Saltu al enhavo

Le bossu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le bossu
filmo
Originala titolo Le Bossu
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1997
Ĝenro mantela-rapira filmo, historifilmo, aventura filmo
Kameraado Jean-François Robin
Reĝisoro(j) Philippe de Broca
Produktisto(j) Bernard Vézat
Scenaro Philippe de Broca • Jean Cosmos • Jérôme Tonnerre
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Daniel Auteuil • Fabrice Luchini • Vincent Perez • Marie Gillain • Philippe Noiret • list of supercentenarians from the United States • Renato Scarpa • Claire Nebout • Didier Pain • James Thiérrée • Jean-François Stévenin • Yann Collette • Sacha Bourdo • François Levantal • Jacques Sereys • Urbain Cancelier • Luc Palun • Anna Gaylor • Thierry Nenez • Étienne Draber • Patrick Steltzer
Produktinta firmao Empire International Pictures
IMDb
vdr

Le bossu (La ĝibulo) estas franc-german-itala filmo reĝisorita de Philippe de Broca, publikigita en 1997, kiel naŭa kinadaptaĵo konata (nekalkulinte teatron) de la samnoma romano Le Bossu de Paul Féval.

Temas pri filmo mantel-glava kiu temas pri la venĝo de la kavaliro Henri de Lagardère, maskita kiele ĝibulo, servisto kaj amiko de la duko Philippe de Nevers, kontraŭ la princo Philippe de Gonzague kiu perfide murdis la dukon kaj ankaŭ klopodis murdi lian filinon.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kavaliro defendanta honorkodon baraktas kaj maskas sin kiel ĝibulo por redoni duklandon al Aurore, filino de sia murdita amiko, la duko Philippe de Nevers kiun li zorgis kaj edukis. «Si tu ne viens pas à Lagardère, Lagardère ira à toi!» (Se vi ne venas al Lagardère, Lagardère venos al vi), tia estas la malbeno lanĉita de la kavaliro Lagardère al la murdisto, la grafo Philippe de Gonzague kaj kuzo de la viktimo, kiu murdis lin por elpreni lian edzinon Blanche de Caylus kaj lian riĉaĵon. Necesos dek ses jaroj por ke Lagardère venku per moralo venĝante la dukon kaj lian honoron, kaj eble ankaŭ akceptu novan formon de amo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Daniel Auteuil : Lagardère / la ĝibulo
  • Marie Gillain : Aurore de Nevers
  • Vincent Perez : Philippe, duko de Nevers
  • Fabrice Luchini : Philippe, princo de Gonzague
  • Philippe Noiret : Philippe, duko de Orléans, regento de Francio
  • Yann Collette : Peyrolles
  • Charlie Nelson : Esope
  • Jean-François Stévenin : Cocardasse
  • Didier Pain : Passepoil
  • Claire Nebout : Blanche de Caylus, dukino de Nevers poste princino de Gonzague
  • Jacques Sereys : markizo de Caylus, patro de Blanche

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]