Montcherand
Montcherand | |
---|---|
Blazono de Montcherand | |
Vilaĝeniro de Montcherand | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 43′ 57″ N 6° 30′ 38″ O / 46.73250 °N, 6.51056 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 57″ N 6° 30′ 38″ O / 46.73250 °N, 6.51056 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 452 |
Areo | 3,06 km² |
Alteco | 556 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1354 |
Komunumkodo | 5756 |
Mapo de Montcherand | |
Montcherand estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 452 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Montcherand situas inter Orbe kaj Vallorbe ĉe la sudorienta bordo de la rivero Orbe. La komunumo konsistas el la partoj Montcherand kaj Creux au Loup. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,06 km², de kiuj 29,1% estas kovritaj de arbaro, 53,6% servas por agrikulturo kaj 13,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Montcherand limas en nordo al Valeyres-sous-Rances, en oriento al Orbe, en sudo al Agiez, en okcidento al Les Clées, kaj en nordnordokcidento al Sergey.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Montcherand pasas la kantona ĉefvojo n-ro 132 de Orbe al Vallorbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu en nordo pasas tra la komunuma teritorio situas tri kilometrojn okcidente de la komunumo en Les Clées. Pere de la poŝtaŭtolinio de Orbe al Vallorbe la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Montcherand datiĝas el la jaro 1324 kiel Montcherant. Dum mezepoko Montcherand estis sub la regado de la Senjorujo Les Clées kaj apartenis al la Priorejo Baulmes. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Montcherand apartenis al la Voktejo Yverdon.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Montcherand – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Absido de la preĝejo Sankta Stefano
-
Rigardo al la preĝejo
-
Vilaĝocentro
-
Domo en la vilaĝocentro
-
Vilaĝa puto
-
Vilaĝa centro