José Millán-Astray
José Millán-Astray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1879 en Korunjo |
Morto | 1-an de januaro 1954 (74-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Altlernejo de Infanterio de Toledo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | José Millán Astray (en) |
Frat(in)o | Pilar Millán-Astray (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto spanish legionary (en) |
José Millán-Astray y Terreros (Korunjo, 5a de julio 1879 - Madrido, 1a de januaro 1954) estis hispana militisto, fondinto de la Hispana Legio kaj de Radio Nacional de España. Li estis kortesano en la frankistaj Kortesoj inter 1943 kaj 1954.[1][2] Li estis amiko de la diktatoro Francisco Franco, kaj estris organizon de eksmilitistoj aŭ vunditoj de la frankisma tendaro nome Cuerpo de Mutilados de Guerra por la Patria.[3]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia pli aĝa fratino, Pilar Millán Astray (1879?-1949) estis verkistino, dramaturgo kaj spiono por germanoj.[4] Li studis en la Altlernejo de Infanterio de Toledo. Li militistis ankoraŭ 17-karaĝa en Filipinoj.
Ekde 1920 li estis estro en la Legio kune kun Francisco Franco. Dum la Rif-milito li estis vundita kvarfoje (1921 en la brusto, 1922 en la kruro, 1924 en la maldekstra brako (amputita) kaj 1926 en la vizaĝo (perdita okulo)). Dum la Hispana Enlanda Milito li partoprenis en la propagando de la frankisma tendaro, ĉefe per radio; tamen tiukadre li uzis tro kazernecajn metodojn por siaj subuloj kaj tial li estis elpostenigita.[5][6]
Kvankam li estis edzo (ekde 1906) de Elvira Gutiérrez de la Torre, filino de generalo, en 1941 li konis dum pokerludo kaj enamiĝis de Rita Gasset, filino de Rafael Gasset, iama ministro, kaj kuzino de la filozofo José Ortega y Gasset. Kiam tiu gravediĝis, ili foriris al Lisbono, pro timo de Francisco Franco al skandalo; tie naskiĝis ilia filino Peregrina. Pro preciza ordono de la diktatoro li ne nuligis sian geedzecon kun Elvira; ili plue vivis kune en Madrido por eviti la skandalon sen havi geedzecajn rilatojn, dum li plue vizitis ĉiutage Rita kaj ilian filinon.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Buscador Histórico de Diputados Konsultita la 19an de decembro 2011.
- ↑ «Millán Astray Terreros, José. 60. Elecciones 14.5.1952». Archivo histórico de diputados (1810-1977). Congreso de los Diputados.
- ↑ Alcalde, 2017, pp. 80-81.
- ↑ Una de espías y muchas de risa, El País, 31a de aŭgusto 2014
- ↑ Domínguez Arribas, Javier (2009). El enemigo judeo-masónico en la propaganda franquista (1936-1945). Marcial Pons. pp. 163-164. ISBN 978-84-96467-98-9.
- ↑ Moreiro, Julián (2008). Españoles excesivos. EDAF. p. 382. ISBN 978-84-414-2047-2.
- ↑ Togores, Luis E. (2003). Millán Astray, legionario. La Esfera de los Libros. p. 251-252. ISBN 84-9734-103-1.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alcalde, Ángel (2017). «War Veterans and Fascism during the Franco Dictatorship in Spain (1936–1959)». European History Quarterly 47 (1): 78-98. doi:10.1177/0265691416674417.
- Beeby, Allison; Rodríguez, María Teresa (2009). «Millán-Astray’s Translation of Nitobe’s Bushido: The Soul of Japan». Meta (Les Presses de l’Université de Montréal) 54 (2): 218-232. ISSN 0026-0452. doi:10.7202/037677.
- Hugh Thomas. La Guerra Civil Española. Barcelona: Grijalbo. ISBN 84-253-2767-9.
- Gabriel Jackson. La República Española y la Guerra Civil. Barcelona: RBA Coleccionables. ISBN 84-473-3633-6.
- Luis Eugenio Togores Sánchez (2005). Millán-Astray. Madrid: La Esfera de los Libros.
- Paul Preston. José Millán y Terreros (Millán-Astray).
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Millán-Astray en la hispana Vikipedio.