Anda Patagonio
Anda Patagonio | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Kordilero [+] | ||
Lando | Argentino | |
Supermara alteco | 4 058 m [+] | |
- koordinatoj | 48° 0′ 0″ S, 72° 0′ 0″ U (mapo)-48-72Koordinatoj: 48° 0′ 0″ S, 72° 0′ 0″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Monto San Valentin [+] | |
Materialo | metamorfa petro [+] | |
Anda Patagonio | ||
Oni nomas Anda Patagonio aŭ en hispana Patagonia andina unu el la du subregionoj laŭ kiuj estas dividita la Argentina Patagonio.
Ĝi estas formata de Andoj patagoni-fuegiaj, originitaj de la anda faldiĝo en la Cenozoiko. La zono etendas ekde la latitudo 30º Sudu ĝis la suda pinto de la amerika kontinento. Oriente limas kun la patagoniaj altebenaĵoj, kaj okcidente kun la Pacifika Oceano.
La montarĉenoj estas separataj de valoj okupataj de lagoj aŭ trairataj de riveroj. La ĉefaj altaĵoj estas la vulkano Lanino, kaj la montoj Tronador, San Lorenzo, Fitz Roy kaj Agassiz, el kiuj neniu superas la 4000 m. En Fajrolando, la Andoj aspektas formante montojn ne pli altajn ol 1500 m. Kompare kun la Andoj aridaj aŭ centraj, la patagoniaj Andoj havas la nivelon de la konstantaj neĝoj pli malalte, danke al la malaltaj temperaturoj kaj al la malsekaj ventoj devenaj de la okcidento kiu okazigas intensajn neĝofalojn en la zono. La abundaj precipitaĵoj ebligas la disvolviĝon de la moderklimata arbaro en la deklivoj de la montoj. En la valoj, protektitaj sektoroj, setlas la loĝantaro, de kie staras la setlejoj San Carlos de Bariloche, Ushuaia, Esquel kaj San Martín de los Andes.