Reinhard Haupenthal
Aspekto
(Alidirektita el Haupenthal)
Reinhard Haupenthal | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Artur E. Iltis |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1945 en Kronach |
Morto | 29-an de septembro 2016 en Vaison-la-Romaine |
Lingvoj | Esperanto • germana • Volapuko |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Irmi Haupenthal |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1961–) lingvisto esperantologo volapukologo tradukisto eldonisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | kelkaj liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | vendado kaj eldonado de verkoj |
Akademiano | estinta membro de Akademio de Esperanto |
Esperantistiĝis en | 1961 |
Reinhard HAUPENTHAL (naskita la 17-an de februaro 1945 en Kronach, mortinta la 29-an de septembro 2016 en Vaison-la-Romaine) estis pensiiĝinta instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. En Esperantujo li aktivis kiel tradukisto, esperantologo kaj interlingvisto (interalie okupiĝis pri Volapuko kaj la verkaro de Schleyer). Li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj en tiu funkcio redaktis gazeton kun granda recenza parto, prizorgis libroeldonadon kaj -vendadon kaj aranĝis renkontiĝojn. Haupenthal estis membro de la Akademio de Esperanto. Li eldonis verkaron de Karolo Piĉ.
Li mortis la 29-an de septembro 2016 je 2:33 nokte post longa suferiga malsano.[1]
Verkaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1968 „Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto“, Eldonejo Ludwig Pickel, Nürnberg, 44 p.
- 1976. (Red.) „Plansprachen. Beiträge zur Interlinguistik.“ Wege der Forschung 325. Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft.
- 1977 „Katalog der Plansprachenliteratur der Universitätsbibliothek Saarbrücken. Katalogo de la planlingva literaturo de la universitata biblioteko Saarbrücken.“ Saarbrücken: Sarlanda Esperanto-Ligo.
- 1982. „Johann Martin Schleyer (1831-1912). Autor der Plansprache Volapük.“ Festvortrag anlässlich seines 150. Geburtstages gehalten im Martin-Schleyer-Gymnasium zu Lauda-Königshofen am 17. Oktober 1981. Saarbrücken: Iltis.
- 1982. „Volapük die Weltsprache: Entwurf einer Universalsprache für alle Gebildete der ganzen Erde.“ Hildesheim, Zuriko, Novjorko: Georg Olms Verlag.
- 1984. „Der erste Volapük-Kongreß. Friedrichshafen, August 1884. La unua Volapük-kongreso. Friedrichshafen, Aŭgusto 1884.“ Dokumente und Kommentare. Dokumentoj kaj Komentoj. Saarbrücken: Iltis.
- 1985. Kion Kerckhoffs skribis al Schleyer. „Dialogo“ 13.1(45), p.19-20.
- 1989. „Das erste Jahrzehnt der Weltsprache Volapük.“, Überlingen 1889.
- 2007. „August Theodor von Grimm (1804 - 1878), ein vergessener Ahnherr der Interlinguistik, sein Programm zur Schaffung einer allgemeinen Sprache und dessen Folgen“, 76 p., Saarbrücken 2007.
- 2015. „Der Kopf des Islam“, publikigita sub la pseŭdonimo Ali Banu, 8 p., Valence 2015.
Tradukoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georg Büchner: „Lenz“ (1984)
- Gottfried August Bürger: „Lenora“ (1984)
- Johann Wolfgang von Goethe: „La suferoj de la juna Werther“ (1984)
- Gotthold Ephraim Lessing: „Fabloj“ (1985)
- Heinrich Heine: „La rabeno de Bacherach“ (1985)
- Conrad Ferdinand Meyer: „La amuleto“ (1987)
- Gottfried Keller: „Eugenia“ (1990)
- E. T. A. Hoffmann: „Fraŭlino de Scuderi“ (1992)
- Heinrich von Kleist: „Markizino de O...“ (1997)
- Franz Kafka: „La metamorfozo“ (2000)
- Nikolaus Breyer: „La memor-ŝtono - ĉas-novelo“ (2001)
- Theodor Fontane: „Sub la pir-arbo“ (2001)
- Gerhart Hauptmann: „Thiel la relgardisto“ (2005)
- Arthur Schnitzler: „Sonĝeskoj“ (2005)
- Ricarda Huch: „La lasta somero“ (2009)
- Hermann Sudermann: „La ekskurso al Tilsit“ (2012)
- Joseph von Eichendorff: „La kastelo Dürande“ (2014)
- Joseph von Eichendorff: „La kidnapo“ (2014)
- Joseph von Eichendorff: „La marmora statuo“ (2014)
Verkoj editoritaj de R. Haupenthal (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fernando de Diego: „Pri Esperanta tradukarto“ (1979)
- Karolo Piĉ: „La Litomiŝla Tombejo“ (1981)
- Fernando de Diego: „Pri literatura kritiko“ (1984)
- Karolo Piĉ: „Ordeno de verkistoj“ (1985)
- Karolo Piĉ: „Klaĉejo“ (1987)
- „Naturalismo kaj skemismo“ (1987, Korespondo inter Fernando de Diedo kaj Karolo Piĉ kaj Reinhard Haupenthal)
- „La Esperantisto“ (1988, represo de la unua esperanto-gazeto en unu volumo)
- Honoré de Balzac: „Drolaj rakontoj“ (1989)
- Karolo Piĉ: „Urbi et orbi“ (1990)
- Karolo Piĉ: „Perspektivoj de la Ilustraloj“ (1994)
- Karolo Piĉ: „La interna vivo de Esperanto“ (1995)
- Henri Vatré: „Neologisma glosaro“ (1997)
- Karolo Piĉ: „Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto“ (1999)
- „Klaro kaj elasto“ (Festlibro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego, 2003)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Annakris Szimkat, supozebla pseŭdonimo de li
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Milojeviĉ, Simo 1975 : Danĝera ludo en Sarlando, Esperanto, 835-6(7-8), p. 123-124
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Nia diligenta kolegaro. Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj, p. 126-128, Sezonoj, Kaliningrado, Litova Esperanto-Asocio, Kaŭno 2018, ISBN 978-609-95087-6-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nekrologo en la retejo de Sezonoj
- Tre detala nekrologo fare de Carlo Minnaja
- Ivo Lapenna – esperantisto kaj juristo, recenzo de Sven Ziegler pri bibliografio de juraj artikoloj de Ivo Lapenna kiun verkis Reinhard Haupenthal, aperinta en Revuo Esperanto en novembro 2017