Gavroche
Gavroche | |
---|---|
literatura rolulo • fikcia homo | |
Gavroche estas romano de Victor Hugo kaj samtempe fikcia rolulo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La dek unu jara Gavroche vivis dum la junia revolucio de 1832 sur la parizaj stratoj elhejmigite fare de la gepatroj.[1] Lia retiriĝejo estas la ligna skafaldo de la Bastila Elefanto perlaborante la vivon per ŝtelado kaj almozpetado. Inverse estas li kiu helpis infanojn kaj aliajn bezonantulojn, inter kiuj troviĝas ankaŭ du liaj fratoj (kion Gavroche mem ne scias). Batalante ĉian nejuston li nature partoprenis bravege la atakojn kontraŭ la Nacia Gardaro.
Fono
[redakti | redakti fonton]La franco Hugo verkis la famegan romanon Les Misérables inter 1845 kaj 1862. Unu rollulo en ĝi estas Gavroche. El ĉi ampleksa epopeo pli malfrue elfluis kurtaj eltiraĵoj kun la titolo Gavroche. En 1934 aperis tia versio en Bielefeld, verisimile en la franca lingvo (Le petit Gavroche). Germana versio de ĝi aperis en 1957 en Orienta Berlino; sekvis ĉ. 18 pluaj eldonoj. Ĝi estiĝis enlerneja literatura rekomendataĵo. Malgraŭ sia nekonformemo, Gavroche iĝis modelo de kuraĝa revoluciulo. En 1982 aperis licenca eldono en Okcidenta Berlino. Ekzistis krome tradukoj en la rumana kaj la malsuprasoraba idiomoj kaj eĉ televidfilmo (1987).[2] Kanton pri li kreis Bernd Rump por anoj de la GDR-Kantomovado[3] En 1986 kreiĝis radidramo de Erhard Preuk sub la titolo Gavroche (40 minutoj, reĝisoris Klaus Zippel).[4]
Germanlingvaj eldonoj
[redakti | redakti fonton]- Gavroche. Die Geschichte eines Pariser Jungen 1832, prilaboris Edith Zenker, Kinderbuchverlag Berlin, 1957, sesa eldono 1987; de tio pluraj poŝlibraj eldonoj
- Gavroche. Die Geschichte eines Pariser Jungen 1832, versio iom mallongigita, Volk und Welt, Berlin 1960; ĉ. 16 pluaj eldonoj ĝis 1987
- Gavroche, Elefanten Press, Berlin 1982, licenceldono por nesocialisma Germanujo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- DNB
- originala franclingva tekstero pri la surbarikada morto de Gavroche
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Gavroche" - ĉe: meineleselampe.de
- ↑ "Gavroche" - ĉe: Fernsehen der DDR
- ↑ "Gavroche" - ĉe: Lieder aus der DDR
- ↑ radidrama dataro de ARD