Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj
Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Lando | Aŭstralio | |
Federaciaj ŝtatoj kaj teritorioj | Aŭstralia Ĉefurba Teritorio, Novsudkimrujo, Kvinslando | |
Koordinatoj | 28° 19′ 57″ S, 152° 58′ 4″ O (mapo)-28.332464152.967697Koordinatoj: 28° 19′ 57″ S, 152° 58′ 4″ O (mapo) | |
Areo | 222 100 km² (22 210 000 ha) | |
Biomoj de regiono | Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Birdospecioj | 380 | |
Mamulspecioj | 87 | |
Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj | ||
La orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Aŭstralio. Ĝi estas parto de samnoma tutmondaj 200-unuo. La orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj konsistas el duonarbaro sur altaĵoj malantaŭe de la orienta marbordo de Novsudkimrujo kaj suda Kvinslando.
Situo kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu ekoregiono kovras areon inter la orienta marbordo de Aŭstralio kaj la Granda Disiganta Montaro ekde ĵus sude de Sidnejo ĝis centra Kvinslando, kaj inkludas la Bluan Montaron kaj la Limo-Montaron okcidente kaj norde de Sidnejo. Tiuj estas areoj de eŭkaliptarbaro sur grejsaltebenaĵo, kun pli malgrandaj sekcioj de klifoj, krutaj kanjonoj kovrataj de pluvarbarovegetaĵaro kaj sabla erikejo ĉe la marbordoj. La klimato estas mezvarma : la malaltebenaĵaj areoj havas maksimumon de 280 C en somero, minimumon de 30 en vintro.
La ekoregiono limtuŝas la sudorient-aŭstraliajn mezvarmajn savanojn, la brigalovajn tropikajn savanojn kaj la sudorient-aŭstraliajn mezvarmajn savanojn.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La superreganta arbaro ĉefe konsistas el eŭkaliptoj : efektive estis la humideco de tiuj arboj de kiu oni origine supozis ke ĝi kaŭzis la bluan nebulon kiu donis al la montaro ĝian nomon.
Gamo da diferencaj eŭkaliptarboj dominas specifajn areojn de tiu vasta ekoregiono, inkluzive de: en suda Kvinslando/norda Novsudkimrujo - Eucalyptus microcorys, Eucalyptus pilularis, Lophostemon confertus, Eucalyptus grandis, kaj Eucalyptus cloeziana; suda Novsudkimrujo - Eucalyptus saligna, Eucalyptus paniculata, kaj Eucalyptus pilularis; kaj je la novsudkimra marbordo Eucalyptus eugenioides.
Ekzistas speciale riĉaj kolektoj de endemiaj plantoj en iuj areoj: la eŭkaliptoj de Blua Montaro; la pluvarbaroj de la areo de Limo-Montaro en la McPherson-Montaro inkluzive de Varning-Monto, Najtkap Nacia Parko kaj Lamington Nacia Parko inkluzive de Binna Burra; kaj la sablodunoj de Monda heredaĵo de Unesko Fraser-insulo kaj la Grand-Sabla Nacia Parko de suda Kvinslando.
Ekzistas bonkonataj areoj de pluvarbaro protektitaj kiel la Gondvanaj Pluvarbaroj de Australio, entenantaj apartajn areojn de subtropika pluvarbaro en Novsudkimrujo, seka pluvarbaro de suda Kvinslando (kvankam la plej granda parto el tiu estis senarbarigita por agrikulturo kaj pinplantejo) kaj varma-mezvarma pluvarbaro sude de Sidnejo. Finfine la marbordoj estas kovrataj per arbedoj, erikejo kaj alia sablodunovegetaĵaro.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono gastigas 87 mamulospeciojn kaj 380 birdospeciojn [1].
La loka faŭno inkludas Onychophora, dum la birdoj de la arbaro inkludas kukabaraojn, Callocephalon fimbriatum , Platycercus elegans kaj Acanthiza lineata kaj kelkajn minacitajn birdojn inkluzive de ruĝa akcipitro, Lathamus discolor, Xanthomyza phrygia, Albert-menuro (Menura alberti), kaj Dasyornis brachypterus.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Tiuj vivejoj estas minacataj per daŭranta senarbarigo por agrikulturo kaj urbanizado kaj per incendioj, dum enmetitaj specioj, kaj plantoj kaj bestoj, kaj poluo de akvoprovizaĵoj minacas la indiĝenan biodiversecon. Tamen, kontrolita arbarekspluatado de diversaj eŭkaliptospecioj (E.microcorys, E.saligna, E.pilularis, E.grandis) subtenas grandajn areojn de tiuj indiĝenaj arboj same kiel formalaj protektejoj kiel ekzemple tiuj supre menciitaj kaj Reĝa Nacia Parko proksime de Sidnejo kiu enhavas iujn de la diferencaj vivejoj priskribitaj ĉi tie [2]. Urbaj areoj en tiu ekoregiono inkludas Sidnejon kaj Brisbanon dum feriejoj kiel Nordstradbrok-Insulo kaj Ballina altiras vizitantojn al la marbordo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2012-02-04 .
- ↑ angle WWF : Eastern Australian temperate forests
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Aŭstralaziaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
---|---|
AA0401 Ĉathamaj mezvarmaj arbaroj | Nov-Zelando |
AA0402 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0403 Fiordlandaj mezvarmaj arbaroj |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AA0402 : Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj (WWF)
- angle Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Eastern Australian temperate forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 64 : Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2014-09-10 per la retarkivo Wayback Machine