Iván Pető
Iván Pető | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1946 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1970) |
Okupo | |
Okupo | politikisto arkivisto historiisto universitata instruisto |
Iván Pető, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pető Iván estas hungara politikisto, arkivisto, historiisto, altlerneja instruisto.
Iván Pető[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Pető maturiĝis en gimnazio en Eger en 1964, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970, baldaŭ li doktoriĝis en 1978. De la diplomo ĝis 1990 li estis arkivisto en Hungara Tutlanda Arkivo, sed inter 1978 kaj 1989 li ankaŭ instruis en Ekonomia Universitato Károly Marx. Jam ekde 1979 li apartenis al la sekreta (subtera) opozicio. Antaŭ fino de la socialismo li estis unu el la plej gravaj kontraŭuloj de la socialismo, poste li estis parlamenta deputito ĝis 2010, poste li retiriĝis. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis dufoje, la dua unufoje.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Dokumentumok a magyar szénbányászat történetéből (1945–1949) (kunaŭtoro, 1975)
- A hazai gazdaság négy évtizedének története 1945–1985 (kunaŭtoro, 1985)
- Befejezetlen szocializmus (kunaŭtoro, ankaŭ angle, 1998)
- Politikai curriculum vitae (kolektitaj kontribuoj, 2000)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- intervjuo kun biografio kaj fotoj
- datenoj kun foto
- datenoj kun foto Arkivigite je 2023-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM98366 hungarlingva datenaro de muzeo