Gene Sharp
Gene Sharp | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gene Sharp | |||||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1928 en North Baltimore | ||||
Morto | 28-an de januaro 2018 (90-jaraĝa) en Bostono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Orient-Bostono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Katerino Ohia Ŝtata Universitato - sociologio (–1951) Universitato de Oksfordo - doktoro de filozofio (–1968) Ohia Ŝtata Universitato - Bakalaŭro de Artoj (–1949) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikologo universitata instruisto sociologo verkisto filozofo pacifisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, politika scienco, sociologio kaj pacismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | From Dictatorship to Democracy vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gene SHARP (la 21-an de januaro 1928, en norda Baltimore, mortis ĵus fariĝinte 90-jara la 28-an de januaro 2018 en Bostono) estis usona politikologo, filozofo, verkisto, universitata instruisto, sociologo kaj homrajta aktivulo, konata pro siaj multaj verkaĵoj pri neperforto kaj memregado. Nomita "la Makiavelo de neperforto" kaj "la Clausewitz de la teorio de neperforta batalado" [1].
Sharp ankaŭ estis profesoro pri politika scienco kaj la fondinto de la Instituto Albert Einstein, neprofitcela organizo kiu studas kaj antaŭenigas la uzon de neperfortaj agoj por antaŭenigi demokration en la landoj de la mondo. En 2012 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
La teorio de Sharp pri neperforta rezisto
[redakti | redakti fonton]La plej konata libro de Sharp, The Politics of Nonviolent Action (1973), disponigas praktikan politikan analizon de neperforta ago kiel metodo de traktado potencpunktojn en konflikto.
La ŝlosila kompreno de Sharp estas, ke potenco ne estas monolita. Tio signifas ke, ĝi ne ekestiĝas de interna karakterizaĵo de tiuj en povo. Sharp opinias, ke la politika potenco, la potenco de iu ajn lando - sendepende de la specifa organiza strukturo - venas de la civitanoj de la lando. Lia baza kredo estas ke ĉiu potencostrukturo estas bazita sur la obeemo de la civitanoj al la ordoj de la regantoj. Tial, se la civitanoj ĉesos obei, la gvidantoj ne havos plu potencon.
Laŭ la opinio de Sharp, ĉiuj efikaj potencostrukturoj havas sistemojn de kiuj ili instigas aŭ eldevigas observon de la subjektoj de tiu potencostrukturo. Ŝtatoj havas kompleksajn sistemojn celantajn igi civitanojn resti obeemaj. Tiuj sistemoj inkludas specifajn instituciojn (polico, tribunalo, kontrolaj korpoj) sed ankaŭ povas inkluzivi kulturajn grandecojn kiuj instigas al obeemo perante mesaĝon ke potenco estas monolita (la kulturo de la dioj de la egipta faraono-dinastio, la ekzaltita digno de la oficejo de la prezidanteco, moralaj aŭ etikaj normoj kaj tabuoj). Per ĉi tiuj sistemoj, la civitanoj alfrontas sistemon de sankcioj (puno, monpunoj, aŭ eĉ mortpuno) kaj rekompencoj (titoloj, riĉaĵo, famo) kiuj indikas sian gradon de obeemo.
Ĉi tiu aserto estas ligita al neperforta rezisto ĉar ĝi devus provizi civitanojn per fenestro de ŝanco kaŭzi ŝanĝon en ilia lando. Sharp rilatas al la kompreno de la franca filozofo, Etienne de la Boetti, kiu argumentis ke se la civitanoj de certa lando rekonas ke ili estas la fonto de la potenco de la lando, ili povos rifuzi obei kaj kunlabori, kaj tiel ilia gvidantoj restos senpovaj.
La filozofo de la 18-a jarcento, David Hume, skribis pri tiu principo en "Eseo 4: Pri la Unuaj Principoj de Registaro". Noam Chomsky nomas tiun vidpunkton "la paradokso de Hume".
La plej nova libro de Sharp, "Opening Nonviolent Struggle: The Practice of the 20th Century and the Potential of the 21st Century", estis publikigita en junio 2005. La libro konstruas sur liaj antaŭaj libroj dokumentante kazesplorojn en kiuj neperforta agado estis prenita kaj la lecionoj lernitaj de tiu efektivigo, kaj enhavas senprecedencajn informojn pri la strategia planado de neperforta lukto, por optimumigi ĝin.
La influo de Sharp sur luktoj tra la mondo
[redakti | redakti fonton]La verkaĵoj de Sharp influis rezistajn organizojn ĉirkaŭ la mondo. Lia laboro influis junularajn movadojn en la kolorrevolucioj en Orienta Eŭropo. La libro de Sharp, From Dictatorship to Democracy (De diktaturo al demokratio), estis utiligita kiel bazo por la kampanjoj de la junulara movado Otpor! (Rezisto!) en Serbio kontraŭ prezidanto Slobodan Miloŝeviĉ (ĉi tiu movado estis trejnita rekte fare de la Instituto Albert Einstein), same kiel la kampanjoj de la Kmara rezista movado en la Revolucio de la rozoj en Kartvelio, la rezista movado Pora (jam tempo) en la Oranĝa Revolucio de Ukrainio, la Kelkel rezista movado en la Tulipa revolucio de Kirgizio, kaj la Zubr movado la Ĝinza revolucio de Belorusio.
Aktivulo de la movado "Pora" rakontis en intervjuo al radiostacio en Nederlando en 2004 : "La "Biblio" de Pora estis la libro de Gene Sharp, kiu estis uzata ankaŭ de la movado Otfor!, nomata: "De diktaturo al demokratio". Aktivuloj de Pora tradukis ĝin mem. Ni skribis al S-ro Sharp kaj la Instituto Albert Einstein en Usono, kaj li esprimis simpation por nia iniciato kaj la instituto provizis nin per financado por presi 12 000 ekzemplerojn de la verko, kies libroj estis disdonita la niaj aktivuloj senpage" [2].
Iuj asertas, ke Sharp ankaŭ influis la protestan movadon, la " Oranĝan Alternativon ", kiu batalis kontraŭ komunismo en Pollando, ĉar la movado uzis la metodojn specifitajn de Sharp, kvankam estas ne klare ĉu la fondintoj de la movado sciis pri lia laboro. La registaroj de Litovio, Latvio kaj Estonio uzis la libron de Sharp "Civila Nacia Defendo", kiam ili disiĝis de Sovetunio en 1991. Litova Defendministro Audrius Butkevicius deklaris tiutempe, "mi prefere havus ĉi tiun libron. ol la atombombo".
La irana registaro akuzis manifestacianojn kontraŭ kvazaŭa fraŭdo en la elektoj (2009) je sekvado de la taktikoj de Gene Sharp. La Tehran Times raportis: "Laŭ la akuzo, kelkaj el la akuzitoj konfesis ke la postbalota agitado estis antaŭplanita kaj la plano sekvis la planon de la velura revolucio ĝis tia mezuro, ke pli ol 100 el la 198 ŝtupoj de Gene Sharp estis efektivigitaj en la malsukcesigita kiel-velura revolucio."
Iamaj membroj de la IRA laŭdire studas liajn verkaĵojn.
Sharp kaj lia laboro estis profilitaj en multaj amaskomunikilaro; tamen, kelkaj asertis ke la influo de Sharp estis troigita fare de okcidentanoj serĉantaj Lawrence of Arabia figuron.
La retejo "Albert Einstein Institute" enhavas multajn verkaĵojn de Gene Sharp, en la angla kaj en pli ol 60 aliaj lingvoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj verkoj de Sharp, inkluzive de kaj verkitaj kaj redaktitaj libroj, estis publikigitaj ekde la 1950-aj jaroj.
1960-aj
[redakti | redakti fonton]- Gandhi Wields the Weapon of Moral Power: Three Case Histories. Antaŭparolo fare de Albert Einstein. Enkonduko fare de Bharatan Kumarappa. Ahmedabad: Navajivan Publishing House, 1960. OCLC 2325889
- Gandhi Faces the Storm. Ahmedabad: Navajivan Publishing House, 1961. OCLC 4990988
- Civilian Defense: An Introduction, ed. kun Adam Roberts and T.K. Mahadevan. Enkonduko fare de Presidento Sarvepalli Radhakrishnan. Bombay: Bharatiya Vidya Bhavan, and New Delhi: Gandhi Peace Foundation, 1967. OCLC 2904885
1970-aj
[redakti | redakti fonton]- Exploring Nonviolent Alternatives Arkivigite je 2023-01-15 per la retarkivo Wayback Machine, Enkonduko fare de David Riesman. Bostono: Porter Sargent, 1970.
- Correcting Common Misconceptions about Nonviolent Action. Arkivigite je 2023-01-15 per la retarkivo Wayback Machine Bostono: Albert Einstein Institution, 1973.
- 198 Methods of Nonviolent Action. Arkivigite je 2023-01-15 per la retarkivo Wayback Machine Bostono: Albert Einstein Institution, 1973.
- The Politics of Nonviolent Action, Enkonduko fare de Thomas C. Schelling. Prepared under the auspices of Harvard University's Center for International Affairs. Bostono: Porter Sargent, 1973. (ISBN 978-0-87558-068-5).
- I. Power and Struggle, June 1973. (ISBN 978-0-87558-070-8).
- II. The Methods of Nonviolent Action, June 1973. (ISBN 978-0-87558-071-5).
- III. Dynamics of Nonviolent Action. Bostono: Porter Sargent, November 1985. (ISBN 978-0-87558-072-2).
- Gandhi as a Political Strategist, kun Essays on Ethics and Politics, Enkonduko fare de Coretta Scott King. Bostono: Porter Sargent, 1979. (ISBN 978-0-87558-092-0). OCLC 5591944.
- Barata eldono. Enkonduko fare de Dr. Federico Mayor. Origina enkonduko fare de Coretta Scott King, New Delhi: Gandhi Media Centre, 1999. OCLC 52226697.
1980-aj
[redakti | redakti fonton]- Social Power and Political Freedom. Enkonduko fare de Senator Mark O. Hatfield. Bostono: Porter Sargent, 1980. (ISBN 978-0-87558-091-3).
- "The Political Equivalent of War—Civilian-Based Defense" (Chapter 9). Arkivigite je 2023-01-15 per la retarkivo Wayback Machine In: Social Power and Political Freedom. Enkonduko fare de Senator Mark O. Hatfield. Bostono: Porter Sargent, 1980, pp. 195–257. (ISBN 978-0-87558-091-3).
- Annotated Bibliography on Training For Non-Violent Action and Civilian-Based Defence Arkivigite je 2023-01-14 per la retarkivo Wayback Machine, kun Michael Randle. In: UNESCO Yearbook on Peace and Conflict Studies, 1981. Westport, Conn.: Greenwood Press, 1981, pp. 64-139. Arkivigite je 2023-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- National Security Through Civilian-based Defense. Omaha: Asocio por Transarmament studadoj, 1985. (ISBN 978-0-9614256-0-9).
- Making Europe Unconquerable: The Potential of Civilian-based Deterrence and Defense (vidu artikolo). London: Taylor & Francis, 1985. (ISBN 978-0-85066-336-5); Dua eldono kun antaŭparolo fare de George F. Kennan. Cambridge, MA: Ballinger, 1986.
- Resistance, Politics, and the American Struggle for Independence, 1765-1775 (vidu artikolo), ed. kun Walter Conser, Jr., Ronald M. McCarthy, and David J. Toscano. Boulder, CO: Lynne Rienner Publishers, 1986. (ISBN 0931477751).
1990-aj
[redakti | redakti fonton]- "Transitions to Civilian-Based Defense." Arkivigite je 2023-01-15 per la retarkivo Wayback Machine CBD News & Opinion, May/July 1990, pp. 6-9. Arkivigite je 2023-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Civilian-Based Defense: A Post-Military Weapons System, kun la helpo de Bruce Jenkins. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1990. (ISBN 978-0-691-07809-0).
- From Dictatorship to Democracy: A conceptual framework for liberation (vidu artikolo). Bostono: Albert Einstein Institution, 2003. (ISBN 978-1-880813-09-6). Libro-longa eseo pri la ĝenerala problemo kiel detrui diktatorecon kaj malhelpi la ekeston de nova. Origine publikigite en 1994
- Nonviolent Action: A Research Guide, kun Ronald McCarthy. New York: Garland Publishers, 1997.
2000-aj
[redakti | redakti fonton]- There are Realistic Alternatives Arkivigite je 2023-04-07 per la retarkivo Wayback Machine, 2003. (ISBN 1-880813-12-2). elirebla kiel LibriVox audiobook.
- Waging Nonviolent Struggle: 20th Century Practice and 21st Century Potential, kun Joshua Paulson. Extending Horizons Books, 2005. (ISBN 978-0-87558-162-0).
- Self-Liberation: A Guide to Strategic Planning for Action to End a Dictatorship or Other Oppression Arkivigite je 2023-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, kun la help de Jamila Raqib. Bostono: Albert Einstein Institution, November 2009. (ISBN 978-1-88-081323-2).
2010-aj
[redakti | redakti fonton]- Sharp's Dictionary of Power and Struggle. Oxford University Press, 2011. (ISBN 978-0-19-982988-0).
- How Nonviolent Struggle Works Arkivigite je 2022-11-29 per la retarkivo Wayback Machine, kun Jaime Gonzalez Bernal. Bostono: Albert Einstein Institution, 2013. (ISBN 978-1-880813-15-7). Kondenso de la Politiko de Neperforta Agado de Sharp.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Weber, Thomas. Gandhi as Disciple and Mentor. Cambridge University Press, Kembriĝo 2004
- ↑ "Radio Nederlando". la 13-a de februaro 2011. Arkivita el la originalo la 20-an de septembro 2008. Prenite la 13-an de februaro, 2011.
Eksteraj ligiloj
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]Nekrologoj kaj biografioj
[redakti | redakti fonton]- Dr. Gene Sharp,1928-2018. Arkivita el la originalo je 2023-04-05. Alirita 2023-04-05 .
- Gene Sharp obituary: Political Scientist and Author who was the Leading Theorist of Non-violent Protest and Resistance, by Adam Roberts, Guardian website, 12 February 2018.
- Gene Sharp: A Biographical Profile (February 17, 2011)
Intervjuoj
[redakti | redakti fonton]- Interview: Gene Sharp, Noreen Shanahan, The New Internationalist, November 5, 1997
- Teaching People Power, interview with Reason magazine (February 25, 2011)
- Gene Sharp 101, Metta Spencer, Peace Magazine, July–Sept 2003
- 198 Ways To Seize Power Without Anyone Getting Hurt, John-Paul Flintoff, Flintoff.org, January 3, 2013
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Gene Sharp: Author of the nonviolent revolution rulebook, Ruaridh Arrow (director of "Gene Sharp – How to Start a Revolution" film), BBC News, February 21, 2011
- How to Start a Revolution official Movie site Documentary about the work of Gene Sharp
Diversaj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- U.S. Advice Guided Milosevic Opposition, Michael Dobbs, Washington Post, December 11, 2000
- Ukraine: The Resistance Will Not Stop, Margreet Strijbosch, Radio Netherlands, November 25, 2004
- The dictator slayer, Adam Reilly, The Boston Phoenix, December 5, 2007
- American Revolutionary: Quiet Boston Scholar Inspires Rebels Around the World, Philip Shishkin, Wall Street Journal, September 13, 2008; Page A1.
- Revolution of the mind, Farah Stockman, Boston Globe, December 20, 2009
- Shy U.S. Intellectual Created Playbook Used in a Revolution, Sheryl Gay Stolberg, The New York Times, February 16, 2011
- The Quiet American, Janine Di Giovanni, The New York Times, September 3, 2012.