Jón Þorláksson
Aspekto
Jón Þorláksson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jón Þorláksson (1927)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-a de marto 1877 en Islando | ||||
Morto | 20-a de marto 1935 en Rejkjaviko | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Partio | Hejmrega partio, Malnova burĝpartio, Konservativa Partio, Sendependecpartio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Ĉefministro | |||||
Dum | 8-a de julio 1926 – 28-a de aŭgusto 1927 | ||||
Antaŭulo | Magnús Guðmundsson | ||||
Sekvanto | Tryggvi Þórhallsson | ||||
Financministro | |||||
Dum | 22-a de marto 1924 – 28-a de aŭgusto 1927 | ||||
Antaŭulo | Klemens Jónsson | ||||
Sekvanto | Magnús Kristjánsson | ||||
Partiestro de la Sendependecpartio | |||||
Dum | 1929 – 1934 | ||||
Sekvanto | Ólafur Thors | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.
Jón Þorláksson (3-a de marto 1877 - 20-a de marto 1935) estis islanda inĝeniero kaj politikisto, urbestro de Rejkjaviko (1932-1935) kaj ĉefministro. Li estis la dua kaj lasta partiestro de la Konservativa Partio kaj la unua partiestro de la Sendependecpartio.
Li estis parlamentano 1921-1934 por la Sendependecpartio kaj ĝiaj antaŭpartioj (La Hejmrega partio, la Malnova burĝpartio kaj la Konservativa Partio).
Antaŭ sia politika kariero li estis tre aktiva kiel inĝeniero, kaj kiel memstara entreprenisto kaj kiel oficisto (ŝtatinĝeniero).