Ernst Buschor
Ernst Buschor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1886 en Hürben |
Morto | 11-an de decembro 1961 (75-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Munkena universitato |
Familio | |
Infano | Georg Buschor (en) |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto klasikisto tradukisto classical archaeologist (en) arthistoriisto |
Ernst BUSCHOR (naskiĝinta la 2-an de junio 1886 en Krumbach-Hürben, mortinta la 11-an de decembro 1961 en Munkeno) estis germana arĥeologo. Unu lia disĉiplo estis Josef Fink.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de vinberisto kaj predikisto, li venis en 1893 Nurenbergon; tie Buschor frekventis la gimnazion antaŭ studoj de antikvaj sciencoj en Munkeno kie li ricevis multan influon fare de la arĥeologo Adolf Furtwängler. Jam en 1912 li furoris per la verko Griechische Vasenmalerei; samjare li doktoriĝis ĉe Paul Wolters. Post soldatado dum al Unua mondmilito inter 1915 kaj 1918 sur la Balkana duoninsulo, li fariĝis en 1919 eksterorda profesoro pri klasika arĥeologio en Erlangen; de 1920 ĝis 1921 li estis orda profeosor en Frajburgo. En 1921 Buschor nomumiĝis orda membro de la Bavaruja Akademio de la Sciencoj.
Inter 1921 kaj 1929 estris li la Germanan Arĥeologian Instituton je Ateno. Tiutempe, inter 1922 kaj 1924 li partoprenis elfosadojn en Ateno, Olimpio kaj Amikle (apud Sparto). En 1924 li fariĝis honora membro de la Greka Arkeologia Societo en Ateno. Inter 1925 kaj 1961 gvidis Buschor elfosadlaborojn sur la insulo Samoso (pli akurate inter 1925-1939 kaj denove 1951-1961). En 1928 li iĝis honora membro de Society for the Promotion of the Hellenic Studies en Londono.
Inter 1929 kaj 1959 li estis orda profesoro pri klasika arĥeologio en Munkeno. De 1930 li estis vera ekstera membro de la Aŭstra Arkeologia Instituto; en 1934 li ekmembris Berline ĉe Zentraldirektion des Deutschen Archäologischen Institutes kaj en 1937 la atenanoj aljuĝis al li honoran doktorecon.
Inter 1943 kaj 1961 li tradukis ĉiujn konserviĝintajn tragedojn de Esĥilo, Sofoklo kaj Eŭripido (eldonejo Beck/Munkeno). En 1956 li iĝis orda membro ĉe Bavara Akademio de Belaj Artoj kaj en 1959 li ricevis la premion Pour le mérite für Wissenschaft und Künste kaj la Bavarujan Meritordenon.
Kun Berta Müller, kiun li edzinigis en 1919, li havis kvin infarojn. Inter 1943 kaj 1961 li instruistis ankaŭ en Breitbrunn (Herrsching).
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Griechische Vasenmalerei (1912)
- Die Plastik der Griechen (1936)
- Grab eines attischen Mädchens (1939)
- Griechische Vasen (1940)
- Vom Sinn der griechischen Standbilder (1942)
- Phidias der Mensch (1948)
- Frühgriechische Jünglinge (1950)
- Technisches Sehen (1952)
- Die Rätselküche (1958)
- Das Porträt (1960)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Ernst Buschor en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- etbiografio de Buschor
- Hans Möbius: ampleksa nekrologo