Kluziacoj
Aspekto
Kluziacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kluzio Clusia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La kluziacoj[2] (latine Clusiaceae), ankaŭ konataj kiel gutiferoj[3], estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 20 genrojn kaj preskaŭ 1050 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas kluzio[2].
Tiuj plantoj kreskas ĉefe en la tropikoj kun multaj oleaj kaj rezinaj duktoj, ĉiamverdaj folioj. Multaj tropikaj plantoj donas gumon, oleon, balzamon. Ekzemplo de afrotropisa arbo el la kluziacoj estas Garcinia epunctata.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (26 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- Clusiaceae Lindl. - kluziacoj
- Agasthiyamalaia S.Rajkumar & Janarth. - agastiamalajo
- Allanblackia Oliv. ex Benth. - alanblakio
- Astrotheca Miers ex Vesque - astroteko*
- Calophyllum - kalofilo**
- Chrysochlamys Poepp. - krizoklamido
- Clusia L. - kluzio
- Decaphalangium Melch. - dekafalangio
- Dystovomita (Engl.) D'Arcy - distovomito
- Garcinia L. - garcinio
- Havetia Kunth - havetio***
- Havetiopsis Planch. & Triana - havetiopso
- Lorostemon Ducke - lorostemono
- Moronobea Aubl. - moronobeo
- Myriandra Spach - miriandro*
- Ochrocarpos Noronha ex Thouars - okrokarpo*
- Oedematopus Planch. & Triana - edematopodo
- Pentadesma Sabine - pentadesmo
- Pilosperma Planch. & Triana - pilospermo***
- Platonia Mart. - platonio
- Quapoya Aubl. - kvapojo
- Rheedia L. - redio
- Symphonia L. f. - simfoniao
- Thysanostemon Maguire - tizanostemono
- Tovomita Aubl. - tovomito
- Tovomitidium Ducke - tovomitidio
- Tovomitopsis Planch. & Triana - tovomitopso
- Clusiaceae Lindl. - kluziacoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- *Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **Tiu genro antaŭe estis lokita en la familio Clusiaceae, sed nun ĝi estas en la Calophyllaceae. En TPL, ĝi estas akceptita nur ĉe la Clusiaceae. En la pli nova WFO, la genro estas ambaŭe akceptita ĉe la Clusiaceae kaj la Calophyllaceae, tamen ĝiaj specioj estas akceptitaj nur ĉe la Clusiaceae.
- ***Genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj taksonoj
[redakti | redakti fonton]- Platonia insignis, estas la sola specio de la genro Platonia.
- mangostano (Garcinia mangostana)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Clusiaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 kluzio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ gutiferoj en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 4,0 4,1 Clusiaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-18. Alirita 2020-05-26 .
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets