László Külkey
Aspekto
László Külkey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Külkey László |
Naskiĝo | la 22-an de marto 1926 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 1-an de marto 2011 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
László Külkey [lAslO kulkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Külkey László estis hungara operkantisto, (tenoro).
László Külkey [1] naskiĝis la 22-an de marto 1926 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Külkey akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto lia plej grava instruisto estis Oszkár Maleczky. Samtempe li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li debutis en 1946 en Reĝa Operejo de Budapeŝto, poste li ricevis la titolon privata kantisto. Li estis gastokantisto en Eŭropo, Usono kaj Kanado. Li lernis resume 60 rolojn, li ricevis unufoje premion.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Otto
- Hunyadi László – titolrolo
- Richard Wagner:
- Tristan und Isolde — juna ŝipisto (debuta rolo)
- Tannhäuser — Walther
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — grafo Almaviva
Liaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- C'est la guerre (1964) leŭtenanto
- Házasodj, Ausztria! (1970)
- Az asszony és az igazság (1976) - notario