Jezuita misio en Ameriko
La jezuita misio en Ameriko jam komenciĝis dum la estrado de ordena generalo Ignaco Lojola. Dum lia regado ili venis al Brazilo, dum tiu de generalo Francisco de Borja (1565–1572) ili iris al Florido, Peruo kaj Meksiko. Dum tiu de Claudio Aquaviva (1581–1615) al Kanado, al la Vicreĝlando de Nova Granado kaj aliaj regionoj. Laŭ siaj respektivaj naciecoj la misiistoj sin distribuis en la diversaj koloniojn de la eŭropaj potencoj.
Sudameriko
[redakti | redakti fonton]En 1590 José de Acosta raportis el Limo. Baldaŭ ekestis la misioprovincoj Maynas (en la perua regiono) kaj Moxos resp. Mojos (en la nordoriento de nuna Bolivio). En Paragvajo ekzistis de 1610 ĝis 1767 jezuita ŝtato, en kiu la Jezuitoj interalie estis enkondukintaj inter la indianoj kristanisman socialsistemon. Tiamaniere la indianoj povis vivi en tiel nomataj redukcionoj sendepende de kaj sekure kontraŭ la hispanaj kaj portugalaj kolonioregantoj (ekzemple en la jezuitaj misiejoj Santísima Trinidad del Paraná kaj Jesús de Tavarangue). Multaj Jezuitoj studis kaj esploris la indiĝenajn lingvojn, ekzemple Filippo Salvatore Gilii en la regiono de Orinoko.
La Jezuitoj estis novigantoj en la mastrumado de siaj bienegoj kaj posedaĵoj en hispana Ameriko. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ili scipovis estrar vere grandajn komercejojn terkulturajn per estrometodoj, kiuj progresis al tiuj uzataj en la nuntempo. Interalie ili tenis la minejojn de plumbo, arĝento kaj zinko en Argentino. Krom tio ili aldonis la la kompaniecon heredan de la enspezoj, kiujn ili poste redistribuis inter la indiĝenoj, sklavoj kaj dungitoj, per kiu oni povas konkludi, ke ili estis la unuaj, kiuj havigis al siaj subuloj posedorajtojn.
La celo de tiuj ĉi propraĵoj estis subteni instruejojn, kiuj laŭ rigora koncepto de la voto de malriĉeco, estis senpagaj. Tamen la riĉeco de tiuj ĉi ekonomiaj kompleksoj altiris la ambiciojn de la kronoj kaj de privatuloj, kio finfine kondukis al la posta subpremo de la ordeno.
La jezuita misio en Latinameriko estis kontraŭe disputata en Eŭropa, aparte de Hispanujo kaj Portugalujo, kie oni rigardis ĝin kiel malhelpo por la koloniaj entreprenadoj de la propraj registaroj. Tial en 1767 la hispanoj forpelis la Jezuitojn el Paragvajo.
Mezameriko
[redakti | redakti fonton]La Jezuitoj alvenis al Meksiko trans San Juan de Ulúa, Verakruco la 9-an de septembro 1572 kaj al Meksikurbo la 28-an sammonate, kie Alonso de Villaseca havigis al ili kelkajn konstruterenojn du domblokojn malantaŭ la katedralo. Tie ili fondis la Kolegion de Sankta Ildefonso, konstruaĵo konsiderata kiel unu el la pintaj verkoj de baroka arĥitekturo de Meksiko.
En 1617 la tribo de la Jakioj en Mezameriko petis la sendadon de jezuitaj misiistoj, ĉar ili en tio vidis protekton kaj fortikigon de sia teritorio. Nur per la religio ili akiris sian veran etnan identecon. Sub la protektorato de la Jezuitoj ili trairis proceson de selekta, memelektita alikulturiĝo, kiun nur en 1740 finis ribelo de la Jakioj kaj la forpelo de la Jezuitoj.
Nordameriko
[redakti | redakti fonton]La koloniadon de Kalifornio la hispanaj reĝoj transcedis plene al la Jezuitoj. Tiuj ĉi fondis en 1697 Loreto en la mezo de Malsupra Kalifornio kiel unua kolonio kaj ĉefurbo de Kalifornio. Post la fondado de pluraj dekoj da aliaj hispanaj misiejoj en Malsupra Kalifornio fine de la 18-a jarcento la misiadon daŭrigis la Franciskanoj en la nuna usona federaciero Kalifornio (De tiu venas la nomado de la grandurbo San Francisco).
Sur la teritorio de nuna Kanado francaj jezuitoj komencis la misiadon inter la Irokezoj kaj Huronoj en la unua duono de la 17-a jarcento. La vasteco de la teritorio, la klimato kaj la malpaco inter Huronoj kaj Irokezoj faris la kanadan mision unu el la plej malfacila de la Jezuitoj. Ne mankis martiroj: Aparte kruelan martiriĝon je tio suferis Jean de Brébeuf en 1649, Noël Chabanel en 1649, Antoine Daniel en 1648, Charles Garnier en 1649, René Goupil en 1642, Isaac Jogues en 1646), Jean de Lalande en 1646 kaj Gabriel Lalemant en 1649. Tiu ĉi misio inkluzivis teritoriojn nuntempe apartenantaj al la usona federaciero Novjorkio kaj sukcesis konverti milojn da Huronoj, tamen ne la Irokezojn, kiuj ĉiam restis malamikaj al la eŭropanoj.
Ankaŭ la teritoriojn apud la rivero Misisipo francaj Jezuitoj esploris kaj en ĝi ili misiis. Inter ili aparte elstaras Patro Jacques Marquette (1637-75), kiu kune kun esploristo Louis Jolliet estis la unua eŭropano, kiu privojaĝis kaj surmapigis la riveron Misisipo ekde la norda teritorio de Nova Francujo (1673). Li fondis kelkajn algunos loĝlokojn en Nova Francujo en la nuna usona federaciero Miĉigano.