Infrastrukturo por Rezistado, Interligo kaj Sekureco per Satelito
La Infrastrukturo por Rezistado, Interligo kaj Sekureco per Satelito, indikita per ĝia akronimo IRIS², estas eŭropa kosmoprogramo kune financita fare de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Kosma Agentejo kaj privataj kompanioj kies celo estas starigi konstelacion de telekomunikadaj satelitoj disponigantaj sekuran, altrapidecajn ligojn renkontante registarajn bezonojn (sekureco, krizadministrado, ktp.) dum kompletigado de cifereca provizado al malfavorataj regionoj de Eŭropo. La projekto lanĉita en 2022 eniras la funkcian fazon en 2024 kun kompletigo planita por 2030.
Historio
[redakti | redakti fonton]La projekto IRIS² estas iniciatita de Eŭropa Unio en 2022 (laŭ iniciato de Thierry Breton, tiama Eŭropa Komisionano pri Industrio) por respondi al diversaj minacoj, kiuj endanĝerigas la sekurecon de Eŭropo: geopolitikaj evoluoj, regionaj konfliktoj, terorismo, migra premo, misinformkampanjoj, ciferecatakoj[1]. La projekto estas financita kiel parto de publika-privata partnereco parte de la Eŭropa Unio kaj parte de privataj partneroj. La kosto de tiu ĉi programo estas taksita je 6 miliardoj da eŭroj, el kiuj 2,4 estos provizitaj de Eŭropa Unio. IRIS² estas konstelacio de sputnikoj kiuj ebligu disponigadon de sekuraj ligoj al diversaj eŭropaj registaraj organizaĵoj en la fakoj de gardo (ekz. landlima gardo), krizadministrado (ekz. humanitara krizo) kaj protekto de ŝlosilaj infrastrukturoj (ekz. komunikadoj inter ambasadoj de Eŭropa Unio). Dua celo estas ebligi al la privata sektoro la proviziadon de komercaj larĝbendaj servoj tra Eŭropo al regionoj antaŭe ne profitantaj tiujn servojn. La kosma parto inkludos sputnikojn deplojitajn en multoblaj orbitoj. Deplojo de la sistemo estas atendita komenciĝi en 2024 kaj esti plene kompletigita en 2027[2].
La 31-an de oktobro 2024 la Eŭropa Komisiono aljuĝis la koncesiokontrakton al la konsorcio SpaceRISE formita de 3 satelitaj operatoroj: Eutelsat, SES kaj Hispasat kies subkontraktisto estas Thales Alenia Space, OHB-System, Airbus Defendo kaj Kosmo, Telespazio, Deutsche Telekom, Orange, Hisdesat kaj Thales SIX. La subskribo de la koncesia interkonsento (publika-privata partnereco) okazos en decembro 2024, ĝia daŭro estas 12 jaroj[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ « Face à Starlink d’Elon Musk, l’Europe aura sa constellation Iris² », Le Monde, 1-a de novembro 2024 arkivo
- ↑ (en) Alan Weissberger, « EU to launch IRIS – a new satellite constellation for secure connectivity arkivo », techblog.comsoc.org, 21-a de novembro 2022
- ↑ « L’Europe lance sa constellation Iris² pour sécuriser les communications par satellite» arkivo, 4-a de novembro 2024