Preĝejo Stefano la 1-a (Pomáz)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | ||
---|---|---|
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Pomáz
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Pomáz | |
Geografia situo | 47° 39′ 2″ N, 19° 1′ 9″ O (mapo)47.65055555555619.019166666667Koordinatoj: 47° 39′ 2″ N, 19° 1′ 9″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
dekanujo | Szentendre | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La kristana preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Pomáz.
Historio
[redakti | redakti fonton]En loko de la paroĥo oni trovis ŝtonojn de mezepoka preĝejo. Ankaŭ dokumentoj mencias la iaman preĝejon, eĉ la preĝejo Sankta Nikolao ricevis kermesan permeson en 1351. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1763 kaj 1770. La orgeno alvenis en 1903. 2 flankonavoj estis alkonstruitaj en 1946, pli nova kapeleto ĉe la sanktejo en 1959.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. En mezo de la fasado estas rizalito kun la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. Antaŭ la enirejo kruco estas videbla. En la fasado estas ankaŭ 2 niĉoj kun skulptaĵoj pri Sankta Antonio de Padovo kaj Johano Nepomuko. Interne menciindas murpentraĵoj de 1951.
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.