Nukso
Nukso estas ĝenerala termino por diversaj fruktoj (akenoj, guŝoj), aŭ parto de frukto (de drupo), aŭ semo. Nuksoj ofte havas sekan malmolan ŝelon kun manĝebla kerno, ekz. avelo, kaŝtano, juglando, Brazila nukso, ternukso. Oni kultivas multajn specojn por manĝi la kernon aŭ produkti oleon.
En plantoscienco, estas aldona postulo ke la ŝelo ne malfermiĝu por liberigi la semon (dehisko). En ĝenerala kunteksto, ampleksa vario de sekigitaj semoj estas nomataj nuksoj, sed en botanika kunteksto, nur tiuj kiuj inkludas la dehiskan frukton estas konsiderataj veraj nuksoj. La traduko de "nukso" en kelkaj lingvoj ofte postulas parafrazojn, ĉar tiu vorto estas iome ambigua.
Plej semoj venas el fruktoj kiuj nature liberiĝas el la ŝelo, malkiel nuksoj kiaj aveloj, kaŝtanoj, kaj glanoj, kiuj havas malmolajn ŝelomurojn kaj originas el kompona ovario. La ĝenerala kaj origina uzado de la termino estas malplej liniga, kaj tiele multaj nuksoj, kiel migdaloj, pekanoj, pistakoj, juglandoj, kaj Brazilaj nuksoj,[1] ne estas nuksoj laŭ botanika senco. La komuna uzado de la termino ofte aludas al ajna durŝela, manĝebla kerno kiel nukso.[2]
Botanika difino
[redakti | redakti fonton]En botaniko, nukso estas simpla seka frukto kun unu semo (malofte du), en kiu la ovaria muro iĝas tre dura ekde maturiĝo, kaj la semo restas ne fiksita al la ovaria muro. Tiaj veraj nuksoj devenas de iuj plantoj, ekzemple de la ordo Fagales (Fagaloj).
- Ordo Fagaloj (Fagales)
- Familio Juglandaceae (Juglandacoj)
- Juglando (J. Juglans)
- Nigra juglando (J. nigra)
- Reĝa juglando (J. regia)
- Blanka juglando aŭ Buternukso (J. cinerea)
- Karjo (fojfoje "Hikorio"), Pekano (J. carya)
- ? (angla "Wingnut") (J. pterocarya)
- Juglando (J. Juglans)
- Familio Fagaceae (Fagacoj)
- Familio Nothofagaceae (Notofagacoj)
- Familio Betulaceae (Betulacoj)
Kuirarta difino
[redakti | redakti fonton]Nukso en kuirarto estas kategorio multe malpli limiga ol nukso en botaniko, ĉar la termino estas aplikita al multaj semoj kiuj ne estas botanike veraj nuksoj. Iu ajn granda, ole-enhava kerno trovata ene de ŝelo kaj uzata kiel manĝo estas ofte nomata nukso.
Nuksoj estas grava fonto de nutreroj kaj por homoj kaj por naturo ĝenerale. Ĉar nuksoj ĝenerale havas tre grandan oleenhavon, ili estas tre aprezata fonto de manĝo kaj energio. Granda nombro de semoj estas manĝeblaj de homoj kaj uzataj en kuirarto, ĉu manĝataj krudaj, ĉu ĝermintaj, aŭ rostitaj kiel trinkomanĝo, aŭ premita por oleo kiu estas uzata en kuirado kaj kosmetiko. Nuksoj (aŭ semoj ĝenerale) estas ankaŭ grava fonto de nutrado por la natura vivo. Tio estas partikulare grava en moderaj klimatoj kie animaloj kiel garoloj kaj sciuroj stokas glanojn kaj aliajn nuksojn dum la aŭtuno por eviti malsategon dum la fino de aŭtuno, la tutan vintron, kaj komenco de la printempo.
Nuksoj uzataj por manĝo, ĉu veraj nuksoj aŭ ne, estas inter la plej oftaj manĝalergioj.[3]
Multaj similaj plantaĵoj (ĉu fruktoj aŭ semoj) estas ofte nomataj nuksoj en kuirarto aŭ ĉiutaga parolado sen kongrui kun la botanika difino. Ekzemple la jenaj:
- Migdalo (Prunus dulcis)
- Brazila nukso = Bertoletio (Bertholletia excelsa)
- Aleŭrito (Aleurites moluccana)
- Akaĵuo (Anacardium occidentale)
- Kokoso (Cocos nucifera)
- Eskulo (Sapindaceae Aesculus)
- Ĉevalkaŝtano (ne vera kaŝtano) (Aesculus hippocastanum)
- Marono manĝebla kaŝtano (Castanea sativa)
- Makadamio (ne en PIV) (Proteceae Macadamia)
- Eŭforbio, Krotono, Ricino (ekz "Mongongo" de Afriko) (Euphorbiaceae Crotonoideae Ricinodendreae)
- Ternukso = Arakido (Arachis hypogaea)
- Pinsemo (ne en PIV) (Pinus)
- Pistako (Pistacia vera)
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Konstituantoj
[redakti | redakti fonton]Nuksoj estas la fonto de energio kaj de nutraĵoj por la nova planto. Ili enhavas relative grandan kvanton de kalorioj, esence nesaturataj kaj unusaturataj grasoj, kiaj la linolea acido kaj la linolena acido, vitaminoj, kaj esencaj aminoacidoj. Multaj nuksoj estas bonaj fontoj de vitamino E, vitamino B2, foliacido, fibro, kaj la esencaj mineraloj magnesio, fosforo, kalio, kupro, kaj seleno.[4] Nuksoj estas plej sanigaj en sia kruda nerostita formo.[5] ĉar ĝis 15% el la grasoj estas detruita dum la rostoprocezo. Nerostitaj juglandoj havas dufoje pli multajn kontraŭoksidantoj kompare al aliaj nuksoj aŭ semoj.[5] Estas polemiko ĉu plialtigo de dietaj kontraŭoksidantoj faras profiton aŭ damaĝon.[6][7]
La jena tabelo listigas la procenton de variaj nutraĵoj en kvar nerostitaj semoj.
Nomo | Proteino | Totala graso | Saturata graso | Multnesaturata graso | Unusaturata graso | Karbohidrato |
---|---|---|---|---|---|---|
Migdaloj | 21.26 | 50.64 | 3.881 | 12.214 | 32.155 | 28.1 |
Juglandoj | 15.23 | 65.21 | 6.126 | 47.174 | 8.933 | 19.56 |
Arakidoj | 23.68 | 49.66 | 6.893 | 15.694 | 24.64 | 26.66 |
Pistakoj | 20.61 | 44.44 | 5.44 | 13.455 | 23.319 | 34.95 |
Alergioj
[redakti | redakti fonton]Nuksa alergio estas iom ofta problemo, kiu estas surprize danĝera al iuj homoj. Eĉ etaj kvantoj de nuksoj povas kaŭzi seriozan ŝokon aŭ morton al suferantoj de tiaj alergioj. Plej ofte temas pri ternuksa alergio.
Salubraj efikoj
[redakti | redakti fonton]Krom la alergia problemo, nuksoj estas salubraj. Diversaj sciencaj esploroj trovis ke dieto kun nuksoj helpas al la sano kaj pli longa vivo.
Historia uzado
[redakti | redakti fonton]Nuksoj, kiaj naturaj migdaloj, Euryale ferox, eŭrialo aŭ dorma akvolilio, glanoj, pistakoj kaj trapoj, estis granda parto de la homa manĝaĵaro antaŭ 780,000 jaroj. Prahistoriaj homoj disvolvigis varion de iloj por rompi kaj malfermi la nuksojn dum la Pleistoceno.[8] La nuksoj de Aesculus californica estis manĝataj de la indianoj de Kalifornio dum malsategoj post la engluto de venenaj konstituantoj de la nura disponebla manĝaĵoj.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri nukso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[9]:
„ Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. ” „ Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nuksorompilo
- Nuksrompulo
- Seka frukto
- Muskato
- Vomiga nukso
- En la hispana la gorĝa pomo aŭ Adam-pomo estas nomata "nuez" tio estas nukso aŭ ankaŭ juglando.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alasalvar, Cesarettin. Tree Nuts: Composition, Phytochemicals, and Health Effects (Nutraceutical Science and Technology). CRC. ISBN 978-0-8493-3735-2.
- ↑ Black, Michael H.. (2006) The encyclopedia of seeds: science, technology and uses. Wallingford, UK: CABI. ISBN 978-0-85199-723-0.
- ↑ Common Food Allergens. Food Allergy & Anaphylaxis Network. Arkivita el la originalo je 2007-06-13. Alirita 2007-06-24 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-13. Alirita 2015-09-18 .
- ↑ Kris-Etherton PM, Yu-Poth S, Sabaté J, Ratcliffe HE, Zhao G, Etherton TD (1999). “Nuts and their bioactive constituents: effects on serum lipids and other factors that affect disease risk”, Am J Clin Nutr 70 (3 Suppl), p. 504S–511S.
- ↑ 5,0 5,1 "Walnuts are the healthiest nut, say scientists", BBC News, 27a de Marto 2011. Kontrolita 28a de marto.
- ↑ Baillie, J.K.; Thompson, A.A.R.; Irving, J.B.; Bates, M.G.D.; Sutherland, A.I.; MacNee, W.; Maxwell, S.R.J.; Webb, D.J. (2009). “Oral antioxidant supplementation does not prevent acute mountain sickness: double blind, randomized placebo-controlled trial”, QJM 102 (5), p. 341–8. doi:10.1093/qjmed/hcp026.
- ↑ Bjelakovic G; Nikolova, D; Gluud, LL; Simonetti, RG; Gluud, C (2007). “Mortality in randomized trials of antioxidant supplements for primary and secondary prevention: systematic review and meta-analysis”, JAMA 297 (8), p. 842–57. doi:10.1001/jama.297.8.842.
- ↑ Remains of seven types of edible nuts and nutcrackers found at 780,000-year-old archaeological site. Scienceblog.com (February 2002). Alirita 2010-09-13 .
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-26 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Albala, Ken 2014. Nuts A Global History. The Edible Series. ISBN 978-178023-282-9
- Reinhard Lieberei, Christoph Reisdorff: Nutzpflanzenkunde. Begründet von Wolfgang Franke, 7. Auflage. Thieme-Verlag, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-13-530407-6
- Werner Rauh: Morphologie der Nutzpflanzen. 2. Auflage, Quelle & Meyer, Heidelberg 1950.
- Horst Bickel, Roman Claus, Roland Frank, Gert Haala, Martin Lüdecke, Günther Wichert, Dirk Zohren: NATURA - Biologie für Gymnasiasten. Klett-Verlag, 1. Auflage, Stuttgart 2002, ISBN 3-12-045200-9.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Linus Pauling Micronutrient Information Centre Nuksoj
- American Journal of Clinical Nutrition Nuts and their bioactive constituents: effects on serum lipids and other factors that affect disease risk
- Nuksesplorado
|