Nojabrsko
Nojabrsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of okrug significance (en) urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 629800–629811 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 101 235 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 606 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 63° 12′ N, 75° 27′ O (mapo)63.20166666666775.451666666667Koordinatoj: 63° 12′ N, 75° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 115 m [+] | ||||
Areo | 38,84 km² (3 884 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Noyabrsk [+] | |||||
Nojabrsko (ruse Ноябрьск) estas urbo en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto en Rusio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71178.
La urbo estis fondita en jaro 1976 kiel loĝejo ĉe nafte minkampo.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1982.
La interurba telefona kodo estas 34564, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 63° 12′ N 75° 27′ O / 63.200 °N, 75.450 °O (mapo).
La urbo estas en akvodislimo de riveroj Obj (Обь) kaj Pur (Пур).
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 2002 la urbo havis 96,4 mil loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis konstruita ekde nulo kiel bazo por personaro, ekspluatanta apudajn naftominejojn.
Lokaj konstruaj organizaĵoj estis tro malfortaj, do en 1975 estis eldonita la komuna ordono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj la Konsilio de Ministroj de Sovetunio, laŭ kiu apartaj respublikoj iĝis konstruaj aŭspiciantoj de novaj nordaj urboj de Tjumena provinco. Nojabrsko estis prikonstruata de Ukraina SSR[1].