Malliberejaj masakroj de NKVD
Malliberejaj masakroj de NKVD – amasaj komunistaj krimoj fare de funkciuloj de NKVD, NKGB (Popolkomisaro de Ŝtata Sekureco) kaj aliaj sovetaj formacioj post la germana invado en Sovetunion junie 1941. Iliaj viktimoj estis politikaj malliberuloj restantaj en okupataj teritorioj de Sovetunio sur la terenoj de Pollando, Litovio, Latvio, Estonio kaj Besarabio, kaj ankaŭ sur la teritorio de Sovetunio antaŭ la soveta invado en Pollandon septembre 1939.
Genezo
[redakti | redakti fonton]La 24-an de junio 1941 popola komisaro pri internaj aferoj Lavrentij Berija ordonis pafmortigi ĉiujn politikajn malliberulojn entenataj en okcidentaj regionoj de Sovetunio, kies evakuado profunden estus neebla. Spure de la ordono oni entreprenis amasan likvidon de arestitoj. Ĝi okazis en malliberejoj, arestejoj kaj tendaroj, sed ankaŭ sur evakuaj itineroj. La masakroj, kies apogeo trapasis somerajn monatojn de 1941, rezultis per kelkdekoj da viktimoj, el kio nur ĉ. 20–30 mil oni murdis en Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko en tiel nomata Okcidenta Ukrainio kaj Okcidenta Belorusio. Granda patriota milito komenciĝis per grandskala genocido realigata de NKVD, kiu tiutempe devus protekti panike retiriĝantan Ruĝan Armeon.
En plimulto da kazoj la kulpon pro la krimoj de NKVD oni atribuis al judoj, kiujn konforme al la stereotipo de "judkomunismo" oni universale identigis kun la soveta sistemo kaj aplikata de ĝi politiko de teroro. Malkaŝo de la malliberejaj masakroj provokis serion da brutalaj pogromoj, precipe en Orienta Galicio. La sovetaj krimoj estis ankaŭ laŭtigitaj de la germannazia propagando kaj servis al germanoj por leĝigo de amasaj krimoj kontraŭ judoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Masakro de Katin
- Kurapaty
- Juro de Sovetunio
- Tagoj de Petljura
- Pogromoj de judoj en Lvovo
- Memor-Tago pri Viktimoj de Politikaj Reprezalioj
- NKVD-trio
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bogdan Musiał, Machina zbrodni NKWD (Krimomekanismo de NKVD) (intervjuo kun Piotr Włoczyk), "Historia Do Rzeczy", 7(41), 2016-07
- Bogdan Musiał, Rozstrzelać elementy kontrrewolucyjne. Brutalizacja wojny niemiecko-sowieckiej latem 1941 roku (Pafmortigi kontraŭrevoluciajn elementojn. Brutaligo de la germana-soveta milito somere 1941), Stowarzyszenie Kulturalne Fronda, Varsovio, 2001. ISBN 83-88747-40-1
- Michael Parrish, The Lesser Terror: Soviet State Security, 1939–1953, Praeger Publishers, Westport 1996, ISBN 0-275-95113-8
- Krzysztof Popiński, Aleksandr Kokurin, Aleksandr Gurjanow, Drogi śmierci. Ewakuacja więzień sowieckich z Kresów Wschodnich II Rzeczypospolitej w czerwcu i lipcu 1941 (Mortovojoj. Evakuo de malliberejoj el Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko junie kaj julie 1941), Wydawnictwo "Karta", Varsovio 1995, ISBN 83-900676-9-2
- Agnė Šiušaitė, Vytautas Landsbergis (redakto), Forgotten Soviet War Crime. Rainiai in Lithuania, 24-25th June, 1941 Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, UAB „Baltijos kopija”, Vilno 2007, ISBN 9955-567-21-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Die Deutsche Wochenschau: Kronika niemiecka pokazująca ofiary masakry we Lwowie Germana kroniko montranta viktimojn de la masakro en Lvovo
- Imienne listy NKWD „wrogów ludu rozstrzelanych w więzieniach Lwowa” w czerwcu 1941 NKVD-nomlistoj de "malamikoj de la popolo pafmortigitaj en malliberejoj de Lvovo