Fjodor Avilov
Aspekto
Fjodor Avilov | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Kartvelio Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fjodor AVILOV estis pionira esperantisto en Kartvelio loĝanta en Tifliso. En 1906 li estis membro de la Lingva Komitato (LK)[1] kaj de ĝi elektita en la komisionon por prepari la rusajn Akademiajn Korektojn.[2]
En 1896 li fondis Esperanto-societon en Tifliso, la unuan en Kartvelio.[3] En 1906 aperis lia traduko de rakonto de Leonid Andrejev, Ruĝa Rido.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fritz Schuck: Albumo de Konataj Esperantistoj, Braunschweig 1906, paĝo 47.
- ↑ Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270.
- ↑ Konciza Historio de la E-movado en Kartvelio.