Lungești (komunumo, Vâlcea)
Aspekto
Lungești | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 44° 34′ N, 24° 11′ O (mapo)44.57472222222224.190555555556Koordinatoj: 44° 34′ N, 24° 11′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 170 m | |
Poŝtkodo | 247325 | |
Loĝantaro | 3,045 (en 2011; 3.685 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 170952 | |
Lungești [lunĝeŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 6 vilaĝoj: Carcadiești, Dumbrava, Fumureni, Gănțulei, Lungești (la sidejo) kaj Stănești-Lunca.
Je la censo de 2011, 7 % el la loĝantoj deklaris sin romaoj kaj pli ol 3 % ne indikis etnecon.
Lungești situas 10 kilometrojn okcidente de la rivero Olt, tute sude en la distrikto kaj sude-sudoriente limas al la distrikto Olt. Per la distrikta vojo DJ207C ĝi estas ligita al la nacia vojo DN64 ĉe Grădinari kaj al la fervoja stacio Strejești, ambaŭ en la distrikto Olt.