Saltu al enhavo

Konscienceca obĵeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konscienceca obĵeto, milit(serva) obĵetorifuzo estas individua sinteno de rifuzo por realigi iajn agojn, kiam ĉi tiuj postulitaj de aŭtoritato estas konsiderataj en kontraŭdiro kun intimaj konvinkoj (laŭ propra morala konscienco) de karaktero religia, filozofia aŭ sentema. Tia obĵeto, profunde konsiderita aŭ pli spontanea, esprimas malfacilecon konformiĝi al deviga situacio, kaj eble estas neleĝa akto kaŭzante procesadon kaj justican kondamnon. Konscienceca obĵeto estas universala aspekto de "libereco de konscienco", kiu inkludiĝas en historia klopodo de la homaro por pli bone ĉirkaŭlimigi la potencon de civilaj kaj religiaj aŭtoritatoj, kaj eĉ la ekonomiajn povojn.

Konscienceca obĵeto pri milito

[redakti | redakti fonton]

Ekde la frua dudeka jarcento, la termino "konscienceca obĵeto" estas plejparte aplikata en kazo de rifuzo partopreni en milita agado. Tiaj obĵetantoj ĝenerale konsideratas pacistojkontraŭmilitaristoj. Ili rifuzas volontuli al la alvoko al la militservo, kaj servi eĉ se estas deviga militservo. En landoj kie militservo estas deviga, leĝoj kelkfoje permesas al konsciencecaj obĵetantoj plenumi alternativan servon, kutime nomitan civila servo anstataŭ aliĝi al la armeon (kazo de Svisio). Ankaŭ okazas ke "konsciencecaj obĵetantoj" rifuzas pagi la impostojn, kiuj kontribuas al la armeoj kaj militoj. Konscienca obĵetantoj ankoraŭ estas malliberigataj en multaj landoj.

La difino de rifuzo pro konscienco estis oficiale vastigita la 8-an de marto 1995 en decido numero 1995/83 de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj [1] kiu decidis la jenon: "Personoj kiuj estas devigitaj en militservo ne estu rifuzita la rajton rifuzi militservon pro konsciencaj kialoj." [2] Tiu ĉi determino estis reasertita en 1998 kiam la UN-Komisaro pri Homaj Rajtoj publikigis la dokumenton: "Konscienca Rifuzo al Militservo, Unuiĝintaj Nacioj-Komisiona Decido 1998/77" en kiu ĝi formale rekonis "Personojn en militservo kiuj povas formi konsciencan obĵeton." [3] [4]

Konscienceca obĵeto al militservo laŭ religio

[redakti | redakti fonton]
Memorŝtono por la Konsciencaj Obĵetantoj, en Londono
La ŝtona surskribo. En la centro: Al ĉiuj kiuj establis kaj mastrumadas la rajton rifuzi mortigon. Kies antaŭvidemo kaj kuraĝo donas la ni esperon.

La kialoj de opozicio al militservo estas multaj kaj diversaj. Multaj el la militrifuzantoj atribuas sian opozicion surbaze de religio. Tiuj, kiuj aliĝas al la unitara universalismo, kontraŭas la militon surbaze de la sesa principo, laŭ kiu: "La celo de internacia komunumo kun libereco, paco kaj justeco por ĉiuj". Pacifistaj kristanaj eklezioj inkluzive de: la kvakeroj, menonitoj, kaj la amiŝoj, kontraŭstaras la militon surbaze de la kredo ke la kristana kredo estas malkongrua kun batalema ago ĉar Jesuo instigis siajn kredantojn ami iliajn malamikojn kaj rezisti agojn de perforto. Ekde la Usona Enlanda Milito, membroj de la Sepataga Adventisma Eklezio estis konataj pro sia opozicio al partoprenado en la batalfortoj kaj elektis labori en hospitaloj kaj sukuristpozicioj prefere ol batalroloj, kiu estas instigita fare de la eklezio. Membroj de Atestantoj de Jehovo kaj Fratoj en Kristo, kvankam ne pacifistoj en la plena signifo de la esprimo, sindetenas de lerni la arton de luktosporto.

La unua registrita militrifuzanto estas Maksimiliano de Tebeso (274–295), kiu estis konskriptita en la romian armeon en la jaro 295, sed "rakontis al la prokonsulo en Numidio ke pro liaj religiaj konvinkiĝoj li ne povus servi en la militistaro". Li estis ekzekutita por tio, kaj poste estis enkanonigita kiel kristanisma martiro sankta Maksimiliano [5].

Grupo de amerika pastraro malfavora al la Vjetnama milito en la 1970-aj jaroj, prenis sian nomon de li. La nomo de Maksimiliano estis regule laŭtlegita, kiel reprezenta militrifuzanto de la Romia Imperio, ĉe la ĉiujara ceremonio markanta Internacian Tagon de Konsciencaj Obĵetantoj, la 15-a de majo, ĉe la Memorŝtono por la Konsciencaj Obĵetantoj, en Placo Tavistock, en Londono. En la sama parko apud la ŝtono situas statuo de Mahatma Gandhi kaj ĉerizarbo plantita en 1967 memore al la viktimoj de la atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki.

Ekde tiam kelkaj organizoj tra la mondo festas la principon la 15-an de majo kiel Internacia Tago de Konscienco-Obĵeto. La esprimo ankaŭ estis etendita al kontraŭado de laborado por la arme-industria komplekso pro konscikrizo.

Civilservado

[redakti | redakti fonton]

En pluraj landoj de okcidentaj demokratioj oni instalis leĝan civilservadon de junaj viroj alternative al la deviga armea (do ne-civila) soldata servo. Foje oni devigis la junajn konciencobĵetantojn defendi siajn moralajn starpunktojn antaŭ tribunalo, foje sufiĉis plurpaĝa defendado de la moralaj starpunktoj, sendata al la tribunalo. Kutime la alternativa servo estis respektive estas pli longa kaj pli fortostreca ol la soldatservo, por vere testi la movivojn. Kiam en la 2010-aj jaroj en pli kaj pli da landoj oni rezignis pri deviga armeservo por principe ĉiu maskla 18-jarulo, ankaŭ forfalis la kutime tre engaĝitaj kaj por sociaj servoj praktike senkostaj civilservantoj. Tamen la termino "civilservanto" en senco de konciencobĵetanto ankoraŭ havas pezan gravecon en la biografioj de multaj eks-junaj viraj esperantistoj, kaj ĝi ne konfuziĝu kun la anglalingva termino "civil servant", kio en Esperanto estas simple "ŝtata oficisto", do tute normala profesio.

Konscienceca obĵeto pri ekonomio

[redakti | redakti fonton]

En ekonomia politiko, ekzistas "kresko-obĵetantoj", kiuj rekomendas daŭripovan malkreskon[6]. En la kampo de sia dungeco, laboristoj pretendas la rajton rifuzi iujn kontraktojn. Precipe la senlaboruloj estas foje devigitaj akcepti taŭgan dungon en kampo aŭ en entrepreno, kies celoj estas kontraŭaj al iliaj valoroj[7].

Konscienceca obĵeto pri sano kaj etiko

[redakti | redakti fonton]

Konscienceca obĵeto pri sanzorgo

[redakti | redakti fonton]

En la kampo de flegado, konscienceca obĵeto estas rifuzo provizi traktadon aŭ plenumadon, bazitan sur personaj valoroj de morala, religia aŭ etika karaktero, kiuj estas malakcepteble trudaj por la koncernita sanzorga profesiulo. La konflikto de konscienco povas ekesti en preskaŭ ĉiuj kampoj de medicino kaj ĉiuj medicinaj disciplinoj. Iuj fakoj estas pli problemaj kiel ginekologio (ekz. aborton, homa fekundigon per provtubo, gravedado de feto per patrino kiu havas neniun ties genetikan ligon kaj eŭtanazio), medicina genetiko kaj la forigo de organoj por ĉelotransplantado. Konscienceca obĵeto okazas tiel ofte antaŭnaskiĝeco, en intensaj sanzorgoj aŭ paliativa prizorgo por homoj en vivofino.

Dum la dudekunua jarcento, la kampo de konscienceca obĵeto pli kaj pli larĝiĝas pro la subordigo de la morala leĝo al la civila leĝo, kiu tirane kreas novajn rajtojn[8][9].

Referencoj kaj notoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tiu organizo de UN estis anstataŭita en 2006 al Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
  2. Konscia obĵeto kontraŭ militservo. refworld, UNHCR
  3. Konscienca obĵeto kontraŭ militservo: Komisiono pri Homaj Rajtoj rezolucio 1998/77. Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.
  4. Konscia obĵeto kontraŭ militservo. E/CN.4/RES/1998/77, refworld, UNHCR.
  5. La Oficejo de la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (2012). "Konscia obĵeto al militservo" (PDF).
  6. Vd ekzemple la dosieron «Les objecteurs de croissance» de la revue Alternatives non-violents , n-ro 144 (La konscienceca obĵetantoj en la gazeto pri senperfortaj alternativoj) je septembro 2007 [1] Arkivigite je 2007-10-14 per la retarkivo Wayback Machine.
    Vd [2]Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Réseau objection de croissance (ROC) (Svisa reto pri obĵeto de kresko) - Svisio - france Arkivigite je 2012-04-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. Jean Jacqmain, Chronique juridique. Le point sur "l'objection de conscience à certains emplois", B.F.A.R., n-ro 120-121, 1982 (Konscienceca obĵeto pri ia dungeco) - france
  8. Michel Berger (Président de l ’UPV; Réseau Hippocrate). L’objection de conscience, je la 5-a de septembro 2007. Reto Hippocrate: La konscienceca obĵeto. Arkivigite je 2016-08-16 per la retarkivo Wayback Machine - france
  9. Vd ankaŭ la artikolon Hipokrata ĵuro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]