Koluma nestamasulo
Koluma nestamasulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Koluma nestamasulo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Talegalla jobiensis (Meyer, 1874) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Koluma nestamasulo, Koluma megapodo aŭ Koluma talegalo (Talegalla jobiensis) estas specio de birdoj de la familio de Megapodedoj. Ĝi estas unu el tri specioj de la genro Talegalla.
La familio
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en la insulo Novgvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj de montarbaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Klara distingilo de tiu specio estas bruna kolumo kiu distingas la specion de la samgenraj Ruĝbeka nestamasulo kaj Nigrabeka nestamasulo. Temas pri birdoj de malhela plumaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|