Saltu al enhavo

Nederlanda Publika Elsenda Fondaĵo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda Publika Elsenda Fondaĵo
emblemo
zelfstandig bestuursorgaan (en) Traduki Ministerio pri Eduko, Kulturo, kaj Scienco de Nederlando
publika elsendanto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2002 vd
Lando(j) Nederlando vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo en Nederlando
vdr

La Nederlanda Publika Elsenda Fondaĵo (nederlande : Nederlandse Publieke Omroep, mallongigita NPO) [1][2] estas la dissendada korpo respondeca por publika radio kaj televid-elsendaj servoj en Nederlando. Membraj branĉoj de ĝi estas la korporacioj AVROTROS[3] kaj NOS (Nederlandse Omroep Stichting, "Nederlanda Elsenda Fondaĵo").

Leĝo pri Komunikado 2008

[redakti | redakti fonton]

Laŭ sekcio 2.2 de la Nederlanda Komunikado-Leĝo de 2008, NPO estis nomumita kiel la organizo kontrolanta la publikan dissendan sistemon de Nederlando ĝis 2020. Ĉefe de la organizo estas du organoj: la estraro de direktoroj, kiu administras la tutan televidan kaj publikan radielsendan sistemon kaj la kontrola estraro.

Televidkanaloj

[redakti | redakti fonton]

Radiostacioj

[redakti | redakti fonton]
  • NPO-Radio 1
  • NPO-Radio 2
  • NPO 3FM
  • NPO-Radio 4
  • NPO-Radio 5
  • NPO FunX

Antaŭ la reorganizado en la 2000-aj jaroj, la nederlanda publika dissendadsistemo estis administrita fare de alia publika dissenda organizo nomita Nederlandse Omroep Stichting (NOS) kiu iĝis parto de la reorganizita organizo.

La 18-an de majo 2019, post la venko de Nederlando en Eŭrovido 2019 kun la kanto " Arcade " de Duncan Lawrence, estis anoncite ke Nederlando kaj NPO (kun AVROTROS kaj NOS) gastigos la Eŭrovido-Kantokonkurson 2020 en Roterdamo [4]. Tiel efektive okazis.

NPO estas aktiva membro de la Eŭropa Dissendado de Unio [5].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Business Wire, , "Dutch Public Broadcasting Agency Selects Energy Efficient Data Storage by Inprove Powered By NexentaStor", Reuters (Reuters is not responsible for the content in this press release), 2010-05-20.
  2. National Integrity System Assessment, Netherlands. Transparency International Netherlands (transparency.nl). Alirita 2014-11-23 . “The Dutch Foundation for Public Broadcasting (NPO) is the cooperation and coordination body for the implementation of the public media mission on a national level. The NPO is required to provide information to the Minister of OCW. Also, a report must be submitted annually.”.
  3. fondita en 2014 kiel rezulto de fuzio inter la Algemene Vereniging Radio Omroep (AVRO, Ĝenerala Asocio por Radiodissendado) kaj la Televisie Radio Omroep Stichting (TROS, Fondaĵo por Televida kaj Radia Dissendado)
  4. "Eurovision 2020 to be a co-production between Avrotros, NPO and NOS", EscXtra, 19-a de majo 2019.
  5. "EBU - Active Members", European Broadcasting Union. Kontrolita 2014-11-23.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]