filino de la giganto Tituo (Τιτυός), Pozidono donas la kompetencon kuri sur la akvo nur malsekigante la plandon [113]
  • Oriono ankaŭ povis marŝi tra maro danke Pozidono[114]
  • Kastoro kaj Polukso, la Dioskuroj, filoj de Zeŭso, Pozidono faris ilin kiel protektistoj de la ŝipistoj kaj plue la potenco mildigi tempestojn[115]
  • Oinopiono (Οἰνοπίων), por li, Pozidono konstruigas de Hefesto, subteran rifuĝon kvankam Oriono volis venĝigi ĉar Oinopiono blindiĝis lin[116]

Amantoj kaj idaro

[redakti | redakti fonton]
Pozidono kaj Amfitrito, de Jan Gossaert.

Pozidono edziniĝis Amfitriton, nimfo kaj antikva mardiino, filino de Nereo kaj Dorisa. Komence ŝi intencis resti virga, kaj forfuĝis al monto Atlaso. Pozidono sendis diversajn heroldojn por trovi kaj konvinki ŝin. Fine, kaj post longa debatado, delfeno sukcesis konvinki ŝin kaj eĉ organizi la nupton. Pro tio Pozidono dankeme surmetis la delfenon en la stelaro. Tamen, li ne estis fidela edzo, kaj de liaj adventuroj Pozidono estis patro de multaj grekaj herooj, inter kiuj la plej fama estis Tezeo. Konataj amrilatoj liaj estis:

  • Mortemulino nomata Tiro iam enamiĝis de la oceanido Enipeo, malgraŭ ŝia geedziĝo kun Kreteo kaj la rifuzo de Enipeo. Pozidono profitis de tio por transformiĝi en Enipeo kaj amindumis ŝin. De ili naskiĝis la herooj Peliaso kaj Neleo.
  • Kun lia propra nepino, Alopa, Pozidono estis patro de la atika heroo Hipotoonto. Sed kiam Kerkiono, patro de Alopa, eksciis pri la nasko de ŝia filino, li ordonis ŝian subterigadon. Tiam, Pozidono kompatis kaj transformigis ŝin en fonto, kiu spruĉas proksime de Eleŭso.
  • La dek unuaj reĝoj de Atlantido (kvin ĝemelaj paroj) estis filoj de Pozidono kaj Klejto. La unua kaj plej grava nomiĝis Atlanto, kaj de li devenas la nomo de la insulo.
  • Post seksperforti Cenan, Pozidono konsentis ŝian deziron iĝi viron.
  • Pozidono iam eĉ persekutadis sian fratinon Demetran, kiu rifuzadis liajn amproponojn. Por ekskapi de sia persista frato, ŝi transformiĝis en ĉevalino kaj kaŝis sin inter ĉevalaro. Sed Pozidono malkovris tion, kaj adoptante liavice ĉevalan formon sukcesis unuiĝi al ŝi. De tio naskiĝis la ĉevalo Ariono, kiu kapablis paroli.
  • Iam Pozidono kaj sia frato Zeŭso konkuris pro la amo de Tetiso. Sed ili cedis kiam Temiso (aŭ la moirojProteo) aŭguris ke la filo de Tetiso estos pli pova ol lia patro. Tiam, Zeŭso proponis sian nepon Peleon edzinigi ŝin, kaj pro tio ilia filo, Aĥilo estis pli forta kaj fama ol Peleo mem.
  • Ankaŭ la gorgono Meduzo estis viktimo de la amoremo de Pozidono, kiu amoradis ŝin en la templo de Atena. Venĝeme, la diino transformis Meduzon en serpentharara monstro, kiu ŝtonigas ĉiujn kiuj kuraĝis rigardi ĝiajn okulojn. Kiam Perseo senkapigis ŝin, la du filoj de Pozidono, Pegazo kaj Krisaoro, aperis el la vundo.
  • Pozidono ankaŭ havis samseksan amon: li iam enamiĝis de la juna Pelopso. Lia patro, la reĝo Tantalo murdis lin kaj servis lian karnon en bankedo por la dioj. Sed ĉiuj, krom Demetra, malkovris tion, punis Tantalon kaj unuigis la pecojn de Pelopso krom la ŝultro manĝitan de Demetra, kion ili anstataŭigis per alia el eburo. Revenante al la vivo, Pelopso iĝis amanto de Pozidono, kiu instruis al li multajn sekretojn kaj donis al li la ĉaron kun flugiloj kion Pelopso uzis por atingi geedziĝon kun Hipodamio.

Pozidono en literaturo, arto kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]
Fontano de Neptuno(Neptunbrunnen) en Berlino.

En la helena arto, Pozidono kutime portas sian tridenton (antikva lanco de fiŝkaptistoj), kaj vojaĝas, ofte akompanata de delfinoj, per ĉaro tirata de hipokampoj aŭ de magiaj ĉevaloj, kiu kapablis kuri sur la mara akvo. Li loĝis en soberba palaco konstruita, sur la mara fundo, el koralo kaj gemoj.

En la Iliado de Homero, Pozidono helpas la grekojn, kaj kelkfoje aktive partoprenas la batalon kontraŭ la troja armeo. Tamen, li salvas Eneon kiam Aĥilo venkis lin. Post la konkero de Trojo, Pozidono daŭris malhelpi la vagantajn trojanojn, sed ne tiel kruele, kiel la diino Juno. La Eneido klarigas ke li eĉ helpis la trojan ŝiparon por ke ĝi ne estu sinkita de ŝi, kvankam kroma kialo por tion fari povus esti lia rifuzo permesi Junon agi en maraj aferoj.

Unu el la homeraj himnoj estas dediĉita al Pozidono. Ĝi temas pri mallonga alvoko al la dio, en kiu oni nomas lin ĉeval-dresanto, savanto de ŝipoj kaj, tiu, kiu movas la teron, dio de la maro kaj reganto de la monto Helikono kaj la vasta Aigaso interalie ; La teksto abundiĝas epitetojn. Fine, la himno ŝajnas alvokon por trankviligi la ŝipistojn kaj ilian parencon ĉar tiam ĉiuj ŝipvojaĝoj estis danĝeraj kaj timaj iniciatoj. Tio ne estas el la fama poeto Homero, fakte, oni ne scias kiu verkigis lin, sed la literatura stilo rememorigas la versojn de la aŭtoro de la Iliado :

Εἲς Ποσειδῶνα
ἀμφὶ Ποσειδάωτα, μέγαν θεόν, ἄρχομ᾽ ἀείδειν,
γαίης κινητῆρα καὶ ἀτρυγέτοιο θαλάσσης,
πόντιον, ὅσθ᾽ Ἑλικῶνα καὶ εὐρείας ἔχει Αἰγάς.
διχθά τοι, Ἐννοσίγαιε, θεοὶ τιμὴν ἐδάσαντο,
5ἵππων τε δμητῆρ᾽ ἔμεναι σωτῆρά τε νηῶν.
χαῖρε, Ποσείδαον γαιήοχε, κυανοχαῖτα,
καί, μάκαρ, εὐμενὲς ἦτορ ἔχων πλώουσιν ἄρηγε.

Homeraj himnoj, n. 22, sennoma[24]

Al Pozidono

Por vi Pozidono, granda dio, mi ekkantas,
Movisto de la grundo kaj de la malfekunda maro,
Dio de la maro, kiu Helikonon kaj la vastan Aigason vi havas.
Ambaŭ nu, ho Grundŝancelisto, dioj honoron disigis,
Dresisto de ĉevaloj kaj savisto de ŝipoj esti.
Saluton, Pozidono, ho grunda entenisto, je malluma hararo,
kaj, benata, bonkoron havante, ŝipantojn asistu[117].

Kelkaj Nomigoj

[redakti | redakti fonton]

Loknomoj kaj urboj

[redakti | redakti fonton]
  • La malnova nomo de la ĉefurbo Pigadia en la greka insulo Karpathos, proksime de la Kreto, nomiĝis pri la dio tiel Poseidion[118], aŭ Potidaion[119].
  • La malnova itala urbo, latine Paestum fondiĝis de Grekuloj en la Granda Grekio (μεγάλη Ἑλλάς) kiel Poseidonia (Ποσειδωνία)[120].
  • Groto de Neptuno, kaverno malkovrita proksime la urbon Algheron, en Sardio, en Italio en la 18-a jarcento.

Scienco kaj tekniko

[redakti | redakti fonton]
  • La algo Pozidonia (latine Posidonia oceanica).
  • La satelito usana kaj franca, Topex/Poseidon en angla aŭ en franca Topex/Poséidon.
  • Dictionnaire de la mythologie (eo: Vortaro pri la mitologio), Michael Grant/John Hazel, Marabout, 1999, ISBN 2-501-02636-5

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heziodo, Teogonio, [479] angle/greke france
  2. Strabono, Geografio, Libro 9, ĉapitro 2 [13] france/greke angle/greke Vergilio, Eneado, Libro 3, [74] france/latine ; kie la latina mitofakulo Servio mise asertas ke tiu nomo devenas de la maro Egeo en sia komento pri la Eneado de Vergilio.
  3. 3,0 3,1 Diodoro Sicilia, Universala Historio, Libro 15 [49] greke kaj france angle kaj greke
  4. Tzetzes, Pri Likofrono 644.
  5. Diodoro Sicilia, Universala Historio, Libro 5 [55] greke kaj france angle
  6. Homero, Odiseo v.398.
  7. 7,0 7,1 Homero, Iliado, Kanto 13, [20] helene angle
  8. 8,0 8,1 Nuntempa urbo Limni[fr] (Λίμνη, france) aŭ proksime ; Strabono, Geografio, Libro 9, ĉapitro 2 [13] france/greke angle/greke
  9. Homero, Iliado, Kanto 8, [202] helene angle[rompita ligilo]
  10. 10,0 10,1 10,2 Strabono, Geografio, Libro 8, ĉapitro 7 [4] france/greke angle/greke ; citante Homero, Iliado, Kanto 13, [10-38] helene angle
  11. Homero, Odiseado, Kanto 4, [708] france/greke angle
  12. Estas ofte en Iliado, interalie: Homero, Iliado, Kanto 13, [33] helene angle Homeraj himnoj, n. 22, Al Pozidono, angle/greke
  13. p. 300, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [1]
  14. p. 958, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [2]
  15. p. 295, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [3]
  16. Homero, Iliado, libro 7, [455] angle/greke Heziodo, Teogonio, [456] angle/greke
  17. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=e%29%2Fnosis&la=greek&can=e%29%2Fnosis0&prior=*%29ennosi/gaios#lexicon
  18. Heziodo, Teogonio, [456] angle/greke
  19. p. 515, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [4]
  20. p. 259, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [5]
  21. Homero, Iliado, Kanto 20, [133] helene angle Homero, Odiseado, Kanto 1, [68] france/greke angle
  22. p. 163, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [6]
  23. p. 640, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [7]
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 24,6 24,7 Homeraj himnoj, n. 22, Al Pozidono, angle/greke
  25. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=gai%2Fhs&la=greek&can=gai%2Fhs0&prior=a%29ei/dein
  26. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=kinhth%3Dra&la=greek&can=kinhth%3Dra0&prior=gai/hs#lexicon
  27. Pindaro, Pitiaj Odoj, 138 angle/greke france/greke
  28. Homero, Iliado, Kanto 20, [144] helene angle Homero, Odiseado, Kanto 9, [528] [536] france/greke angle Heziodo, Teogonio, [278], angle/greke
  29. p. 515, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [8]
  30. p. 949, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [9]
  31. Vergilio, Eneado, Libro 3, [74] france/latine
  32. -Pindaro, Olimpiaj Odoj, [6] 173 angle/greke france/greke
    -Aristofano, La Vespoj, [1531] angle/greke la fina koruso france
    -Esĥilo, Sep kontraŭ Tebo, [130] angle/greke france/greke
  33. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=po%2Fntos&la=greek&can=po%2Fntos0&prior=on#lexicon
  34. p. 553, Greka-Franca vortaro, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [10]
  35. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=kinhth%3Dra&la=greek&can=kinhth%3Dra0&prior=gai/hs#lexicon
  36. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=qala%2Fsshs&la=greek&can=qala%2Fsshs0&prior=a%29truge/toio#lexicon
  37. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=po%2Fntos&la=greek&can=po%2Fntos0&prior=on#lexicon
  38. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 7, [21.9] angle/greke france/greke
  39. p. 1170, A Greek-English lexicon, Lidell, Scott, 1901, American Book Company angle
  40. Hesuĥio el Aleksandrio (Ἡσύχιος ὁ Ἀλεξανδρεύς), Vortaro, greke
  41. p. 326, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [11]
  42. p. 30, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [12]
  43. -Orfeaj Argonaŭtikoj (Ὀρφέως Ἀργοναυτικά), 1291 greke aŭ 1296 greke/latine aliaj france angle
    - Apolonio el Rodiso, Argonaŭtikoj (Ἀργοναυτικά), Kanto 1, [403] france/greke greke
  44. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [22] angle/greke; france/greke
  45. -Strabono, Geografio, Libro 1, 3.16 greke/france angle greke
    -Plutarko, Paralelaj Vivoj, Pri Tezeo, [36.4] greke/france angle/greke
    -Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 7, [21.9] angle/greke france/greke
  46. p. 126, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [13]
  47. p. 845-846, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [14]
  48. -Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [1], ĉapitro [30], [4] angle/greke france/greke
    -Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 7, [21.7] angle/greke france/greke
  49. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 7, [21.9] angle/greke france/greke
  50. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 5 pri la Eliso, ĉap. 15, [5] france angle/greke
  51. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 3, [14.2] angle/greke france/greke
  52. 16/11/2014: mi ne trovis alian tradukon krom tiu kiu eliĝis el angla traduko de Greek–English Lexicon (Liddell, Scott & Jones) ĉi tie [15] angle
  53. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [32], [8] angle/greke france
  54. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 24, [5] france angle/greke
  55. Vidu noto 3 tie ĉi [16] angle
  56. Vidu notoj pri tio ĉi tie [17] angle
  57. Homero, iliado, libro 7, [455] angle
  58. p. 318, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [18]
  59. p. 786, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [19]
  60. angle http://www.perseus.tufts.edu/hopper/morph?l=me%2Fgan&la=greek&can=me%2Fgan0&prior=*poseida/wta#lexicon
  61. Heziodo, La ŝildo de Heraklo (Ἀσπὶς Ἡρακλέους), [104] france/greke angle
  62. angle http://www.theoi.com/Cult/PoseidonCult2.html
  63. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 3, [14.7] angle/greke france/greke
  64. Heziodo, Teogonio, [730], angle/greke france
  65. Ekzemple Apolodoro, Biblioteko, Libro [3], [1.3] france france kaj greke angle
  66. Strabono, Geografio, Libro 9, ĉapitro 5 [2] france/greke angle/greke
  67. Valon Tempe (angle: Vale of tempe)
  68. Herodoto, Historioj, Libro 7 [129], france/greke angle/greke
  69. Filostrato (gr. Φιλόστρατος, lat. Lucius Flavius Philostratus), Bildoj (gr. Εἰκόνες ; lat. Imagines), libro 2, [14] Tesalio angle france/greke[rompita ligilo]
  70. Pindaro, Pitiaj Odoj, 138 angle/greke france/greke
  71. Higinuso (Hyginus), Fabeloj (latine Fabulae), 140 (CXL), latine angle hispane
  72. 72,0 72,1 Homero, Iliado, Kanto 1, [396 al 406] france/helene angle
  73. -Homero, Iliado, Kanto 21, [435 al 461] helene angle
    -Higinuso (Hyginus), Fabeloj (latine Fabulae), [89] latine angle
  74. Ekzemple ĉe :
    -Apolodoro, Biblioteko, Libro 2, [5.9] france kaj greke angle
    -Ovidio, Heroides (lat), [3.151] france/latine angle
    -Eŭripido, Andromaĥa, [1014] angle/greke france/greke
  75. ĉe Ovidio kvankam aliaj kiel PindaroApolodoro nur parolas pri Citadelo (Πέργαμον [Pergamon]) :
    -Ovidio, Fasti (latina por Kalendaro), Libro 1, [520 al 530] france latine angle
    -Pindaro, Olimpiaj, VIII [50] greke kaj france aŭ same [42] ĉi tie angle/greke
    -Apolodoro, Biblioteko, Libro 2, [5.9] france kaj greke angle
  76. Pindaro, Olimpiaj, VIII [40-61] greke kaj france aŭ same ĉi tie [30-46] angle/greke
  77. Lia Hubriso (greke ὕϐρις) : Apolodoro, Biblioteko, Libro 2, [5.9] france kaj greke angle
  78. 78,0 78,1 Homero, Iliado, Kanto 21, [435 al 461] helene [http://www.theoi.com/Text/HomerIliad21.html angle
  79. Higinuso (Hyginus), Fabeloj (latine Fabulae), [89] latine angle
  80. Apolodoro, Biblioteko, Libro 2, [5.9] france kaj greke angle
  81. Apolodoro, Biblioteko, Epitomo [5], [23] greke/angle
  82. Vergilio, Eneado, Libro 1, [42] latine/france angle
  83. Helene Γυραί, Guraj rokoj proksime la grekan insulon Nakso (Νάξος) [20] angle
  84. Homero, Odiseado, Libro 4, [492] france/greke angle
  85. Apolodoro, Biblioteko, Epitomo [6], [6] greke/angle france
  86. Kointos Smyrnaios (Κόϊντος Σμυρναῖος), Posthomeraĵo ( greke Τὰ μετὰ τὸν Ὅμηρον ; Latine Posthomerica), Kanto 14, [~573 al ~641] angle france greke
  87. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 2, [33.1] angle france/greke
  88. Eustatio el Tesaloniko (Εὐστάθιος Θεσσαλονίκης), Komentoj pri la Homera Iliado kaj Odiseado (Παρεκβολαὶ εἰς τὴν Ὁμήρου Ἰλιάδα καὶ Ὀδύσσειαν), (?) 1458 linio 40-42 greke
  89. -Eratosteno, Konstelacioj (Katasterismoj, greke καταστερισμοί), pri la delfeno [31] greke france
    -Higuniso, (Latine) Astronomica, Libro 2, [17] angle latine
  90. Ekzemple Apolodoro, Biblioteko, Libro 2, [5.9] france angle
  91. Homero, Iliado, Kanto 13 angle helene
  92. Homero, Iliado, Kanto 20, [~142 al 156] angle helene
  93. Homero, Iliado, Kanto 13, [560] angle helene
  94. Homero, Iliado, Kanto 20, [~273 al 353] angle helene
  95. Platono Timeo & Kritiaso
  96. angle http://www.helike.org/atlantis.shtml
  97. angle http://alternativearchaeology.jigsy.com/santorini-atlantis-of-the-aegean Arkivigite je 2015-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
  98. helene Σίγειον, proksime Trojo.
  99. Kointos Smyrnaios (Κόϊντος Σμυρναῖος), Posthomeraĵo ( greke Τὰ μετὰ τὸν Ὅμηρον ; Latine Posthomerica), Kanto 14, [659-fino de la kanto] angle france greke
  100. Walter Brukert, Homo Necans (1972) pp. 143-49.
  101. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [30] angle/greke ; france greke
  102. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [32], [8] angle/greke france
  103. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [1] angle/greke ; france greke
  104. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [15] angle/greke ; france/greke
  105. Apolodoro, Biblioteko, Libro [2], [1.4] france kaj greke angle
  106. Higinuso (Hyginus), Fabeloj (latine Fabulae), 169 (CLXIX) latine angle, 169a latine angle
  107. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [22] angle/greke ; france/greke
  108. 108,0 108,1 Plutarko, Sumposiakoj (greke Συμποσιακά), libro 9 [6] greke/france
  109. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 2, [33.2] angle france/greke
  110. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro 10, [10.6] angle ; france/greke
  111. Apolonio el Rodiso, Argonaŭtiko, Libro 3, [1243] france/greke angle
  112. Apolonio el Rodiso, Argonaŭtiko, Libro 1, [156 al 160] france/greke angle
  113. Apolonio el Rodiso, Argonaŭtiko, Libro 1, [179 al 184] france/greke angle
  114. Apolodoro, Biblioteko, Libro [1], [4.3] france/greke angle
  115. Homeraj himnoj, n. 32, Al Dioskuroj, france
  116. Apolodoro, Biblioteko, Libro [1], [1.4] france angle
  117. Traduko helpe la anglan version ĉi-tie [21] kaj ankaŭ la francan [22]
  118. Ptolemeo, Geografio, Libro 5, [2.33] angla ekstrakto
  119. angle http://www.visitarkasakarpathos.gr/about-karpathos/history-of-karpathos Arkivigite je 2015-07-15 per la retarkivo Wayback Machine ; angle http://www.dodekanisa.net/anemoesa/history.htm Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
  120. Strabono, Geografio, Libro 5, ĉapitro 4 [13] angle


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.