Erkela frankolino
Erkela frankolino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Erkela frankolino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus erckelii (Rüppell, 1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Erkela frankolino (Francolinus erckelii) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Formas superspecion kun F. jacksoni, F. ochropectus, F. castaneicollis kaj F. nobilis.
Ĝi estas indiĝena de Eritreo, Etiopio, kaj Sudano. En 1957 la specio estis enmetita ankaŭ en Havajon.
Temas pri frankolino ege fajne ornamata per strieco en kolo, supra dorso, flankoj kaj subaj partoj nome brune super blanko; la krono estas tre bruna, kun nigra superokula strio, blanka malantaŭokula makulo kaj nigreca beko. La vizaĝo estas griza kaj la gorĝo de blanka koloro. Suba dorso, vosto kaj subvosto estas pli senmarke brunaj, dum la kruroj estas flavaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Francolinus erckelii[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|