Kastelruth
Kastelruth (Ciastel, Castelrotto) | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
Geografia situo | 46° 34′ N, 11° 34′ O (mapo)46.56784311.559685Koordinatoj: 46° 34′ N, 11° 34′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 1060 [+] m | ||||
Areo | 117 km² | ||||
Loĝantaro | 6967 (2023) | ||||
Loĝdenso | 59 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Barbian, Campitello di Fassa (TN), Völs am Schlern, Lajen, Urtijëi, Waidbruck, Ritten, S. Cristina-Gherdëina kaj Tiers | ||||
Patrono | sanktaj Petro kaj Paŭlo | ||||
Festa tago | 29-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | Kastelruther germane kaj castelrottesi itale | ||||
Poŝtkodo | 39040 | ||||
Imposta kodo | C254 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021019 | ||||
Telefona prefikso | 0471 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Castelruth aŭ Kastelruth (ladine: Ciastel) – por kiu aldona itallingva nomo Castelrotto estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento – estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La loko havas certan konatecon pro la folklora muzikgrupo "Castelruther Spatzen".
Kastelruth situas oriente de rivero Eisack kaj ampleksas ne nur plurajn vilaĝojn, sed ankaŭ la altebenaĵon Alpo de Seis, kiu konsistigas preskaŭ duonon de la komunuma areo kaj estas protektata areo. La nord-orienta parto de Kastelruth apartenas al la Gardena Valo, do estas ladinlingva.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 967 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Barbian, Campitello di Fassa (TN), Völs am Schlern, Lajen, Urtijëi, Waidbruck, Ritten, S. Cristina-Gherdëina kaj Tiers.
Lingva distribuo
[redakti | redakti fonton]La plejmulto de la loĝantoj (81%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 4% parolas denaske la italan kaj 15% la ladinan.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane kaj itale)