Saltu al enhavo

Marie Ginzová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marie Ginzová
Persona informo
Naskonomo Marie Dolanská
Naskiĝo 22-an de decembro 1898 (1898-12-22)
en Číbuz
Morto 30-an de novembro 1989 (1989-11-30) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Božena Sklenčková Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ota Ginz Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Petr Ginz, Chava‏ Pressburger Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marie GINZOVÁ, naskita kiel Marie DOLANSKÁ (n. 1898 en Čibuz apud Hradec Králové, m. 1990 en Israelo) estis ĉeĥa esperantistino kaj sekretariino.

Marie Ginzová naskiĝis en familio de instruisto, kiu mortis en la aĝo de 40 jaroj lasante ŝian patrinon kun kvin infanoj. Maria lernis en komerca lernejo en Hradec Králové. En tiu urbo ŝi laboris kiel sekretariino en asekurfirmao.

Dum Esperanto-kongreso en Prago en 1927 ŝi ekkonis Ota Ginz, al kiu ŝi edziniĝis. En Israelo, kien ili enmigris, ŝi ŝanĝis la nomon al Mirjam. Ili estis la gepatroj de Petr Ginz.

Ŝia fratino Božena Sklenčková kun sia edzo Otto Sklenčka estis gravaj esperantistoj kaj gepatroj de eminenta aktoro Ota Sklenčka.

Tradukoj de Marie Ginzová

[redakti | redakti fonton]
  • Ignát Herrmann: Mia kunklasano Tureček (En: Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]