György Mailáth (1818 - 1883)
György Mailáth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mailáth György József Lipót Károly Ambrus |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1818 en Bratislavo |
Morto | 29-an de marto 1883 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Strangolado |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | György Mailáth |
Infanoj | Gusztáv Károly Mailáth, Charlotte von Majláth (en) , József Mailáth, György Mailáth |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
György Mailáth [djordj majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth György estis hungara reĝa juĝisto, politikisto, juristo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1880). Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji]. Lia samnoma patro György Mailáth (1786) same estis reĝa juĝisto.
György Mailáth [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1818 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 29-an de marto 1883 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Mailáth komencis sian karieron kiel vicnotario en 1838 en Baranya (reĝa departemento). Li estis elektita deputito parlamenta en 1839, en la sekva jaro li iĝis vicdepartementestro. En 1843 li denove partoprenis la parlamenton kiel grava figuro de la progreso. En 1847 li estis elektita jam departementestro. Depost fino de parlamentaj kunsidoj en 1848 li forlasis la politikon kaj li okupiĝis nur pri sia bieno. Tamen escepte en 1851 kaj 1857 li apogis peticiojn. Depost fino de politika subpremo en 1860 li akceptis kortegan postenon, baldaŭe li iĝis reĝa juĝisto kaj prezidanto de la senato. Li restarigis la pli demokratian juran sistemon. En 1883 rabistoj kruele murdis lin. Li ricevis 2 premiojn en 1860.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- diversaj parlamentaj paroladoj