Ewa Bondar
Ewa Bondar | |
---|---|
Ewa Bondar instruas Esperanton laŭ Cseh-metodo dum 2-aj Bjalistokaj Esperanto-Tagoj (4-6 de majo 1990) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-a de aŭgusto 1922 en Bjalistoko |
Morto | 27-a de oktobro 2015 en Ełk |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | polo |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1965–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1965 |
Ewa Bondar (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko; mortis la 27-an de oktobro 2015 en Ełk) estis fama esperantistino, tre konata pola Cseh-instruisto.
Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolinska, transprenante parte la rolon de la forpasinta Audrey. Ŝi ne nur kursojn gvidis en multaj landoj sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis farante administrajn laborojn ĉe la Cseh-aranĝoj dum la kongresoj.
Ewa Bondar en 2001 fariĝis honora membro de la Internacia Esperanto-Instituto.