Plumlov estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en centra parto de Moravio, en historia regiono Hanakio kaj administra regiono Olomouc, 8 km okcidente de la urbo Prostějov. Ĝi estas konata pro siaj kastelo kaj valbaraĵo, populara centro de ripozo kaj akvosportoj. Vivas ĉi tie 2 274 loĝantoj (2024).
arealo de eksa burgo kaj kastelo, nefinita monumenta konstruaĵo de baroka kastelo de la familio Liechtenstein, kun ekspozicio pri aviadistoj dum la 2-a mondmilito, sonoriloj, historio de la kastelo ktp. (nuntempe en stato de rekonstruo, tamen publike alirebla ekde aprilo ĝis septembro)
akva rezervujo Plumlov (areo 68 hektaroj). konstruita sur la rivereto Hloučela en 1913-1932, i.a. kun partopreno de laboristoj el Italio, surloke de du mezepokaj fiŝlagoj; uzata precipe por fiŝkaptado kaj ripozo