Muziko de la 20-a jarcento
Aspekto
La muziko de la 20-a jarcento en la eŭropa muzikarto apartenas al jenaj stiltendencoj:
- Romantikismo, ekde ĉirkaŭ 1820, kun la supepokoj:
- malfruromantiko, ĉirkaŭ 1870 – 1920/'40
- post- kaj novromantiko
- transiraj stiloj, ekz.:
- impresionismo, ĉirkaŭ 1880 – 1910
- Stilvarieco de la Nova Muziko (ofte rigardata plimalvastasence kiel „muziko de la 20-a jarcento“)
- atonala muziko ekde la 1910-aj jaroj
- dekdutonismo ekde ĉirkaŭ 1920
- mikrotonala muziko ekde la 1920-aj jaroj
- seria muziko ekde la 1940-aj jaroj
- konkreta muziko ekde la 1940-aj jaroj
- elektronika muziko ekde la 1950-aj jaroj
- aleatoriko ekde la 1950-aj jaroj
- komputilmuziko ekde la 1950-aj jaroj
- postseria muziko ekde la 1960-aj jaroj
- minimala muziko ekde la 1960-aj jaroj
- nova simpleco kiel nebuleca arnomo de ne-atonale komponantoj
- kaj kelkaj plu
Ekde 1933 ĝis 1945 la nazioj pro ideologiaj kaŭzoj malpermesis al kelkaj komponistoj la artan agadon – aŭ ĉar ili estis judoj aŭ judidoj aŭ ĉar ilia komponstilo ne konformis al la estetikaj dogmoj de la „Reichsmusikkammer“ (regna muzika ĉambro: institucio, kiu observis, kontrolis kaj cenzuris la muzikistojn)
La popmuziko pluevoluis en la 20-a jarcento kaj fariĝis danke al la novaj teknikaj eblecoj por muzikproduktado parto de la komercigita amaskulturo. Ĵazo kaj rokmuziko mondvaste populariĝis. Krome oni pliatentis en Eŭropo kaj Nordameriko la muzikkulturojn de Afriko, Azio, Latinameriko kaj aliaj kurlturregionoj.