Kontrakta juro (Eŭropa Unio)
La specifeco de la eŭropunia organizo rilate diplomation konsistas el tio, ke la membroŝtatoj -- kiuj transdonis parton da siaj suverenaj povoj por fari Eŭropan Union -- tamen konservis sian "internacian kapablon", t.e. la kapablon mem devigi sin per eksteraj, interregnaj kontraktoj (traktatoj).
Sekve, se Eŭropa Komunumo (*) (kiu havas internacian personecon) povas devigi ilin per eksteraj kontraktoj, ili krome povas mem kontrakti.
Povas esti tri situacioj:
- Kontraktoj de la eŭropaj komunumoj: la eŭropaj komunumoj mem subskribas internaciajn kontraktojn, kiuj ligas ne nur la eŭropuniajn instituciojn sed ankaŭ la membroŝtatojn;
- Kontraktoj inter membroŝtatoj kaj eksteraj ŝtatoj;
- Kontraktoj de membroŝtatoj inter si: la membroŝtatoj kontraktas unu kun la aliaj ene de la Unio.
Ĉiuj ĉi kontraktoj entenas regulojn, kiuj povas eniĝi en la eŭropunian juron.
(*) Kontraktas ja la eŭropaj komunumoj, ne Eŭropa Unio. Ĉar la Unio ĝis nun ne havas oficialan internacian personecon; nur la eŭropaj komunumoj havas ĝin. Ĝuste la ne efektiviĝinta traktato estiganta Konstitucion por Eŭropo klare donas la internacian personecon al Eŭropa Unio.