El Vikipedio, la libera enciklopedio
PRG La ministraro unua de Jean-Marc Ayrault estas:
Ĝi ekoficis la 16-an de majo 2012 kaj estis la unua franca ministraro, en kiu viroj kaj virinoj estis reprezentitaj samnombre: po 17. Ĝi konsistis el 30 ministroj el la socialista partio (PS), 2 ministroj el la Maldekstra Radikala Partio (Parti radical de gauche , PRG) kaj 2 ministroj de la Verduloj (Les Verts ).
Laŭ la franca politika tradicio Jean-Marc Ayrault demisiis post la parlamentaj balotoj la 18-an de junio 2012 ĉe prezidento Hollande , kiu tuj denove nomumis ĉefministron kaj taskigis per formado de nova registaro, la dua registaro de Jean-Marc Ayrault , kiu preskaŭ identis kun la unua registaro.
Ministro pri eksterlando: s-ro Laurent Fabius , PS
Ministro pri nacia edukado: s-ro Vincent Peillon , PS
Ministro pri justico: s-ino Christiane Taubira , PRG
Ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco: s-ro Pierre Moscovici , PS
Ministro pri socialaj aferoj kaj sano: s-ino Marisol Touraine , PS
Ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado: s-ino Cécile Duflot , LV
Ministro pri enlando: s-ro Manuel Valls , PS
Ministro pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio: s-ino Nicole Bricq , PS
Ministro pri produktada rektifo: s-ro Arnaud Montebourg , PS
Ministro pri laboro, dungado, profesia formado kaj sociala dialogo: s-ro Michel Sapin , PS
Ministro pri defendo: s-ro Jean-Yves Le Drian , PS
Ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ino Aurélie Filippetti , PS
Ministro pri supera instruado kaj esploro: s-ino Geneviève Fioraso , PS
Ministro pri virinaj rajtoj, ministrara parolisto: s-ino Najat Vallaud-Belkacem , PS
Ministro pri agrokulturo kaj agronutra sektoro: s-ro Stéphane Le Foll , PS
Ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj publika oficistaro: s-ino Marylise Lebranchu , PS
Ministro pri transmaraj teritorioj: s-ro Victorin Lurel , PS
Ministro pri sporto, junularo, popola edukado kaj asocia vivo: s-ino Valérie Fourneyron , PS
Ĉe la ĉefministro:
Ĉe la ministro pri eksterlando:
Ĉe la ministro pri nacia edukado:
Ĉe la ministro pri justico:
Ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco:
Ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano:
Ĉe la ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado:
Ĉe la ministro pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio:
Ĉe la ministro pri produktada rektifo:
Subministro pri metiistaro, komerco kaj turismo: s-ino Sylvia Pinel , PRG
Subministro pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, novfarado kaj numerika ekonomio: s-ino Fleur Pellerin , PS
Ĉe la ministro pri defendo:
Subministro pri eksmilitistaro: s-ro Kader Arif , PS