Ministraro dua de Jacques Chirac
Aspekto
Ministraro dua de Jacques Chirac | ||
---|---|---|
franca registaro • registaro | ||
Lando | Francio | |
Ministraro dua de Jacques Chirac | ||
Dum | 20-a de marto 1986 - 10-a de majo 1988 | |
Antaŭulo | Ministraro de Laurent Fabius | |
Sekvanto | Ministraro unua de Michel Rocard | |
La ministraro dua de Jacques Chirac estis:
- la 20-a ministraro de la Kvina Franca Respubliko
- la 5-a ministraro nomumita de prezidento François Mitterrand (la lasta el lia unua mandatperiodo)
Ĝi oficis de la 20-a de marto 1986 ĝis la 10-a de majo 1988, t.e. dum 2 jaroj kaj 51 tagoj.
La maldekstra prezidento Mitterrand nomumis la dekstrularan gvidanton Jacques Chirac ĉefministro post la dekstra venko okaze de la deputitara balotado. Unuafoje en la historio de la Kvina Franca Respubliko prezidento kaj ĉefministro ne estis el sama partiflanko. Tiun situacion oni nomis kunestado (france: cohabitation), t.e. kunestado de du kontraŭaj politikaj fortoj en unu sama plenuma povo.
En majo 1988 ĉefministro Chirac kun sia ministraro eksiĝis post sia balota malvenko kontraŭ François Mitterrand, kiu estis reelektita prezidento.
Konsisto laŭ la ministraj kategorioj
[redakti | redakti fonton]Ŝtatministro
[redakti | redakti fonton]- Ŝtatministro pri ekonomio, financo kaj deŝtatigo: s-ro Édouard Balladur
Ministroj
[redakti | redakti fonton]- Ministro pri justico: s-ro Albin Chalandon
- Ministro pri defendo: s-ro André Giraud
- Ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro François Léotard
- Ministro pri eksterlando: s-ro Jean-Bernard Raimond
- Ministro pri enlando: s-ro Charles Pasqua
- Ministro pri infrastrukturoj, loĝado, teritoria aranĝado kaj transporto: s-ro Pierre Méhaignerie
- Ministro pri transmaraj departementoj kaj teritorioj: s-ro Bernard Pons
- Ministro pri nacia edukado: s-ro René Monory
- Ministro pri socialaj aferoj kaj dungado: s-ro Philippe Séguin
- Ministro pri industrio, poŝto kaj telekomunikado kaj turismo: s-ro Alain Madelin
- Ministro pri agrokulturo: s-ro François Guillaume
- Ministro pri kunlaboro: s-ro Michel Aurillac
- Ministro pri rilato kun la parlamento: s-ro André Rossinot
Subministroj
[redakti | redakti fonton]- Ĉe la ĉefministro:
- Subministro pri publika oficistaro kaj la Plano: s-ro Hervé de Charette
- Subministro pri administracia reformo: s-ino Camille Cabana (de la 19-a de aŭgusto 1986; kiel subministro pri repatrujenigitoj kaj administracia reformo de la 28-a de septembro 1987)
- Ĉe la ŝtatministro pri ekonomio, financo kaj deŝtatigo:
- Subministro pri buĝeto, ministrara parolisto: s-ro Alain Juppé
- Subministro pri ekstera komerco: s-ro Michel Noir
- Subministro pri deŝtatigo: s-ino Camille Cabana (ĝis la 19-a de aŭgusto 1986)
- Subministro pri komerco, metiistaro kaj servoj: s-ro Georges Chavanes (de la 25-a de marto 1986)
- Ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado:
- Subministro pri komunikado: s-ro André Santini (de la 28-a de septembro 1987)
- Ĉe la ministro pri eksterlando:
- Subministro pri eŭropaj aferoj: s-ro Bernard Bosson
- Ĉe la ministro pri enlando:
- Subministro pri sekureco: s-ro Robert Pandraud
- Subministro pri lokaj teritorioj: s-ro Yves Galland (de la 19-a de aŭgusto 1986)
- Ĉe la ministro pri infrastrukturoj, loĝado, teritoria aranĝado kaj transporto:
- Subministro pri transporto: s-ro Jacques Douffiagues
- Subministro pri medio: s-ro Alain Carignon
- Ĉe la ministro pri nacia edukado:
- Subministro pri supera instruado kaj esploro:
- s-ro Alain Devaquet (ĝis la 8-a de decembro 1986)
- s-ro Jacques Valade (de la 20-a de januaro 1987)
- Subministro pri supera instruado kaj esploro:
- Ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj dungado:
- Subministro pri sano kaj familio: s-ino Michèle Barzach (de la 25-a de marto 1986)
- Ĉe la ministro pri industrio, poŝto kaj telekomunikado kaj turismo:
- Subministro pri poŝto kaj telekomunikado: s-ro Gérard Longuet (de la 19-a de aŭgusto 1986)
Ŝtatsekretarioj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtatsekretario pri eksmilitistoj: s-ro Georges Fontès
- Ŝtatsekretario pri repatrujenigitoj: s-ro André Santini (ĝis la 28-a de septembro 1987)
- Ŝtatsekretario pri maro: s-ro Ambroise Guellec
- Ĉe la ĉefministro:
- Ŝtatsekretario pri franclingvanaro: s-ino Lucette Michaux-Chevry
- Ŝtatsekretario pri homaj rajtoj: s-ro Claude Malhuret
- Ŝtatsekretario pri junularo kaj sporto: s-ro Christian Bergelin
- Ĉe la ŝtatministro pri ekonomio, financo kaj deŝtatigo:
- Ŝtatsekretario pri konsumo kaj konkurenco: s-ro Jean Arthuis (de la 20-a de januaro 1987; kiel ŝtatsekretario pri konsumo, konkurenco kaj partopreno de la 17-a de oktobro 1987)
- Ĉe la ministro pri defendo:
- Ŝtatsekretario: s-ro Jacques Boyon (de la 19-a de aŭgusto 1986)
- Ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado:
- Ŝtatsekretario: s-ro Philippe de Villiers (ĝis la 25-a de junio 1987)
- Ĉe la ministro pri eksterlando:
- Ŝtatsekretario: s-ro Didier Bariani
- Ĉe la ministro pri enlando:
- Ŝtatsekretario pri lokaj teritorioj: s-ro Bernard Bosson (ĝis la 19-a de aŭgusto 1986)
- Ĉe la ministro pri transmaraj departementoj kaj teritorioj:
- Ŝtatsekretario pri sud-pacifikaj problemoj: s-ro Gaston Flosse
- Ĉe la ministro pri nacia edukado:
- Ŝtatsekretario pri instruado: s-ino Michèle Alliot-Marie
- Ŝtatsekretario pri profesia formado: s-ino Nicole Catala
- Ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj dungado:
- Ŝtatsekretario pri sociala sekureco: s-ro Adrien Zeller
- Ŝtatsekretario: s-ro Jean Arthuis
- Ĉe la ministro pri industrio, poŝto kaj telekomunikado kaj turismo:
- Ŝtatsekretario pri poŝto kaj telekomunikado: s-ro Gérard Longuet (ĝis la 19-a de aŭgusto 1986)
- Ŝtatsekretario pri turismo: s-ro Jean-Jacques Descamps (de la 25-a de marto 1986)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ministraro de Laurent Fabius | Ministraro dua de Jacques Chirac | Ministraro unua de Michel Rocard |
---|
|